Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce AKTO V el „Hamleto“ de Ŝekspiro,
puce Arno Lagranĝ’ : Pludoni la teatran torĉon (el artikolo)
puce Esperanto (filmo)
puce Georg Büchner : Ĉe la kapitano (el teatraĵo "Voĵcek")
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino
puce Herman Heijermans : Virinoj rakontas... (Fragmento el la teatraĵo "Bona espero")
puce Trevor Holton : Rifuĝanto (skeĉo)

Arno Lagranĝ’ : Pludoni la teatran torĉon (el artikolo)

(sekvo)


 



En la jaroj 1975-1980 TESPA ekaktivis vigle. Ĝi iom post iom konsistiĝis el kunlaboro de aro da individuoj, el kiuj kelkaj jam delonge aktivis ĉirkaŭ Raymond Schwartz (Remon’ Ŝvarc), kiu jam gvidis kabaredojn intermilite kaj la kabaredon “La tri koboldoj” en la jaroj 1950-aj. Multaj partoprenintoj en „La tri koboldoj” estas konataj : Gaston Waringhien, Roger Bernard, Michel Duc Goninaz, Georges Lagrange, Lorjak,...


En la jaroj 1975-1980 TESPA ekaktivis vigle. Ĝi iom post iom konsistiĝis el kunlaboro de aro da individuoj, el kiuj kelkaj jam delonge aktivis ĉirkaŭ Raymond Schwartz (Remon’ Ŝvarc), kiu jam gvidis kabaredojn intermilite kaj la kabaredon “La tri koboldoj” en la jaroj 1950-aj. Multaj partoprenintoj en „La tri koboldoj” estas konataj : Gaston Waringhien, Roger Bernard, Michel Duc Goninaz, Georges Lagrange, Lorjak,...

En la 1960-aj jaroj en tiu sama pariza medio estis realigita la filmo “Angoroj” (kun Srĝan Flego, Jana Flego, Ŝvarc’, kaj eĉ aperas la juna Michel Duc Goninaz), kaj estis prezentitaj teatraĵoj iom konstante. En la komenco de la 1970-aj jaroj trupo de aktoroj ĉirkaŭ Jean-Pierre Peray regule pretigis komediojn, amuzaĵojn.

En 1975 Georges Lagrange proponis al Solen’ surscenigi komence nur kelkajn scenojn de Andromaka de Jean Racine, kiun li tradukis jam antaŭ pluraj jaroj. Solen’, talenta teatristino, lerninte esperanton de sia patro, tiam energie ekgvidis trupon, kiu surscenigis unue pli kaj pli grandajn partojn de Andromaka, kaj poste multajn aliajn verkojn. Por tion atingi, ŝi sukcesis allogi pli kaj pli da geaktoroj, ĉu jam aktivajn amatorojn de la trupo de Jean-Pierre Peray, ĉu ne-esperantistajn aktorojn (kiujn ŝi esperantigis).

Dum kvin jaroj (1975-1979) TESPA sub gvido de Solen’ surscenigis po unu grandan teatraĵon kaj plurajn malpli gravajn en ĉiu jaro. La grandaj (1976 Andromaka, 1977 La Justuloj de Camus, 1978 La kalva kantistino de Ionesco, 1979 Fotomaŝino de Cocteau) ĉiuj estas tradukaĵoj de Georges Lagrange, kiu tiamaniere konstante kontribuis en la pliriĉigo de la Esperanta tradukita dramliteraturo. Jam tiu tradukado estas grava kontribuo al la Esperanto-kulturo, ĉar la tradukanto konstante zorgas provizi trafan lingvan stilon, belsonan, tuj kompreneblan de la aŭdontaj spektontoj. Tia estas la rolo de la teatra stilo pli proksima de la ĉiutaga parola stilo ol de la nur libra.

(daŭrigota)

ARNO LAGRANĴ’

p.24 | Sennaciulo | SEPTEMBRO-OKTOBRO 2014



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio