Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt/Viljono : La agrabla vivo
puce Breĥt : Al la postnaskitoj
puce Breĥt : Balado pri Mek Tranĉilo
puce Breĥt : Demandoj de leganta laboristo
puce Breĥt : La anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy
puce Breĥt : La tajloro de Ulm
puce Breĥt : Legendo pri la morta soldato
puce Breĥt : Malfortoj
puce Breĥt : Memoroj pri Marinjo A.
puce Breĥt : Plezuroj
puce Breĥt : Transen de l’ montoj

Breĥt/Viljono : La agrabla vivo

rimpoemtraduko


 

Bertolt Breĥt
Balado pri la agrabla vivo

(Laŭ Francois Villon)

La laŭdoj oftas pri la grandsprituloj
feliĉaj kun libraĉ’ kaj eĉ sen pano,
vivantaj kun la ratoj en kabano.
Mi diras : restu for pri tiaj uloj !
Laŭvivu, kiun plaĉas la imag’.
Mi - inter ni – jam satas pri l’ admon’.
Neniu birdo eĉ ĝis Babilon’
eltenus tion eĉ dum nura tag’.
Se vivo tristas, helpas ne persvad’.
Agrablan vivon donas nur bonstat’ !

La pastro de Saint John, de l’ amo filo,
li diras mem, li ankaŭ vinojn amas,
per bela preĝ’ Orinjon li ekflamas -
mi kaptas ŝin svingante per hakilo.
Kaj ĉiu prenas sin laŭ sia fort’.
Pri hom’ alia pensu sen komfort’.
Sen pago servas ja ne eĉ la art’.
Respekton mian por la vort’ laŭ fart’ :
Nur plejprenanto estas elektat’.
Agrablan vivon donas nur bonstat’ !

Aventuristojn kun la brava koro
kaj la avid’ je propra fel-ofero
kaj tiuj diroj nur pri l’ pura vero,
ke legu do la burĝoj kun adoro,
rigardu ilin iam en vesper’,
la fridan damon kun la edz’ en lit’
kaj la aŭskulton pro aplaŭd’, sen sprit’,
la gapojn kvinmiljaren kun desper’.
Ĉu vin ĉe tio kaptas ne kompat’ ?
Agrablan vivon donas nur bonstat’ !

Mi mem, mi havus ja por mi komprenon,
por la prefer’ de grand’ kaj sol’ sen limo.
Sed vido al la uloj el proksimo
avertis min : Nun lasu tian penon.
El povro fontas krom la saĝ’ la plend’,
el bravo krom la glor’ amara ŝvit’.
Vi saĝis, povris jam kun brava spit’.
Nun haltu do pri tiu grandosent’ !
Jen tuj sin trovos vojo al beat’ :
Agrablan vivon donas nur bonstat’.
 
tradukis Hans-Georg Kaiser


Bertolt Brecht
Die Ballade vom angenehmen Leben

(Nach Villon)

1

Da preist man uns das Leben großer Geister
Das lebt mit einem Buch und nichts im Magen
In einer Hütte, daran Ratten nagen –
Mir bleibe man vom Leib mit solchem Kleister !
Das simple Leben lebe, wer da mag !
Ich habe (unter uns) genug davon.
Kein Vögelchen von hier bis Babylon
Vertrüge dies Kost nur einen Tag.
Was hilft da Reden ? Es nicht bequem.
Nur wer im Wohlstand lebt, lebt angenehm !

2

Der Bischof von Saint John liebt seinen Nächsten
Doch sagt er selbst, er liebt auch seine Weine.
Und die Marie kriegt er durch eine feine
Bußpredigt – ich hol die Marie mit Äxten.
Und jeder nimmt, was er zu nehmen wagt.
Macht er euch andres vor, ist’s blauer Dunst.
Für nichts tut es ja nicht einmal die Kunst.
Hut ab vor jedem, der das offen sagt.
Nur wer am meisten nimmt, gehört zur Creme.
Nur wer im Wohlstand lebt, lebt angnehm !

3

Die Abenteurer mit dem kühnen Wesen
Und ihrer Gier, die Haut zu Markt zu tragen
Die stets so frei sind und die Wahrheit sagen
Damit die Spießer etwas Kühnes lesen :
Wenn man sie sieht, wie das am Abend friert
Mit kalter Gattin stumm zu Bette geht
Und horcht, ob niemand klatscht und nichts versteht
Und trostlos in das Jahr fünftausend stiert –
Da fragt man sich denn doch : ist das bequem ?
Nur wer im Wohlstand lebt, lebt angenehm !

4

Ich selber könnte mich durchaus begreifen
Wenn ich mich lieber groß und einsam sähe
Doch sah ich solche Leute aus der Nähe
Da sagt ich mir : Das mußt du dir verkneifen.
Armut bringt außer Weisheit auch Verdruß
Und Kühnheit außer Ruhm auch bittre Mühn.
Jetzt warst du arm und weise, stolz und kühn
Jetzt machst du mit der Größe aber Schluß.
Dann löst sich ganz von selbst das Glücksproblem :
Nur wer im Wohlstand lebt, lebt angenehm !

Rimarkoj

Kion Viljono, K.Marx kaj B. Breĥt havas komunan ? Ili ne preĝas socion sen riĉo, sed ili volas, ke la riĉo el ĉiuj fontoj fluu – kaj por ĉiuj. Por Breĥt la propraĵo ne estis sankta, kaj tial li uzis ĉeokaze tekstojn de antaŭuloj, eĉ tradukojn de aliaj, kio kondukis eĉ al procesoj. La Breĥt-poemo estas bona interpreto de la poemo de Viljono. Breĥt estis tre influata de la franco Francisko Viljono kiu naskiĝis en 1431 kaj eble vere finiĝis je pendumilo en la jaro 1462. La mokulo Viljono, kiu iam mem eĉ mortpikis pastron, vivis la vivon de studento, de frato de la rabistaro "konkofratoj", kiel prostituigisto – kaj kiel poeto. Francisko Viljono, tre influa en la monda historio de ribelemaj poetoj, estas unu el la plej gravaj artistoj, kiuj iam ajn vivis, li estas lumturo en la tenebro de kutime tro obeema literaturo. Li influis ekzemple la verkistojn R. L. Stevenson kaj Bertolt Breĥt, por nomi nur du famulojn. Ke ni, esperantistoj, havas tradukiston en Francio, Francois Gaulthier, kiu tradukis la tutan ampleksan verkon de tiu poeto en Esperanton, estas por ni bonŝanca afero. En Germanio ekzistas laŭ mia scio eble nur elektoj de la verkoj de Viljono. Tial Esperanto por mi fariĝis neatendita ponto al Viljono.. El tiu kolekto mi ĉerpis la malsupran tradukon de Gaŭlthier. (HGK)
 
La originalo tradukita en Esperanton :

Francisko Viljono
BALADO (refuto al Frank Gontjer’)
 
. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473

Jen grasa kanonik’ sur plum-kusen’
En mato-ĉambro kun fajrujo flagra
Kaj kuŝas apud li vidvin’ Sidven’,
Koketa, glata, mola, dolĉ-reaga.
Dum gustumad’ de hipokras’, tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru’ en pordo ;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.
 
Se Frank Gontjer’ kaj amikin’ Helen’
Pri tia dolĉa viv’ havus imagon,
Nek ajl’, nek cepo (pro haladzo, jen !)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kaĉo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic’ ! (Mi diras sen insido !)
Se kuŝas ili sub rozarb-egido,
Ĉu ne pli bone seĝ-kaj-lit-agordo ?
Prefere kio ? Kion pensas vi do ?
Valoras plej la vivo en komforto.
 
Nur kruda pan’, hordeo kaj aven’,
Kaj akvo-trink’ dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus ĝin eĉ dum maten’,
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant’ de birdoj ĝis en Prago !
Sed, ĝue Frank Gontjer’ (lin Dio gvidu !)
Kun sia Helenin’ sub rozo sidu :
Ilia ŝat’ ! Por mi estas en ordo ;
Sed kio ajn pri kamparan’ validu,
Valoras plej la vivo en komforto.
 
Princ’, juĝu ! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor’, do),
Kiel infan’ mi aŭdis, do mi fidu :
Valoras plej la vivo en komforto.
 
tradukis Gaultier
 

 

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio