Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Mühsam : Rendevuo
puce Mühsam : Revoluciulo
puce Mühsam : Rezignado
puce Mühsam : Ĉe l’ Venkpordego

Mühsam : Rezignado

rimpoemtraduko



Erik Mühsam
Rezignado


Gustis mi dumvive ĉion
pri la am’, batal’ kaj vin’.
Sed pro l’ rusthakil’ nenion
mi plu trafus kun sentim’.

Eĉ surteras disbatite
mia trinkpokal’ sen fam’.
Mia kara gestas spite :
"Ve, amat’, glor’ pasis jam."

Dankon, signoj, pro la rolo
pri l’ naskhelpo de l’ poem’.
– Sed la preno de l’ pistolo,
plu por mi ne estas tem’ !

Erich Mühsam
Resignation

Alles habe ich gekostet :
Liebe, Kampf und süßen Wein -
doch nun ist mein Beil verrostet
und haut nirgends mehr darein.

Und am Boden liegt zerschlagen
meines guten Tranks Pokal ;
und der Liebsten Augen sagen :
Lieber Freund, es war einmal...

Dank euch, freundliche Symbole :
Ihr gebart mir dies Gedicht.
– Aber zu der Schießpistole
greife ich noch lange nicht.


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la libreto "Loreleyerkasten" (Lorelaja gurdo),
Strigspegul-Eldonejo, Berlino

Rimarkoj :

Mi tre ŝatas la anarkiiston Mühsam, kiu estis revoluciulo, poeto, verkisto kaj homo kun multaj eksterordinaraj amikecoj. Tre diversaj homoj ŝategis lin, kvankam ili ne eksplicite nomis sin anarkiistoj : ekzemple Tomaso Viro (Thomas Mann) aŭ la fama Rilke, kiu estis eĉ bona amiko de Mühsam. Kiam Mühsam parolis en la parlamento de la ruĝa Respubliko en Munkeno pri la mondorevolucio, Rilke saltis subite de la benko kaj kriis : "Vivu la mondorevolucio !" Ankaŭ tion oni devas scii pri la kaprica fajnsenta Rilke por kompreni lin tute. Se oni scias tion, oni legas la poemon "Pantero" kun tute aliaj okuloj. En Rilke kaŝiĝis revoluciulo, kiu li estis kiel poeto sendube, eĉ, se oni ne ĉiam tuj ekkonas tion je li. Mi persone bezonis kelkajn jarojn por iom entuziasmigi min pri li.

Jen ankoraŭ ridetiga anekdoto pri la nomo de Mühsam. "Mühsam" signifas germane "pene". Alia samtempa verkisto, kiu ŝajne ne estis tre dotita, estis certa Adam Scharf (se mi ĝuste memoras). "Scharf signifas "akra". Tio kondukis iun mokulon al la vortludo : "Verkisto Pene (Mühsam) verkas akre kaj verkisto Akra (Scharf) pene." Kaj efektive Mühsam verkis ĉiam sprite, vigle, atakeme kaj satire humure, certagrade kiel la franca poeto Viljono, do tute ne kiel universitata profesoro. Mühsam estis korfrato de la brava soldato Ŝvejk kaj moderna posteulo de Strigspegulo. La naziuloj murdis lin en la lasta militjaro de mondomilito II en koncentrejo, ĉar ilin humuro mankis tute. Ili ne vere povis ridi libere pri io ajn, kaj se iu alia ridis pri ili, ili reagis kun kolera bojado aŭ hurlado aŭ eĉ pli terure – per murdo. Em la prizonĉelon de Mühsam en koncentrejo ili metis gorilon, por ke li murdu lin, sed la simio ne reagis tiel, li sentis la kamaradon je li. (H.-G.K.)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio