Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)
puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)
puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando
puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...
puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ
puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj
puce Marteno Lutero King : Revon havas mi
puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,
puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)
puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo
puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)
puce T-ĉemizo Internacia solidareco
puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?
puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)


Per la terminoj "nova dekstrularo" ­kaj "novdekstra" oni celas (en Eŭropo – dum en Norda Ameriko oni uzas la saman terminon alisence) politike dekstrajn grupojn kaj tendencojn, kiujn karakterizas :


 metapolitika strategio de longdaŭre konceptita laboro por modifi la bazajn politikajn ideojn kaj la valorsistemon en iu socio, kontraste kun aktualpolitika laboro en kampanjoj kaj partiaj luktoj,


 intelektuleco, kiu rezultigas afinecon kun universitate kleraj, opiniokreaj, unuavice junaj sociaj medioj,


 modernigitaj lingvouzo kaj publika bildo, tute aparte senigitaj je trajtoj, kiuj dekomence forpuŝus membrojn de la celata medio,

 malfermeco por dialogo kun maldekstruloj, precipe kun la vojserĉantaj en krizaj fazoj de la maldekstra politiko,


 "maldekstra-dekstra" aliro, kiu senantaŭjuĝe plukas kaj utiligas unuopajn maldekstrajn kaj ŝajnmaldekstrajn ideojn por tiel sintezi politikan orientiĝon, kiu, kvankam kerne reakcia, ŝajnigas kreive transcendi la distingon inter "maldekstra" kaj "dekstra" (kiun oni kutime deklaras malaktualiĝinta).


La nova dekstrularo datiĝas de la malfruaj 60-aj jaroj, do ĝia noveco estas relativa. Kelkrilate ĝi konscie daŭrigas la politikan tradicion de la germana t.n. Konservativa Revolucio, politika movado, kiu en la 20-aj kaj 30-aj jaroj antaŭlaboris por akceptigi la faŝismon en burĝaj-intelektaj rondoj, kiuj ja ne sentis sin dekomence altiritaj al la plebecaj nazioj.


Ĉi tiu politika tendenco havis sian postmilitan lulilon ĉefe en Francio (kie unue vaste uziĝis ankaŭ la termino "nova dekstrularo"). Fine de la 60-aj jaroj radikalaj dekstruloj en Francio komencis rekoni, ke la klasika partipolitika vojo al la politika regpovo ne plu alportas menciindajn sukcesojn. Baldaŭ ili trovis novan strategion : kelkaj protagonistoj rememoris pri la tezoj de la itala komunisma pensanto Antonio Gramsci, kiu diris, ke la vojo al la politika regpovo en la plej evoluintaj landoj kondukas tra la metapolitiko". Per tio li celis la strebadon al "kultura hegemonio" per monopoligo por si de unuopaj temkompleksoj kaj aktiviĝo sur la kultura scenejo de iu lando, ekzemple per la fondo de kulturaj revuoj kaj la iniciato de teoria diskurso pri la ĝusta politika vojo.


La celo ne estis agadi en la politiko de la aktuala tago aŭ atingi bonajn rezultojn okaze de elektoj, sed remuldi mentalecojn kaj disvastigi novan valorsistemon, kies politika realigo eĉ ne estis ilia afero.


En marto de 1968 estis fondita la gazeto Nouvelle École. En januaro de 1969 sekvis en Nico la fondo de la organizaĵo Groupement de Recherche et d’Etude pour la Civilisation européenne [1] (GRECE), en kiu gvide rolas de tiu tempo la ĉefteoriisto Alain de Benoist. Ĝi estis konceptita kiel diskutforumo de la nova dekstrularo. Ĝia laŭstatuta celo estas plenumi metapolitikajn studojn. GRECE havis jam en 1983 laŭ siaj propraj indikoj ĉirkaŭ 3000 membrojn, organizitajn en 30 lokaj kaj regionaj grupoj. Aldoniĝas rondoj de subtenantoj, kiuj rekrutas el inter ĵurnalistoj, artistoj kaj sciencistoj. Oni fondis eldonejojn.


GRECE eldonas diversajn periodaĵojn, al kiuj apartenas la teoria gazeto Nouvelle École, kiu de 1974 ricevas dotaĵojn de la Académie Française. Ĝin subtenis diverstendencaj dekstraj aŭtoroj [2], ankaŭ el la rasisma kaj faŝisma spektro. Pliaj gazetoj estas Eléments – La Revue de la nouvelle droite, la recenzorevuo Panorama des idées actuelles, Études et Recherches kaj la membrogazeto Le Lien. La legantaro de Nouvelle Écoleekzemple estas laŭ opiniosondo inter legantoj en la plimulto juna kaj universitate klera.


Fine de la 90-aj jaroj okazis grava skismo en la franca novdekstrularo. Anoj de pli dura linio disiĝis de tiuj, kiuj kun de Benoist deziris malfermiĝon al la komunumismo [3] Jam pli frue apartiĝis de GRECE frakcio, kiu forlasis la vojon de metapolitiko por agadi unue en la franca ekstremdekstra Front National, poste en la partio MNR, kiu skisme disiĝis
de ĝi.


La institucio GRECE kaj ĝiaj eldonaĵoj servis kiel modeloj por la novdekstraj grupoj, kiuj baldaŭ fondiĝis en aliaj okcidenteŭropaj landoj.En Germanio ili donis impulson al similaj rondoj, kiuj jam pli frue estiĝis ĉirkaŭ periodaĵoj kiel Nation Europa kaj Junges Forum, sed restis multe malpli grandaj ol la francaj grupoj. Fine de la 70-aj jaroj formiĝis en Germanio interalie tendencoj acirevolucia kaj etnoplurisma (ĉirkaŭ la gazeto Wir selbst). Pli grandan popularecon akiris la en 1986 fondita semajna ĵurnalo Junge Freiheit [4]. Novdekstraj grupoj aktivas jam delonge en Italio, Hispanio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. Analogan rolon de "pensfabriko" kiel GRECE celas plenumi institucioj kiel la Thule-Seminar en Germanio kaj Voorpost en Nederlando. Ekde la 90aj jaroj simile agadas grupoj en kelkaj orienteŭropaj landoj.


La rusia eŭrazia "naci-bolŝevisma" movado de Aleksander Dugin, kiu komence de la 90aj jaroj fortiĝis parte per la financa kaj ideologia asisto de okcidenteŭropaj novdekstruloj (de Benoist, Steuckers), dum la lastaj jaroj fariĝis mem sukcesa eksportanto de la eŭraziismo, je kiu kreskanta nombro de ekstremdekstraj grupoj en okcidentaj landoj orientiĝas.


Ne ĉiam facilas fari ĝeneraligojn pri la konceptoj de la nova dekstrularo. Ĝi estas loze organizita medio pli ol movado, kaj ĝi ne alstrebas ideologian unuecon. Eblas diri, ke multaj el ĝiaj ideologoj tezas la ekziston de krizo en la Okcidento, al kies simptomoj apartenas manko de orientiĝo, disfalo de valoroj, krimeco. Ili proponas alternative al la "makdonaldizo" de Eŭropo kiel senradika kultursatelito de Usono la retrospektivon al la propraj radikoj. Rekrutante por siaj celoj i.a. teoriulojn de la intermilita Konservativa Revolucio, antaŭe preskaŭ forgesitajn, kaj modernajn natursciencistojn, ili ellaboris starpunktojn, kiujn oni povas resumi jene :


1. Ideojn pri la egaleco de la homoj la nova dekstrularo malakceptas. Ĝi estas kontraŭegalisma. Oni foje argumentas en ĉi tiu kazo per socibiologiaj argumentoj, kiuj baziĝas sur teorioj de genetika determino. Tiumaniere, hierarkia strukturo ene de popolo kaj socio regata de elitoj, praviĝas kvazaŭnature.


2. Oni taksas, ke la liberala impulso de la franca revolucio spronis la individuan strebadon al feliĉo, kiu manifestiĝas hodiaŭ per la kapitalismema negocista animstato de la homoj. La homo estas degradita al konsumanto. Ĉi tie la ideologio de la nova dekstrularo forte diferencas de tiu, kiun propagandas aktivaj politikistoj de establitaj dekstraj partioj. Ĉe la nova dekstrularo troveblas do fortaj elementoj de
kontraŭkapitalismo.


3. Oni deziras la remalkovron de la laŭdire komuna hindeŭropa pasinteco de la eŭropanoj, de la paganaj keltaj-ĝermanaj kultoj kaj la politeismo, kiujn la kristanismo subigis. La judan monoteismon oni figuras kiel fonton de totalismo, klarigante, ke la diversaj diinoj kaj dioj estis enkorpiĝoj de apartaj ideomondoj kaj unu bazo de tolerado. Oni malakceptas kaj la kristanan kaj la marksisman ndrigardojn, kiuj premisas suprenirantan evoluon al fina celo. Reprezentantoj de la nova dekstrularo preferas ciklan mondrigardon, kiu orientiĝas je la ĉiamaj flusoj kaj malflusoj en la naturo. La nova dekstrularo direktas sin kontraŭ la juda-kristana tradicio, per kio ĝia ideologio forte diferencas de la tradicia dekstra.


4. La nova dekstrularo servigas al sia mondrigardo la etologion [5]. La agresado laŭ tiu estas normala socia maniero de sinesprimo, kaj el tio ili derivas kritikon de la koncepto de homaj rajtoj, kiu evoluis sub influo de kristanismo kaj liberalismo.


5. Kiel antidoton kontraŭ la fenomenoj de disfalo oni rekomendas la retrospektivon al la jam ekzistantaj valortradicioj kaj mitoj, kiuj devas esti rehonoritaj. Laŭ tiu vidpunkto, la mitoj fingromontras al la historiaj devenoj kaj estas esprimoj de kolektiva volo. Tiel la nova dekstrularo estas kontraŭklerisma. Interesa tiurilate estas la politike motivita kulto de J.R. R. Tolkien renkontebla en italaj novdekstraj rondoj.


6. La nova dekstrularo proklamas la "rajton de diferenco", per kio ĝi pravigas ĉefe la etnan diferenciĝon de la popoloj. Ofte el la rajto fariĝas devo de diferencado. Ekstremaj varioj de ĉi tiu ideologio, kiun esploristoj ofte nomas diferencismo, eĉ egaligas la miksiĝon de popoloj (la "fandpoton") al "etnocido". La franca esploristo de rasismo Pierre-André Taguieff difinis la diferencismon kiel "vidmanieron pri la homaro, kiu prioritatigas la diferencojn inter la grupoj (rasoj, etnoj, popoloj, nacioj, civilizoj) kaj tendencas esencigi la kolektivajn identecojn" kaj "doktrinon bazitan sur radikala kultura relativismo, kiu premisas la nekunmezureblecon de la kulturoj (aŭ de grupaj mentalecoj) kaj ilian enfermitecon en si mem".


Multaj novdekstruloj mem nomas sian diferencisman doktrinon etnoplurismo. La diferencismo rezultigas afinecojn kun kaj partoprenon en politikaj fenomenoj kiel etnismo kaj "liberiga naciismo".


Jen punkto, ĉe kiu la vojoj de la novdekstruloj kaj la esperantistoj kruciĝas. La akcepto de etnismo kiel ideologia akompanaĵo de la esperantismo okazis kaj plu daŭras parte pro la aktiva kunhelpo de movadproksimaj personoj kiel Guy Héraud kaj Yvo Peeters, kiuj aktivas en novdekstraj medioj.


7. Multaj novdekstraj konceptoj bildigas la eŭropajn popolojn kiel viktimojn de kultura imperiismo, kies agantoj estas "eksterteritoriaj potencoj". Oni atakas precipe la usonajn kulturajn influojn kiel faktorojn, kiuj inhibas la disvolviĝon de la "identeco" de eŭropaj popoloj. Ĉi tiuj ideoj foje ligiĝas kun ideologio de "tria vojo" inter komunismo kaj ekonomi-liberala kapitalismo. Ankaŭ ideoj de ĉi tiu ategorio ĝuas la subtenon de multaj esperantistoj.


Novdekstruloj restas identigeblaj kiel dekstruloj – malgraŭ la ne ĉiam "tipe" dekstraj ideaj enhavoj kaj stilo de publika elpaŝado – pro la subkuŝanta kontraŭegalisma kaj kontraŭuniversalisma idea fundamento. Necesas diferencigi inter la novdekstrismo kaj la - dekstra popolismo kaj faŝismo, kiuj estas partipolitike orientitaj kaj kutime emfaze neintelektulecaj, kiel ankaŭ la - tradiciorientita konservativismo (malnovaj dekstraj partioj, kristanaj integristoj kaj fundamentistoj k.s.)


Novdekstruloj ofte nestas en la "griza zono" inter ekstremdekstrismo kaj la establita dekstrularo, sed kun la specialaĵo, ke ilia mondrigardo kelkloke interkovriĝas kun tiu de iuj maldekstruloj. Ĝuste tio ebligas la de ili praktikatan strategion de la "transversa fronto", per kiu ili celas alianciĝi kun maldekstruloj tie, kie ideologiaj interkovriĝoj ekzistas.Observebla tio estas en la tutmondiĝo-kritika movado, kiel jam pli frue ĉe aferoj kiel la "liberiga naciismo". Ankaŭ la Esperanto-movado sporade
iĝis objekto de la strategio !


el Sennacieca Revuo 2002-2003


[1Esplor- kaj Studgrupo por la Eŭropa Civilizacio

[2En la patronkomitato de Nouvelle École agadas prof. Guy Héraud, grava advokato de la tnofederaciismo, kiu grave kontribuis al la disvolvo de la tezo pri la "sava" potencialo de Esperanto rilate al etnaj kulturoj kaj lingvoj.

[3komunumismo : politika tendenco, kiu opozicie al la liberalismo valorigas komunumojn, la komunuman apartenon de individuoj kaj la komunan bonon, dum ĝi malpli emfazas la individuajn rajtojn.

[4Al Junge Freiheit [Juna Libereco] regule kontribuas prof. Yvo
Peeters, alia advokato de etnofederaciismo, kiu havas regulan kontakton kun la Esperanto-movado

[5etologio : scienco, kiu esploras la konduton de bestoj ; esplordirekto en la zoopsikologio ; kelkfoje oni eltiras el ĝi ankaŭ konkludojn, kiuj
koncernas la homojn

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio