Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt/Viljono : La agrabla vivo
puce Breĥt : Al la postnaskitoj
puce Breĥt : Balado pri Mek Tranĉilo
puce Breĥt : Demandoj de leganta laboristo
puce Breĥt : La anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy
puce Breĥt : La tajloro de Ulm
puce Breĥt : Legendo pri la morta soldato
puce Breĥt : Malfortoj
puce Breĥt : Memoroj pri Marinjo A.
puce Breĥt : Plezuroj
puce Breĥt : Transen de l’ montoj

Breĥt : Memoroj pri Marinjo A.

rimpoemtraduko

Bertolt Breĥt
Memoro pri Marinjo A.


Karaj legantoj,
en tiu ĉi artikolo mi raportas iom pri la cirkonstancoj dum kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas : Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. (D.+HGK)





Sed Marinjo prefere rakontu mem : "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis impresita de la bonega konduto de la gimnaziano, de liaj rondaj belaj okuloj, kiuj sekrete strabis al mi. Sed tion la kunlernantinoj, kiuj sidis kun mi ĉe la tablo, tute ne rimarkis. Kaj efektive li donis al mi ankoraŭ en la sama horo notfolion, sur kiu li faris komplimenton pri mia longa hararo kaj insiste petis min pri rendevuo. Ni vidis nin poste kiel hazarde kelkajn fojojn... Ankaŭ kun miaj gepatroj ekestis malfacilaĵoj..."

Kiam Breĥt kisis ŝin la unuan fojon, ŝi forpuŝis lin, ne sciante, "ĉu kisoj eble eĉ povus havi sekvojn". Li diris : "Kara infaneto, vi devas iri al via patrino, por ke ŝi instruu vin pri tio. Tio ne povas esti mia tasko." Ŝi vizitis lin poste kelkajn fojojn en lia bohemia mansardo. "Unufoje diris Breĥt al mi, ke li permesos estontece nur unu ĉapelon po jaro al mi, sed ke li surprizos min anstataŭ tio en la iro de la tempo kun sep infanoj."

La poemon junulo Breĥt verkis en trajno, en la jaro 1920, ankoraŭ tute ne disigita de ŝi. Sed li jam divenis ĉe la verkado de tiu poemo, ke Marinjo baldaŭ estos por li nur alta blanka nubo en la ĉielo.






Breĥt : Mi ne faris multon

"Tiun someron mi ne faris multon, mi iom naĝis, legis kelkon, nenion amis. Sed mi ne pigris. Mi devis transŝoveli mortintojn kaj kutimiĝi je ilia aspekto. Pli terure ol tio, ke mi faris nenion, estis tio, ke mi komencis multon. Almenaŭ kelkaj baladoj estas pretaj. Ankaŭ la segolaboro je la branĉo, sur kiu mi sidas, progresas, kvankam lante. Sed la sekurecon mi ankoraŭ forpelos el mi."

taglibroj, 12-26-1920

PS :

Sed, ke li verkis tiun grandiozan poemon, li ne menciis, evidente tial, ĉar la grandaj aferoj okazas ĉiam kvazaŭ preterire. (HGK)




Bertolt Breĥt
Memoro pri Marinjo A.

Sentimentala kanto nr-o 1004

1

En tiu tag’ sub blua lun’ septembre
ĉe juna pruna arbo en konkord’
mi tenis ŝin, la palsilentan karan,
kaj kiel sonĝon, per brakum’ sen vort’.
Kaj super ni somere en ĉielo
mi vidis nubon longe kun fervor’.
Ĝi estis blanka kaj ekstreme alta.
Ĉe l’ rerigardo ĝi jam estis for.

2

De tiu tago pasis multaj lunoj,
kaj nuboj ŝvebis multaj en la vent’.
La prunaj arboj eble ne plu staras,
kaj pro l’ demand’ pri mia amosent’
mi diras nun, mi tute ne memoras,
sed tamen vin komprenas, kun konsent’.
Vizaĝo ŝia tamen tiom foras.
Mi scias nur, mi kisis ŝin kun sent’.

3

Kaj eĉ la kis’, ĝi estus forgesita,
se ne estintus tie tiu nub’.
Mi scias ĝin kaj ĉiam ĝin mi scios.
Ĝi ege blankis en la alt’, sen dub’.
La prunaj arboj eble eĉ plu floras.
Ĉu sepa id’ de l’ in’ ĵus krias en la fru’ ?
Sed tiu nubo floris nur minutojn,
ĉe l’ rerigard’ ĝi svenis jam en blu’.

tradukis Hans-Georg Kaiser


Bertolt Brecht
Erinnerung an die Marie A.


Sentimentales Lied Nr. 1004


1

An jenem Tag im blauen Mond September
Still unter einem jungen Pflaumenbaum
Da hielt ich sie, die stille bleiche Liebe
In meinem Arm wie einen holden Traum.
Und über uns im schönen Sommerhimmel
War eine Wolke, die ich lange sah.
Sie war sehr weiß und ungeheuer oben
Und als ich aufsah, war sie nimmer da.

2

Seit jenem Tag sind viele, viele Monde
Geschwommen still hinunter und vorbei.
Die Pflaumenbäume sind wohl abgehauen
Und fragst du mich, was mit der Liebe sei ?
So sag ich dir : ich kann mich nicht erinnern.
Und doch gewiß, ich weiß schon, was du meinst.
Doch ihr Gesicht, das weiß ich wirklich nimmer.
Ich weiß nur mehr : ich küßte es dereinst.

3

Und auch der Kuß, ich hätt ihn längst vergessen,
Wenn nicht die Wolke dagewesen wär,
Die weiß ich noch und werd ich immer wissen.
Sie war sehr weiß und kam von oben her.
Die Pflaumenbäume blühn vielleicht noch immer
Und jene Frau hat jetzt vielleicht das siebte Kind.
Doch jene Wolke blühte nur Minuten.
Und als ich aufsah, schwand sie schon im Wind.


Breĥt pri Marie Rose Aman

Breĥt, kiu ne havis multe da feliĉo kun ŝi, skribas en letero al Caspar Neher : Mi do ne plu povos kisi Rozmarinjon (ŝi havas, malsekajn plenajn lipojn en la pala soifa vizaĝeto). Sed mi povas kisi aliajn, kompreneble. Mi vidas mil buŝojn antaŭ mi, kiuj sopiregas kison de mi. Tridek jarojn mi donas al mi kaj kvin kontinentojn. Sed la Rozmarinjon mi do ne... Kruco kaj diablo ! Kio estas mil ebloj kontraŭ unu maleblo ? Forgesita estas la forto = fuĝo pro - malforto. La plej alta estas preni, kion oni povas preni al si. Kaj la alia ? Sed la alia, kion oni ne povas...? Ne povas ekzisti dio, ĉar alie mi ne povus elteni tion, ne esti dio. Kiu ne ridas pri tio ? (Ankaŭ la ridado estas iaspeca forto de la malfortuloj !)

letero, 12-18-1917




Prunkuko de Donjo

(Por ĝui tiun poemon eĉ pli, nepre elprovu la prunkukon de mia edzino.)

Ingrediencoj :
panfermenta pasto * 2 kg da prunoj * butero * sukero kaj cinamo

1. Knedu la paston kaj lasu kuŝi ĝin en varma loko dum 15 minutoj. Senkernigu la prunojn kaj duonigu ilin.

2. Platrulu la paston kaj aranĝu ĝin poste sur grasumita bakpleto. Surmetu la prunojn kun la haŭtflanko malsupren. Baku la kukon en antaŭhejtita bakforno dum 40 minutoj ĉe 200 gradoj de Celsius. Laste ŝmiru buteron sur la varman bakitaĵon kaj tuj surŝutetu sukeron kaj cinamon.

Bonan apetiton deziras Donjo !

PS : Jen ankoraŭ aldonaĵo de skanita tradukversio, kiu evidente estas pli malnova ol mia tradukita finversio. Mi ankoraŭ neniam plendis pri tio, ke mi disipis mian tempon per poemtradukado, traduki tian kaprican poemon estas plezuro, kiu per prilaboro pliigas la plezuron de la tradukanto. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio