Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco
puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)


Fratoj Grimm

Stelaj taleroj


Vivis iam knabineto, kies gepatroj mortis, kaj ĝi estis tiom malriĉa, ke ŝi havis nek ĉambreton por loĝi tie, nek liton por dormi en ĝi. Kaj fine restis al ŝi nur la vestoj sur la korpo kaj peco da pano enmane, kiun donacis al ŝi kompatema homo. Sed la knabino estis bona kaj pia. Kaj ĉar ŝi estis forlasita de la tuta mondo, ŝi iris, fidante la karan Dion, eksteren al la kampoj.

Tie ŝi renkontis malriĉulon, kiu diris : „Aĥ, donu manĝon al mi, mi tre malsatas.“

Ŝi donis al li la tutan pecon da pano kaj diris : „Dio benu vin.“ Kaj poste ŝi iris plu.

Jen renkontis ŝin infano, kiu plendis kaj diris : „Mi tre frostotremas sur la kapo, donacu ion al mi, por ke mi povu kovri mian kapon.“

Jen ŝi deprenis sian ĉapon kaj donis ĝin al ĝi. Kaj kiam ŝi iris dum certa tempo, jen denove aperis infano kaj ne surhavis korsaĵon kaj tremis pro frosto. Jen ŝi donis sian al ĝi. Kaj poste aperis ankoraŭ alia infano, kiu petis pri ŝia jupeto. Ŝi fordonis ĝin.

Fine ŝi iris en arbaron, kiam malheliĝis. Jen venis ankoraŭ alia infano kaj petis pri ŝia ĉemizeto, kaj la pia knabino pensis : „Estas senluma nokto, jen neniu vidos min, kaj mi certe povos fordoni mian ĉemizon.“ Kaj ŝi ankaŭ ordonis ĝin al la infano.

Kaj kiam ŝi staris tie kaj havis tute nenion plu, falis subite steloj de la ĉielo, kaj ĉiuj estis tute arĝentaj taleroj. Kaj kvankam ŝi fordonis sian ĉemizeton, ĝi surhavis novan, kiu estis el plej fajna lino. Sur tiun ŝi metis la kunkolektintajn talerojn kaj estis riĉa dum sia tuta plua vivo.

Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,

Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Die Sterntaler"

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kontrolis Vladmir Türk

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio