– Kion vi pensas ? – oni diris. – Meze de tiom da laboro ? Tute ne eblas ! Estas superflue eĉ paroli pri tio.
Nu, tiam mi esperis, ke eventuale en aŭgusto. Sed tiam denove ne. Poste
mi forgesis la tutan aferon. Mi opiniis, ke tute ne gravas. Estus eble
pli agrable por mi foje pasigi la ferion vintre. Inter neĝaj montegoj,
silentaj pinarboj estus bone foje provi la skion, la skaton. Kaj tiam
venis la stulta ideo de la ĉefo, ke mi feriu en oktobro.
– Belega estas la naturo en oktobro, vi vidos, amiko – oni instigis min.
Kion fari ?
Alvenis la deksesa de oktobro, kaj mi eĉ povas ĝoji, ke mi estas ĝuste
en tiu ĉi loko, ne en griza vilaĝeto, kiel ekzilito, sed tie ĉi. Ĝi
estas preskaŭ luksa hotelo. Ne avancintaj melkistinoj, sed spertaj hupaj
kelnerinoj alportas la manĝaĵojn, kaj kiajn manĝaĵojn ! Frandefaritan
fazanrostaĵon kun fazeoloj. Kion mi diru ? Delikatega ! Kaj ankaŭ estas
bonege, ke ni sidas nur duope, kun tiu maljunulo, apud la fenestro, en
niĉo, kiu kvazaŭ estas embuskejo. Mi ne estas devigita glatmiene
interbabili ĉe la granda komuna tablo.
Post la supo la maljunulo diris :– Pluvas.
Mi respondis : – Jes. Mallaŭta pluveto. – Kaj per tio ni elĉerpis la konversacion por la tuta tagmanĝo.
Ni manĝis duope, silenteme, ŝtele ni aranĝis iomete malfermi la
fenestron, enflirtis la aero. Sed kia aero ! Freŝa, ozonplena, majesta.
Eblas rigardi eksteren. La arbaro estas vere parada vidajo. Precipe, se
oni observas ĝin tra la diafana vualkurteno de la pluvo. La koloroj
varias opale kaj pompe. Ne ekzistas vortoj por pentri la superban
panoramon.
La hararo de la maljunulo estas kombita tiel, ke ĝi preskaŭ kovras la
nudan verton. Li bremsas iomete la ridetojn, kaŝante tiamaniere la
mankojn de la iam radiante blanka kaj regula dentaro. Post la tagmanĝo,
kiam mi miksiĝas inter la gastaro, mi ekscias, aŭskultante la
klaĉadon, ke iam li estis eminenta persono. Li estis mondfama
iluziisto. Nu jen, mi trafis pensiitan magiiston. Kiel ĝojige ! Sed
fakte. Kvazaŭ mi eĉ konus lian nomon, kvankam neniam mi estis fervora
vizitanto de cirkoj. Kaj repensante al la fino de la tagmanĝo, mi
memoras, kiel strange li donis al mi fajron. Nek skatolo, nek alumeto,
nur elana movo per la mano, kaj la flameto ekdancis sur la pinto de lia
montrofingro. Vere virtuoza spektaklo, se oni pripensas la aferon. Nu,
ni pripensu.
Dum la frua posttagmezo mi renkontis lin denove. Mi eliris al la tegita
teraso, kie, pro la malbona vetero – mi pensis – troviĝos neniu. Mi
volis orelumi la bonan, kvietigan pluveton, kaj jen : en la angulo iu
moviĝas. Li ripozis tie sur la longa benko, volvinte sin per ampleksa
nigra mantelo. Amike li mansalutis al mi. Do, kion diri ? Radiis el li,
ke li estas elstara individuo. Tiu gracia moveto, per kiu li salutis
min, estis rava. Lia mano ŝajnis paroli :
– En tiu ĉi momento ni lasu unu la alian, ni havas ankoraŭ tempon, ni
povos ankoraŭ babili sufiĉe, nu certe, sed se necese, tiuokaze ankaŭ
nun volonte, sed se eblas, ni prokrastu la tekstumon. Nun prefere ni
restu silentaj. – Tion li diris al mi per sola multedira mangesto, kaj
mi komprenis lin.
En la plenŝtopita salono regis malafabla humoro. Ĉiuj esperis, ke tiu
ĉi nunjara oktobro konsideros lian subliman personecon, kaj donacos
eksterordinaran, favoran veteron. Kaj ĉar en tiu unua tago ili devis
trompiĝi, ofendite kaj avide ili klopodis eluzi ĉiun eblon de komforto,
kiu nur troviĝis. Mi malŝatas kaj la kartludon, kaj la biliardon, kaj
la televidon. Kion fari ? Sola kaj sencele mi vagadis tien kaj reen. En
la antaŭhalo mi ekvidis lokan Loreley-on. Ŝi sidadis sola, en la
uniformo de la dungitinoj. Si rigardadis magazinojn, tute ne kaŝante la
ĉarman hororon kontraŭ la literoj : rapide ŝi trafoliumis la tekstajn
paĝojn kaj reve enprofundiĝis en la admirado de la koloraj bildoj.
– Pluvas – mi alparolis ŝin spritege.
– Jes. Senĉese pluvas – ŝi respondis.
– Terure, ĉu ne ?
– Kion vi volas en oktobro ? – ŝi reĵetis la vorton apatie.
Bedaŭrinde estis evidente, ke mi tedas ŝin.
– Nu, certe, oktobro – mi provis longigi la babiladon.
– Trista oktobro, kaj multe da kadukaj maljunulaĉoj. – Subite
embarasiĝinte ŝi eksilentis, kaj fiksis al mi timan rigardon. Jes, jes,
multe da acidaj maljunuloj ŝi ripetis iom pli malkuraĝe, sed kvazaŭ ŝi
degelus iom.
Kritike mi balancis la kapon. Ho ve, mia anĝeleto ! Ni enfalis en
sekretan, ambaŭflankan konfidecon. Vi venis en mian straton. Via
impertinenta opinio pri la gastoj estas favora por mi. Vi pagos al mi
por mia diskreto. Nu jes, eble, eble, eble. De tiu afero eble kreskos
io. Ĉu si estus mia nunjara antaŭdestino ? Cu ŝi estus mia malĝojigonto ?
Mi kredas, ke jes. Mi antaŭsentas la malfeliĉon, kiel reŭmatismulo la
...nu, ni lasu...
Ŝi informis min ankoraŭ, jam multe pli amikeme, ke ŝi laboras ĉe
matenmango kaj tagmanĝo kaj ĉiuvespere ŝi kuiras kafon en la salono,
cetere ŝi enuas terure... – Ha, aĉa oktobro, kion eblas fari ĉi tie ? En
tiu karcero, ĉirkaŭita per kvar muroj, oni nur sidadas, oni faras
nenion, ja iri eksteren ? En la pluvon ? Kiu ŝatas la abomenan pluvon ?
Vere. Kiu ja ŝatas gin ?
Tamen vespere mi ne iris en la salonon por trinki kafon. Ne urĝas. Kial
rapidigi la faton ? Krome, en tiu mizera kompanio mi ne vidis eĉ unu
rivalon. Loreley pravis. Multe da maljunuloj. La pluvo mildiĝis iom, mi
decidis promeni. En la humida krepusko iu amblis antaŭ mi. Estis li,
denove. La magiisto.
– Kien ? Egale ? – li demandis, kiam mi atingis lin.
– Tute egale.
– Venu kun mi. Mi konas bone la regionon ĉi tie. Ni iru al la semaforo.
Ni ekpaŝis por marŝo, kaj li komencis rakonti per eluzita baritonvoĉo,
apenaŭ interesiĝante, ĉu mi atentas lin, ĉu ne. Li parolis iom
melankolie, introverte, prefere nur akompanis per murmuro la susuradon
de la pluvo. Li rakontis al si mem. Li prononcis la nomojn de
malproksimaj urboj per la maniero de homoj, parolantai multajn lingvojn,
li diris ,,Veneddzia“ kaj „Nabboli" kaj ,,Lajpziĥ”, li desegnis per
larĝaj mangestoj en la violbluan nenion placojn, kanalojn, strataĉojn de
sudzonaj urbetoj, superban silenton de volboj, kaj tiel plu. Kaj li
menciis ankaŭ pri virinoj.
Ho jes. Esmeralda. La adorinda rajdistino. Kion rakonti pri ŝi ? Pompa
idolo ! Nu jes, ŝia kapo...sed por rajdado oni bezonas ĝuste la
kontraŭan korpoparton. Ĉu ne ? Mi devis instrui al ŝi kelke da versoj,
por povi aŭdi de ŝi iafoje ankaŭ senchavan vorton. Ĉu vi konas la
poemon :
Jen floras ankoraŭ la kampoj de valo,
jen, verdas ankoraŭ la poploj ĉe l’ font’,
sed tie jam vidu, sub vintra vualo,
sub neĝo sin kaŝas la supro de l’ mont’...
kaj tiel plu mi instruis al ŝi tiun poemon, kiam ni loĝis kune en
Veneddzia. En eta hotelo, kie la muroj estis kovritaj per kverkaj
tabuloj, la ligna ŝtuparo knaris sub ĉiu paŝo, la balustradoj estis riĉe
skulptitaj, kaj la klinko...la klinko de la pordego...Imagu klinkon el
forĝita fero, sed grandegan, dumane premeblan. Granda, peza feramaso,
tamen arte martelita, kvazaŭ gi estus ŝaŭmo. Masivega aĵo, kaj ŝajnis
esti ekflugonta. Mi vidis ĝin ĉiutage en Veneddzia, ĉiuvespere en tiu
oktobro, pluvis ankaŭ tiam, kiel nun, pluveroj pendis de la klinko, kaj
irize reflektis la multkolorajn lumgirlandojn. Mamma mia ! Ottobre in
Veneddzia ! Eble estis nur sonĝo...
Kiu do scias ? Cu ĉi tiuj memoroj estis realaj ? Kial tio gravas ?
Sincere : por kiu gravas, kiam la magiisto ekkaptas la aeron, kaj
ĵetadas dekojn da moneroj en sitelon, por kiu do gravas, ĉu tiuj
moneroj estas falsaj ?
Ni atingis la semaforon.
– Kiel giganta ĝi estas – li diris – kaj kiel radias el ĝi malpermeso.
Vere. Kiel malofte, kaj kiel mallonge la trapaso estas libera ĉi tie. Ĉi
tiu semaforo estas la atendado mem. La eterna atendado. Mi kutimas
ofte staradi ĉi tie en duopo kun ĝi. Vi povas kredi, ke mi estas
idioto. Sed diru al mi sincere : ĉu al vi ne ŝajnas, ke estas io
grandioza en tiu ĉi persisto ? Kiel malofte havas sencon ĝia ekzisto !
Ĉiutage tiom da minutoj kaj tiom da vagonaroj preterpasas. Ĉu ne ? Nur
tiom da okazintaĵoj estas ĉirkaŭ ĝi, kaj tamen kiel grava ĝi estas. Ĉu
ĝi ne similas nin ambaŭ ? Vin aŭ min ? Ĉu ne ? Nu, venu plu. Mi konas ĉi
tie proksime etan trinkejon.
Ĉiutage ni marŝadis duope ĝis la semaforo kaj reen, kiam venis la
sabato, kaj la direkcio de la hotelo ekhavis la ideon, ke estas necese
distri per io la enuantaron. Oni decidis nin amuzi per balo kun festa
programo, en kiu lasta povis partopreni iu ajn, kiu sentis kapablon
distri la publikon per io. Nature, la maljuna iluziisto proponis sin.
Bonege. Ni havos almenaŭ unu kompetentulon. Sed bedaŭrinde, li petis
ankaŭ min, por asisti. Dio Mia ! Por ke mi helpu lin. Nu, kion fari ?
Sincere dirante, mi estas sufiĉe ŝlemila. Oni nur imagu mian stupidan
mienon, kiam la magiisto eltiras monerojn aŭ kartojn el mia nazo aŭ el
miaj oreloj. Sed ĉu mi povas rifuzi lin ?
Jam frumatene la maljunulo frapis mian pordon. Li estis tute ekscitita.
Balbute li demandis, ĉu mi havas smokingon ? Car se ne, ni devos trovi
la manieron akiri tion. Li pruntedonis ankaŭ oran ringon al mi, ĉar la
eleganta aspekto estas ĝuste tiel grava, kiel la produkcio mem. Kiel
saĝa li estis ! Kaj li diris ankaŭ, ke mi fumu dum la tuta sceno, sed
alumeton mi ne uzu, ĉar por doni fajron li havas eminentan artifiketon.
Li tuj faris moveton en la aero, kaj jen sur la pinto de lia
montrofingro jam dancis la flameto, same, kiel post la unua tagmanĝo.
Cetere lin turmentis ega angoro, kiel gimnazian bubinon antaŭ la
deklamkonkurso. Nu bone, oĉjo !
Sed kiam venis la vespera programo, mi trompiĝis agrable. La debuto
estis gaja aventuro. La maljunulo kondukis la scenon tiamaniere, kvazaŭ
li, la iama grandioza iluziisto estus nur helpanto, asistanto apud mi,
la juna geniulo. Li nur preparis la ĵonglojn, sed la esencan movon,
per kiu la forsorĉitaj aĵoj reaperis, pro kiu ĉio okazis, tiun
ekmoveton ĉiam faris mi. Sagace li trompis ĉiun, por ke mi havu
sukceson. Bonega situacio. Eŭforie mi akceptis la ovacion. La maljunulo
– kiu cetere post la programo tuj retiriĝis – ŝajnis esti tute ne
grava persono. Ciuj kolektiĝis ĉirkaŭ mi, oni admiris min, oni adoris
min. Mi fariĝis kvazaŭ idolo. Ankaŭ Loreley riverencis al mi. En ŝiaj
okuloj brilis promesplenaj, koketaj flamoj. Bonege, mia anĝeleto ! La
plej bela sorĉo estus, se mi gajnus vin.
Kaj ĉion ĉi superante, la sekvan tagon la vetero sereniĝis. Preskaŭ mi
forgesis diri, ke post la programo oni disigis min de la maljunulo. Oni
invitis min al la ĉefa tablo, al la ĉefa loko, kaj tie mi tagmanĝis
ĉiutage – ĉu la maljunulo manĝis pli frue aŭ pli malfrue, mi jam ne
memoras, sed mi vidis lin apenaŭ. Sed iam ajn, kiam ni renkontiĝis,
sekrete, petole li okulumis, tamen ne ĝenis min inter miaj admirantoj.
Mi kredas, ke tute ne estas strange, ke iom mi neglektis lin. Tamen ne
forgesis pri li. Ja mi sentis dankemon. Sed ni vidu la aferon sobre.
Ĝis tiam mi vagadis ĉiam nur preter la plezuroj. Kaj nun ega feliĉo
estis por mi promenadi idilie kun mia Loreley en la aŭtuna arbaro.
Krome mi amikiĝis ankaŭ kun iu direktoro, vera ĉefo : ĉu estas do
mirinda, ke mi volis ĝui iom plezurojn ? Kaj, kiel mi jam diris, la
vetero fariĝis bela. Kiu povas scii, ĉu la maljunulo ŝatas promeni
ankaŭ sen pluvo ?
Pasis kelke da tagoj, kaj kiel la meteorologia instituto raportis ,,El
nord-okcidenta direkto enpenetris malsekaj, malvarmaj oceanaj aerblokoj
ktp...“
Kaj denove venis la pluvo. En la salono foje-foje oni stimulis min
ankoraŭ, ke mi prezentu ian artifikon, sed kion mi povus fari ? Baldaŭ
ĉiuj divenis, ke ili fariĝis viktimoj de benigna blufo. Ankaŭ Loreley
neglektis min, kaj komencis flirti ĉirkaŭ iuj grizigantaj tempioj, kaj
kiel mi povis kompreni el la vortoj iam kaj tiam ĵetitaj al mi, ŝi
baldaŭ translogiĝos al la ĉefurbo kaj fariĝos tie grava persono. Nu,
bone. Fakte tiom da gloro eĉ jam sufiĉis por mi. Mi jam bone scias,
kiamaniere oni devas eliri el la varmeta bano.
Iun vesperon mi denove ekiris promeni en la mallaŭta pluvo, sub la
frondoj, inter kiuj la zefiro hezitadis. Baldaŭ mi atingis lin. Sed
kiel ofendiĝemaj estas maljunuloj ! Nenia parolo pri Veneddzia kaj
Nabboli, li nur grumblis pro bronĥito. Riproĉis la pluvon. Ni
preterpasis la semaforon, eĉ ne rigardante al ĝi, la maljunulo kaŝis
siajn belajn, esprimivajn manojn sub la mantelon. Subite li haltis :
– Nu, adiaŭ amiko. Malutilas al mi ĉi tie ekstere la malseko kaj la
morna vetero. Vi promenu plu. Ventolu vian kapon. Ventolu, ventolu – li
murmuris distrite kaj foriris kun ioma rankoro.
Ĉe la semaforo mi haltis sola. Kiel giganta, kvazaŭ la korpiĝinta
malpermeso ! Bedaŭrinde, jes, mi ŝajnis esti pesita, kaj mi montriĝis
malpeza. Mi ne estis fidela kunulo sub la trista pluvo. La maljunulo
opinias, ke mi estas perfidulo. Ĉu li pravas ? Nun mi devas sorĉi sen
mentoro, per miaj mallertaj manoj. Ho, se mi povus aperigi memorojn, eĉ
falsajn, pri ,,Veneddzia“ kaj ,,Nabboli“ Kial la maljunulo ne instruis
al mi la veran magion ? Cu estas malfacile scii la veran ĵonglarton ?
Ĝustadire, ĉu eblas entute scii ĝin ?
La semaforo brilis ruĝe. Kiel malofte, kai kiel mallonge la trapaso estas libera. Kion lernis Esmeralda, la belega rajdistino ?
...sed vidu, jam tie, sub vintra vualo,
sub neĝo sin kaŝas la supro de l’ mont’
Nu, tio estas mia historio.
Bedaŭrinde, jes.