Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)

Fratoj Grimm
Vulpo kaj anseroj

La vulpo venis iam sur herbejon, kie sidis grego da belaj grasaj anseroj, jen ĝi ridis kaj diris : „Mi venas ja kiel vokita. Vi sidas bele kune, tiel mi povos manĝi ĉiun el vi laŭvice.“

La anseroj gakadis pro timo, eksaltis kaj komencis lamenti kaj petegi kordisŝire pri sia vivo. Sed la vulpo volis nenion aŭdi pri tio kaj diris : „Ne estas indulgo, vi devos morti.“

Fine iu el la anseroj kuraĝe diris : „Se ni, la kompatindaj anseroj tiel junaj devos lasi nian freŝan vivon, tiukaze cedu al ni nur unu favoraĵon kaj permesu al ni preĝi, por ke ni ne mortu en niaj pekoj. Poste ni starigos nin en vico, por ke vi povos elserĉi ĉiufoje la plej grasan.“

„Jes“, diris la vulpo, „tio estas en ordo kaj krome pia peto : Preĝu, mi atendos tiom longe.“

Sekve la unua komencis sufiĉe longan predikon, ĉiam tiel :„Gak, gak !“ Kaj ĉar ĝi tute ne volis fini la gakadon, la dua ne atendis, ĝis kiam venos ĝia vico, sed same komencis gakadi.

La tria kaj kvara sekvis ilin, kaj baldaŭ ili gakadis ĉiuj kune. (Kaj tiukaze, kiam ili estos finpreĝintaj, la fabelo estu rakontata plu, sed momente ili ankoraŭ gakadas ĉiuj seninterrompe.)


Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,
Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Der Fuchs und die Gänse“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser,
lingve kontrolis Vladimir Türk

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio