Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al vi, malgranda VIRINETO DE MARO
puce Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj
puce H.C. Andersen : Knabineto kun alumetoj (fabelo) tradukis Zamenhof
puce H.C. Andersen : Malgranda Niko kaj granda Niko (fabelo) tradukis Zamenhof

H.C. Andersen : Malgranda Niko kaj granda Niko (fabelo) tradukis Zamenhof

 

FABELOJ DE ANDERSEN
Malgranda Niko kaj granda Niko


tradukis Zamenhof


En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. Ambaŭ estis nomataj Niko, sed unu el ili posedis kvar ĉevalojn kaj la dua nur unu ĉevalon. Por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda Niko. Nun ni aŭskultu, kio okazis al ili ambaŭ, ĉar tio estas vera historio.

Dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi por la granda Niko kaj pruntadi al li sian solan ĉevalon ; pro tio la granda Niko pruntadis al li ĉiujn siajn kvar ĉevalojn, sed nur unu fojon en la semajno, nome en dimanĉo. Huha ! kiel la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo super ĉiuj kvin ĉevaloj ! ili estis ja dum tiu tago kvazaŭ liaj propraj. La suno brilis tiel belege, ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon, kaj ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj, kaj li estis tiel bonhumora, ke li denove krakis per la vipo kaj kriis : "Hop, ĉiuj miaj ĉevaloj !"

"Ne parolu tiel", diris la granda Niko, "al vi apartenas ja nur unu ĉevalo !"

Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, la malgranda Niko forgesis, ke li ne devas tiel paroli, kaj li ekkriis : "Hop, ĉiuj miaj kvin ĉevaloj !"

"Nun mi devas energie peti, ke vi ĉesu," diris la granda Niko, "ĉar se vi ankoraŭ unu fojon tiel parolos, tiam mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva, kaj vi plu havos nenion !"

"Mi certe plu ne parolos tiel", respondis la malgranda Niko ; tamen kiam homoj preteriris kaj diris al li : bonan tagon, li fariĝis tiel bonhumora kaj la posedado de kvin ĉevaloj por la priplugado de sia kampo ŝajnis al li tiel bela, ke li krakis per la vipo kaj ekkriis : "Dekstren, ĉiuj miaj ĉevaloj !"

"Mi instruos vin krii al viaj ĉevaloj," diris la granda Niko ; kaj li prenis stangon kaj frapis sur la kapon la solan ĉevalon de la malgranda Niko tiel, ke ĝi falis kaj tuj mortis.

"Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon !", diris la malgranda Niko kaj komencis plori. Poste li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento, metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo.

Li havis antaŭ si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro, kaj la vetero fariĝis terure malbona ; li tute perdis la vojon, kaj antaŭ ol li denove trovis la ĝustan vojon, fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.

Tute apude de la vojo troviĝis granda korto de vilaĝano ; la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo. "Tie oni eble permesos al mi tranokti", pensis la malgranda Niko, kaj li aliris kaj frapetis.

La vilaĝanino malfermis ; sed kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke ŝia edzo ne estas hejme kaj ŝi ne povas akcepti fremdulojn.

"Mi devas do kuŝi ekstere", diris la malgranda Niko, kaj la vilaĝanino fermis la pordon antaŭ lia nazo.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo kun plata pajla tegmento.

"Tie supre mi povas kuŝi", diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, "tio estas ja bonega lito ; la cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj." Ĉar vivanta cikonio staris supre sur la tegmento, kie ĝi havis sian neston.

La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis kaj turnadis sin en diversajn flankojn, por trovi la plej bonan kuŝmanieron. La fenestrokovriloj supre ne kovris, kaj tial li povis rigardi ĝuste en la dominternon.

Tie estis kovrita granda tablo, kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo kaj delikata fiŝo. La vilaĝanino kaj la sakristiano sidis ĉe la tablo, kie estis neniu alia krom ili, kaj ŝi enverŝis al li vinon, kaj li ekatakis la fiŝon, ĉar tio estis io laŭ lia gusto.

"Ho, se mi ankaŭ povus ricevi ion de tio !", diris la malgranda Niko kaj alŝovis la kapon tute al la fenestro. Al la diablo ! kian belegan kukon li tie vidis ! Jes, kia festeno tio estis ! Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo ; tio estis la edzo de la vilaĝanino, venanta hejmen.
Li estis ĝenerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano. Se li vidis sakristianon, li fariĝis tute furioza. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la sakristiano iris saluti la virinon, kiam li sciis, ke ŝia edzo ne estas hejme, kaj la bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. Kiam ili nun aŭdis, ke la edzo venas, ili tre ektimis, kaj la virino petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan malplenan keston, kiu staris en angulo. Tion li efektive faris, ĉar li ja sciis, ke la kompatinda edzo ne povas toleri la aspekton de sakristiano. La virino rapide kaŝis la tutan bonegan manĝaĵon kaj la vinon en sian bakfornon, ĉar se la edzo tion vidus, li ja certe demandus, kion tio signifas.

"Ha ha !", ekĝemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperas.

"Ĉu iu estas tie supre ?", demandis la vilaĝano kaj rigardis supren al la malgranda Niko. "Kial vi tie kuŝas ? venu prefere kun mi en la domon."

La malgranda Niko tiam rakontis, kiel li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li.

"Kompreneble", diris la vilaĝano, "sed antaŭ ĉio ni devas ion manĝi." La virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo. La vilaĝano estis malsata kaj manĝis kun granda apetito, sed la malgranda Niko ne povis ĉesi pensi pri la delikata rostaĵo, fiŝo kaj kuko, kiuj, kiel li sciis, staris en la bakforno.

Sub la tablon antaŭ siajn piedojn li estis metinta la sakon kun la felo de la ĉevalo, ĉar ni scias ja, ke pro ĝi li ekvojiris, por vendi ĝin en la urbo. La griaĵo tute ne povis plaĉi al li. Li ekpaŝis sur sian sakon, kaj la seka felo en la sako laŭte ekknaris.

"Ts !", diris la malgranda Niko al sia sako, sed samtempe li denove ekpaŝis sur la sakon tiel, ke ĝi knaris ankoraŭ pli laŭte, ol antaŭe.

"He ; kion vi tie havas en la sako ?", demandis la vilaĝano.

"Ha, tio estas sorĉisto", diris la malgranda Niko, "li diras, ke ni ne manĝu griaĵon, ĉar li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko !"

"Ne eble !" diris la vilaĝano kaj rapide malfermis la fornon, kie li ekvidis ĉiujn bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li nun pensis, ke la sorĉisto en la sako tien ilin ensorĉis. La virino ne kuraĝis ion diri, sed ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon. La malgranda Niko denove surpaŝis sur la sakon, ke la felo ekknaris.

"Kion li nun diras ?" demandis la vilaĝano.

"Li diras," respondis la malgranda Niko, "ke li sorĉis por ni ankaŭ tri botelojn da vino ; ili ankaŭ staras en la forno". Tiam la virino devis elpreni la vinon, kiun ŝi kaŝis, kaj la vilaĝano trinkis kaj fariĝis bonhumora ; tian sorĉiston, kian la mal-granda Niko havas en la sako, li tre forte dezirus posedi.

"Ĉu li povas ankaŭ sorĉvenigi la diablon ?" demandis la vilaĝano ; "mi tre dezirus lin vidi, ĉar nun mi estas en tre bona humoro."

"Jes", diris la malgranda Niko, "mia sorĉisto povas fari ĉion, kion mi postulas. Ĉu ne vere, he vi ?", li demandis kaj surpaŝis sur la sakon, ke ĝi knaris. "Ĉu vi aŭdas ? Li diras jes ! Sed la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi."

"Ho, mi tute ne timas ! Kiel do li aspektas ?"

"Nu, li aspektas kiel vivanta sakristiano !"

"Hu !" ekkriis la vilaĝano, "tio efektive estus tre malbela ! Vi devas scii, ke mi ne povas toleri la aspekton de sakristiano. Tamen tio estas negrava, mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial ĝi ne faros sur mi tian impreson. Nun mi estas kuraĝa, sed li ne tro alproksimiĝu al mi !"

"Atentu ! Nun mi demandos mian sorĉiston", diris la malgranda Niko, kaj li surpaŝis sur la sakon kaj alklinis al ĝi sian orelon.

"Kion li diras ?"

"Li diras, ke vi povas iri kaj malfermi la keston, kiu staras en la angulo, kaj tiam vi ekvidos tie la diablon ; sed vi devas teni la kovrilon en la mano, por ke la demono ne elkuru."

"Ĉu vi volas helpi al mi teni ?", demandis la vilaĝano, kaj li iris al la kesto, en kiu la virino kaŝis la efektivan sakristianon, kiu nun tie sidis kaj pro timo frapadis per la dentoj.

La vilaĝano levis iomete la kovrilon kaj enrigardis. "Hu !", li ekkriis kaj forsaltis. "Jes, mi lin vidis, li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano ! Ha, tio estis terura !" Post tio oni devis trinki, kaj tiamaniere ili trinkis ĝis malfrue en la nokto.

"La sorĉiston vi devas vendi al mi", diris la vilaĝano ; "postulu pro li tiom, kiom vi volas ! Mi tuj donos al vi tutan buŝelon da mono !"

"Ne, tion mi ne povas fari !", diris la malgranda Niko ; "pripensu do, kiom multe da utilo mi povas havi de tiu sorĉisto !"

"Ha, mi tiel forte dezirus havi lin !", diris la vilaĝano kaj ne ĉesis petadi.

"Nu", diris fine la malgranda Niko, "ĉar vi estis tiel bona kaj donis al mi rifuĝon en ĉi tiu nokto, mi cedas al via peto. Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono, sed mi volas, ke la buŝelo estu superrande plenega."

"Tion vi ricevos", diris la vilaĝano, "sed la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo eĉ unu horon plue, ĉar oni ne povas scii, ĉu li eble ne sidas ankoraŭ tie !"

La malgranda Niko donis al la vilaĝano sian sakon kun la seka felo kaj ricevis pro tio tutan buŝelon da mono, superrande plenegan. La vilaĝano eĉ donacis al li ankoraŭ grandan puŝĉaron, por ke li povu forveturigi la monon kaj la keston.

"Adiaŭ !", diris la malgranda Niko, kaj li forveturis kun sia mono kaj kun la granda kesto, en kiu ĉiam ankoraŭ troviĝis la sakristiano.
Sur la dua flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento ; la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre ma1facile naĝi kontraŭ la fluado. Super ĝi estis konstruita nova ponto ; en la mezo de tiu ponto la malgranda Niko haltis kaj diris tute laŭte, tiel ke la sakristiano en la kesto povu tion aŭdi : "Kion mi nun faru kun la sensenca kesto ? Ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj ! Se mi ĝin veturigos pluen, mi tute laciĝos. Mi prefere ĵetos ĝin en la torenton ; se ĝi mem alnaĝos al mia domo, bone, - se ĝi tion ne faros, ankaŭ ne estos granda perdo."

Li prenis la keston per unu mano kaj iom ĝin levis, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en la akvon.

"Ne, atendu !", ekkriis la sakristiano en la kesto ; "antaŭe lasu min eliri !"

"Hu !", diris la malgranda Niko kaj ŝajnigis, kvazaŭ li ektimis. "Li estas ankoraŭ tie ! Rapide en la torenton, ke li dronu !"

"Ho ne, ho ne !", ekkriis la sakristiano, "ne faru tion ; mi donos al vi, tutan buŝelon da mono !"

"Ha, tio estas io alia !", diris la malgranda Niko kaj malfermis la keston. La sakristiano tuj elrampis, puŝis la malplenan keston en la akvon kaj iris hejmen, kie la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono. Ĉar unu buŝelon li ricevis jam antaŭe de la vilaĝano, li havis nun tutan puŝĉaron plenan de mono.

"Nu, pro la ĉevalo oni bone pagis al mi !", li diris al si mem, kiam li alvenis hejmen kaj ŝutkunigis en sia loĝejo, sur la mezo de la planko, la tutan monon en formo de granda amasaĵo. "Mi prezentas al mi, kiel tio ĉagrenos la grandan Nikon, kiam li ekscios, kiel riĉa mi fariĝis per mia sola ĉevalo ; mi tamen ne diros al li tion tute malkaŝe."

Li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li buŝelmezurilon.

"Por kio li tion bezonas !", pensis la granda Niko ; kaj li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita. Kaj tiel efektive okazis ; kiam li ricevis la mezurilon returne, sur ĝia fundo troviĝis algluite tri grandaj novaj arĝentaj moneroj.

"Kio tio estas ?", diris la granda Niko, kaj li tuj kuris al la malgranda. "Kie vi ricevis la tutan monon ?"

"Ho, tio estas pro mia ĉevalfelo, kiun mi vendis hieraŭ vespere."
"Al la diablo, oni bone pagis pro ĝi !", diris la granda Niko, kaj li kuris hejmen, kaptis hakilon kaj dehakis la kapon al ĉiuj, siaj kvar ĉevaloj. Poste li detiris de ili la felon kaj veturis kun tio al la urbo.

"Feloj, feloj ! Kiu aĉetos felojn ?", li kriis sur la stratoj.

Ĉiuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la feloj.

"Buŝelon da mono pro ĉiu felo", diris la granda Niko.

"Ĉu vi estas freneza ?", diris ĉiuj, "ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj ?"

"Feloj, feloj ! Kiu aĉetos felojn ?", li kriis denove ; sed al ĉiuj, kiuj demandis pri la prezo, li respondis : "Buŝelo da mono."

"Li mokas nin !", kriis ĉiuj ; kaj la botistoj kaptis siajn rimenojn, la tanistoj siajn ledojn, kaj ili komencis batadi la grandan Nikon.

"Feloj, feloj !", ili moke imitkriis ; "atendu, ni faros el via haŭto tian felon, kiu estos verda kaj flava. For el la urbo !", ili kriis ; kaj la granda Niko devis kuri per ĉiuj siaj fortoj. Tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita.
"Atendu !", li diris, kiam li venis hejmen, "pro tio la malgranda Niko al mi pagos ; mi lin mortigos !"

Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino. Kvankam ŝi estis ĉiam tre malbona kaj kolerema kontraŭ li, li tamen estis nun tre afliktita ; li prenis la senvivan virinon kaj metis ŝin en sian varman liton, esperante, ke eble li per tio denove ŝin revivigos. Tie ŝi estis kuŝonta la tutan nokton, kaj li mem intencis sidi en angulo kaj dormi sur seĝo, kiel li ofte faradis antaŭe.

Kiam li en la nokto tiel sidis, subite malfermiĝis la pordo, kaj eniris la granda Niko kun sia hakilo. Li sciis, kie staras la lito de la malgranda Niko, li iris rekte tien kaj frapis la kapon de la mortinta avino, pensante, ke tio estas la malgranda Niko.

"Jen vi havas !", li diris "nun vi ne havos plu la deziron moki min !". Kaj li iris returne hejmen.

"Kia malbona kaj terura homo !", diris la malgranda Niko ; "li intencis mortigi min. Estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin !"

Li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj, pruntis de la najbaro ĉevalon, aljungis ĝin al la veturilo, sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado, kaj ekveturis kun ŝi tra la arbaro. Kiam la suno leviĝis, ili troviĝis jam antaŭ granda enveturejo, kie la malgranda Niko haltis, por tie matenmanĝi.

La mastro havis tre multe da mono, li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon.

"Bonan tagon !", li diris al la malgranda Niko "vi hodiaŭ frue metis sur vin viajn dimanĉajn vestojn !"

"Jes !" diris la malgranda Niko, "mi veturas kun mia maljuna avino al la urbo, ŝi sidas tie en la veturilo ; mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron. Ĉu vi ne donos al ŝi glason da trinkmielo ? Vi devas tamen laŭte krii, ĉar ŝi ne bone aŭdas."

"Bone, mi tion faros !" diris la mastro kaj enverŝis grandan glason da trinkmielo, kun kiu li iris al la mortinta avino, kiu troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo.

"Jen estas glaso da trinkmielo, kiun sendas al vi via filo !" diris la mastro ; sed la mortinta virino ne respondis eĉ unu vorton, sed ŝi sidis tute silente.

"Ĉu vi ne aŭdas ?" kriis la mastro tiel laŭte, kiel li nur povis ; "jen estas glaso da trinkmielo, sendita de via filo !"

Ankoraŭ unu fojon li kriis tion saman, poste ankoraŭ unu fojon ; sed ĉar ŝi tute ne moviĝis de sia loko, li fariĝis kolera kaj ĵetis al ŝi la glason rekte en la vizaĝon, tiel, ke la trinkmielo ekfluis sur ŝia nazo kaj ŝi elfalis el la veturilo, ĉar ŝi estis nur sidigita, sed ne alligita.

"He he !" ekkriis la malgranda Niko, elsaltis tra la pordo kaj kaptis la mastron je la brusto ; "vi mortigis mian avinon ! Rigardu, ŝi havas grandan truon en la frunto !"

"Ho, kia malfeliĉo !" ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super la kapo ; "ĉio venas de mia koleriĝemo ! Mia kara malgranda Niko, mi donos al vi tutan buŝelon da mono, kaj mi lasos enterigi vian avinon tiel, kiel se ŝi estus mia propra, nur silentu, ĉar alie oni dehakos al mi la kapon, kaj tio estas tiel malbona !"

Tiamaniere la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono, kaj la mastro lasis enterigi la maljunan avinon tiel, kiel se ŝi estus lia propra.
Kiam la malgranda Niko kun la multo da mono revenis hejmen, li tuj sendis knabon al la granda Niko, por peti lin, ke li volu prunti al li buŝelmezurilon.

"Kio tio estas !" diris la granda Niko ; "ĉu mi lin ne mortigis ? mi devas mem iri kaj rigardi !" Kaj li mem iris kun la mezurilo al la malgranda Niko.

"Ha ! kie vi ricevis la tutan monon ?" li demandis, larĝe malfermante la okulojn ĉe la vido de la nova amaso da mono.

"Ne min, sed mian avinon vi mortigis !" diris la malgranda Niko ; "mi vendis ŝin kaj ricevis pro ŝi buŝelon da mono."

"Vere bone pagite !" diris la granda Niko, kaj li rapidis hejmen, prenis hakilon kaj tuj mortigis sian maljunan avinon, metis ŝin en veturilon, veturis en la urbon, kie loĝis la apotekisto, kaj demandis, ĉu ĉi tiu volas aĉeti senvivan homon.

"Kiu li estas, kaj kie vi lin prenis ?" demandis la apotekisto.

"Tio estas mia avino", diris la granda Niko, "mi ŝin mortigis, por vendi ŝin pro buŝelo da mono".

"Dio nin gardu !" ekkriis la apotekisto. "Vi certe deliras ! Ne parolu tiajn aferojn, ĉar vi povas perdi la kapon !" Kaj li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. La granda Niko tiel forte ektimis, ke el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen. La apotekisto kaj ĉiuj aliaj homoj pensis, ke li estas freneza, kaj tiel ili permesis al li veturi, kien li volas.

"Mi repagos al vi !", diris la granda Niko, kiam li estis sur la granda vojo ; "jes, vi estos pagita, vi malgranda Niko !" Tuj, kiam li venis hejmen, li prenis la plej grandan sakon, kiun li povis trovi, iris al la malgranda Niko kaj diris : "Nun vi denove moke amuzis vin pri mi ! Unue mi mortigis miajn ĉevalojn, poste mian maljunan avinon ! Tio estas nur via kulpo, sed vi plu neniam faros min mokataĵo !"Kaj li kaptis la malgrandan Nikon ĉirkaŭ la korpo, enŝovis lin en la sakon, prenis ĉi tiun sur la dorson kaj diris : "Nun mi iros kaj dronigos vin !"

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero, kaj la malgranda Niko ne estis tre malpeza. La vojo kondukis preter preĝejon, la orgeno ludis, kaj la homoj tiel bele tie kantis ; tial la granda Niko demetis la sakon kun la malgranda Niko tute apude de la preĝeja pordo kaj diris al si, ke estos tre bone, se li antaŭe eniros kaj kunkantos, antaŭ ol li iros pluen : la malgranda Niko ne povas ja forkuri, kaj ĉiuj homoj estas en la preĝejo. Kaj li eniris.

"Ho ve, ho ve !", ĝemis la malgranda Niko interne de la sako ; li sin turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn. En tiu tempo preteriris la maljuna paŝtisto kun neĝblanka barbo kaj kun granda bastono en la mano ; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj ; ili kuris sur la sakon, en kiu troviĝis la malaranda Niko, kaj la sako ren- versiĝis.

"Ho ve !", ĝemis la malgranda Niko "mi estas ankoraŭ tiel juna, kaj mi jam devas iri en la regnon ĉielan !"

"Kaj mi, malfeliĉa" diris la paŝtisto "estas jam tiel maljuna kaj tamen ne povas ankoraŭ tien veni !"

"Malligu la sakon !", ekkriis la malgranda Niko "enrampu ĉi tien anstataŭ mi, tiam vi tuj venos en la regnon ĉielan !"

"Bone, tion mi volonte faros !", diris la paŝtisto, kaj li malligis la sakon al la malgranda Niko, kiu nun tuj elsaltis.

"Ĉu vi gardos miajn brutojn ?", diris la maljuna homo kaj enrampis en la sakon ; la malgranda Niko ĝin ligis kaj poste foriris kun ĉiuj bovoj kaj bovinoj.

Tuj poste la granda Niko elvenis el la preĝejo kaj prenis sian sakon denove sur la dorson. Al li ŝajnis, ke la sako fariĝis tre malpeza, ĉar la maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis, la malgranda Niko. "Kiel facile oni nun povas lin porti ! Tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon !". Kaj li iris al la rivero, kiu estis profunda kaj granda, ĵetis la sakon kun la maljuna paŝtisto en la akvon kaj kriis al li, pensante, ke tio estas la malgranda Niko : "Nu, nun vi plu ne amuzos vin pri mi !". Kaj li iris returne hejmen. Sed kiam li venis al la vojkruciĝo, li renkontis la malgrandan Nikon, kiu pelis antaŭ si sian tutan brutaron.

"Kio ĝi estas !", ekkriis la granda Niko, "ĉu mi vin ne dronigis ?"

"Jes", diris la malgranda Niko, "vi ĵetis ja min antaŭ duono da horo en la riveron !"

"Kie do vi ricevis ĉi tiun tutan belan brutaron ?", demandis la granda Niko.

"Tio estas maraj brutoj !" diris la malgranda Niko. "Mi rakontos al vi la tutan historion, kaj mi ankaŭ kore vin dankas pro tio, ke vi min dronigis, ĉar nun mi fariĝis tre riĉa, kredu al mi ! Estis al mi tiel terure, kiam mi sidis en la sako kaj la vento fajfis antaŭ mia nazo, estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon ! Mi falis tuj sur Ia fundon, tamen mi tie ne ricevis frapon, ĉar tie malsupro kreskas la plej delikata mola herbo. Sur tiun herbon mi falis, kaj plej bela junulino en neĝblankaj vestoj kaj kun verda krono ĉirkaŭ la kapo prenis min je la mano kaj diris : ‚Tio estas vi, malgranda Niko ? Nun ricevu antaŭ ĉio iom da brutoj ; unu mejlon de ĉi tie troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj, kiujn mi ankaŭ donacas al vi.’ Tiam mi rimarkis, ke la rivero estas granda vojo por la loĝantoj de la maro. Malsupre sur la fundo iradis kaj veturadis homoj de la maro en la mezon de la lando ĝis la komenciĝa fonto de la rivero. Kiel belege tie estis ! kiom multe da floroj kaj da freŝa herbo estis ĉie ! La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj, kiel ĉi tie la birdoj en la aero. Kiaj belaj homoj tie estis ! Kaj des pli la brutoj, kiuj paŝtiĝis tie ĉe la kavoj kaj bariloj !"

"Sed kial do vi tuj suprenvenis returne al ni ?" demandis la granda Niko. "Mi tion ne farus, se tie malsupre efektive estas tiel bele."

"Ha, ĝuste tio estas ja tre ruza de mia flanko", diris la malgranda Niko. "Vi aŭdis ja, kion mi rakontis al vi : la mara junulino diris, ke unu mejlon de tie sur la vojo - sub ‚vojo’ ŝi komprenas ja la riveron, ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri - troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj por mi. Sed kiel mi scias, la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj ; tio postulus ja tro multe da superflua irado ; oni povas sekve tre mallongigi al si la vojon, se oni supreniras sur la teron kaj poste iras al la rivero laŭlarĝe. Per tio mi ŝparas ja preskaŭ duonmejlon, kaj mi atingos miajn brutojn pli frue."

"Ho, vi estas feliĉa homo !", diris la granda Niko. "Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ ricevus marajn brutojn, se mi venus sur la fundon de la rivero ?"

"Jes, tiel mi opinias !", diris la malgranda Niko, "sed mi ne povas porti vin en sako ĝis la rivero, vi estas tro peza por tio. Sed se vi mem tien iros kaj rampos en la sakon, tiam mi kun granda plezuro ĵetos vin en la riveron."

"Mi tre dankas !", diris la granda Niko ; "sed se mi ne ricevos marajn brutojn, kiam mi venos malsupren, tiam mi faros al vi solidan batadon ; pri tio estu certa."

"Ho ne, ne estu tiel malbona !". Ili iris al la rivero. Kiam la brutoj, kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide malsupren, al la trinkejo.

"Vidu, kiel ili rapidas !", diris la malgranda Niko, "ili deziregas veni returne sur la fundon !"

"Bone, helpu do al mi", diris la granda Niko, "ĉar alie vi ricevos batojn". Kaj li enrampis en grandan sakon, kiu kuŝis sur la dorso de unu el la bovoj. "Enmetu ŝtonon", diris la granda Niko, "ĉar mi timas, ke alie mi ne alfundiĝos".

"Bone !", diris la malgranda Niko, metis grandan ŝtonon en la sakon, forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum ! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.

"Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn !", diris la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.



PS : Mi ĉiam devas pensi pri la klasbatalo, se mi denove legas tiun fabelon de Andersen... Kio la fabelo estas, se ne lerta priskribo de klasbatalo ? La historio laŭ Mark kaj Engels estas la historio de klasbataloj, en tiu kazo inter riĉa bienulo kaj malriĉa servutulo. Andersen ĉiam sentis sin flanke de la subigitoj, li tute ne estis tiel naiva kiel oni ĉiam denove asertas. Mi persone legas Andersen tute alie, fakte kiel realistan aŭtoron, kiu tre profunde enpentris ankaŭ en la psikologian flankon de la klasbatalo. En "Fajrilo", li priskribas eĉ revolucion, kiu eliras de ribelanta soldato, en "Paŝtisto de porkoj" li montras, ke ne la laborantaj homoj estas stultaj, sed la regantoj, kiuj ne laboras, en la fabelo "Novaj vestoj de la reĝo" du buboj devas diri la veron, ĉar la plenkreskuloj ĉiuj estas malkuraĝuloj kaj mensogantoj, en la fabelo "Knabineto kun alumetoj" li akre kritikas, ke homoj devas morti pro malsato. Ankaŭ multaj aliaj fabeloj de li entenas similan socikritikan sintenon. Andersen pli proksimigas fabelojn al la realeco ol fabeloverkistoj antaŭ li. Konsentite, bonajn instrumastrojn li ja havis, ekzemple Ezopon aŭ Til Strigspegulon, la fratojn Grimm. (HGK)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio