Bertolt Breĥt
Demandoj de leganta laboristo
Kiu konstruis la seppordegan Tebon ?
En la libroj troviĝas la nomoj de reĝoj.
Ĉu la reĝoj alportis la rokopecojn ?
Kaj la plurfoje detruita Babilono –
kiu konstruis ĝin tiomfoje ? En kiuj domoj
de la ore brilanta Limao loĝis la konstrulaboristoj ?
Kien iris je la vespero, kiam la ĉina muro
estis finfarita, la masonistoj ? La granda Romo
estas plena de triumfarkoj.
Kiu starigis ilin ?
Super kiu triumfis la cezaroj ? Ĉu la multfoje prikantita Bizanco havis
por siaj loĝantoj nur palacojn ? Eĉ en la legenda Atlantiso, en tiu nokto,
kiam la maro voris ĝin,
la dronantoj kriegis pri siaj sklavoj.
La juna Aleksandro konkeris Hindion.
Ĉu li sola ?
Cezar venkis la gaŭlojn.
Ĉu li ne havis almenaŭ kuiriston kun si ?
Filipo de Hispanio ploris,
kiam lia floto pereis. Ĉu krom li neniu ?
Frederiko la Dua venkis en la Sepjara milito. Kiu
venkis krom li ?
Sur ĉiu paĝo unu venko
Kiu kuiris la venkomanĝojn ?
Ĉiun dekan jaron plia granda viro.
Kiu pagis la kostojn ?
Tiom da raportoj.
Tiom da demandoj.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.