Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Rilke : Aŭtuno
puce Rilke : Pantero

Rilke : Pantero

rimpoemtraduko


Rainer Maria Rilke
La pantero.

En la ĝardeno de plantoj, Parizo

Pro l’ preterpasoj de l’ kaĝstangoj
fariĝis laca la panter’ dum’ rond’,
rigardas kun mil stangoj ĉe la vangoj,
sed post la mil’ de stangoj mankas mond’.


Kun firma paŝ’ elasta kaj sen pezo
turnas la best’ sur lok’ sin en izol’.
Ĝi estas danc’ de forto ĉirkaŭ mezo,
en kiu obtuziĝis granda vol’.

Nur ĉeokaze la kurtenpupilo
malfermas sin – jen glitas bild’ en ĝin,
trairas membrojn streĉe en trankvilo –
kaj en la koro perdas sin.

tradukis Hans-Georg Kaiser



Rainer Maria Rilke
Der Panther.

Im Jardin des Plantes, Paris

Sein Blick ist vom Vorübergehn der Stäbe
so müd geworden, dass er nichts mehr hält.
Ihm ist, als ob es tausend Stäbe gäbe
und hinter tausend Stäben keine Welt.


Der weiche Gang geschmeidig starker Schritte,
der sich im allerkleinsten Kreise dreht,
ist wie ein Tanz von Kraft um eine Mitte,
in der betäubt ein großer Wille steht.

Nur manchmal schiebt der Vorhang der Pupille
sich lautlos auf -. Dann geht ein Bild hinein,
geht durch der Glieder angespannte Stille -
und hört im Herzen auf zu sein.


Pri la poemo

Je nebula tago komence de novembro en 1902 la juna germana poeto Rilke staris senmove antaŭ la eta rabobesta kaĝaro en la Jardin des Plantes de la botanika ĝardeno en Parizo. Tre atente li observis panteron, kiu tie iris kaj staris, sin etendis, intertempe faŭkis, dormis kaj tiam avide voris nekuiritan pecon da viando, kiun la bestozorgisto ĵetis al li en la kaĝon. Pli ol dek horojn sidis la observanto trankvile. Poste li ŝajne rigardis sufiĉe. Li forlasis la parkon, revenis en sian hotelĉambron kaj skribis unu el la plej konataj poemoj de la mondoliteraturo.

La dudeksepjara Rainer Maria Rilke alvenis antaŭ nelonge Parizon. Li planis libron pri la skulptisto Auguste Rodin. La vizito ĉe la monde konata famulo ŝanĝis lian vivon.

Rodin al li instruis rigardi la mondon per nova maniero. "Vi devas rigardi, mon cher, precize rigardi", diris la franco. "Vi devas fiksi la eksterajn aĵojn kaj precize prezenti ilin, por tiel kapti la spuron de ĝiaj esenco kaj sekreto - tiel la granda jam tre aĝa artisto ellaboris siajn plastikojn kaj skulpturojn. Rilke palpis ravite tigrostatueton starantan sur la skribtablo de Rodin. La skulptisto sendis la vizitanton por la unua en la zoologian ĝardenon.

En letero al lia edzino Klara priskribis Rilke la travivaĵon : La esprimo de la ŝteliranta paŝado gis la kulmina ekstremo, la giganta malsuprenbatado de la piedegoj kaj samtempe tiu atentemo, en kiu ĉiu forto estas envualita, tiu sensona..."

Tia entuziasmo vidalvide kun la majesta rabobesto en la poemo estas anstataŭigata per la malĝojo pri ties enprizoneco. La rigardo de la pantero fariĝis tiel ’laca’, tiel statika, ke ĝi apenaŭ plu rimarkas la proprajn movojn : Ne la pantero tuŝe preteriras plu la kaĝofronton, sed la ferstangoj iras senfine preter ĝi. Kaj post tio estas nenio, kio indas la penon registri ĝin. Sen libero por la pantero ekzistas ’neniu mondo’. Ankaŭ la elasteco kaj forto de liaj paŝoj, kiuj ŝajnas ’danco’ al la observanto, restas sen signifo, ĉar la instinktoj de la besto, lia ’granda volo’ en tro limigita ejo ne povas disvolviĝi. La tria strofo plifortigas tiun rezignon. Se la ekstera mondo tamen iam ekscitas kaj stimulas la izolitan panteron kaj ties ’membrojn’, jen la pantero nek povas prilabori nek reteni la ’bildon’ en si, la bildo tuj perdas sian ekziston en la cerbo de la besto.

La pantero en la jaro 1903 estis unuafoje publikita en bohemia provincgazeteto. Famaj la versoj fariĝis pro la kolekto "Novaj poemoj", per kiu komenciĝis la sukceso de Rilke. Multaj aĵpoemoj troviĝas inter ili, pri statuoj kaj pentraĵoj, konstruaĵoj, muzikiloj aŭ pri ledopilko. Kaj la zoo de Parizo estas prezentata krom la pantero ankaŭ per gazeloj kaj flamengoj - la instruoj de Rodin forte efikis al Rilke.

Laŭ informoj de la libro "50 klasikuloj de la liriko", Gerstenberg-eldonejo, kunmetita de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser


PS : Mi mem pensas, ke la pantero certe estas ne nur obtuzigita prizonulo, sed ankaŭ certasence simbolo por la potenciale saltopretaj revoluciuloj de la subigitaj popoloj de la mondo, kiuj ĉiam kaŭras en ĉenoj kaj kaĝoj, tamen saltopretaj por ĝustamomente eksalti. La revolucioj estas nur fulmmomentoj, fulmtrajnoj en la historio, sed la vivo inter la revolucioj estas streĉa kaj ofte griza, plena de desperoj, malesperoj kaj seniluziiĝoj, sed se la pupiloj malfermiĝas foje dum momento, la afero kompreneble statas tute alie, jen la danco sur la barikadoj iam tamen povos efektive komenciĝi, kion Rilke eble kvazaŭ kaŝe krome alludas en la poemo. Do : la poemo estas ankaŭ inspira por tiuj, kiuj spite al morna ĉiutaga sinteno, ankoraŭ esperas, ke iam en fora estonteco vera progreso tamen ankoraŭ estos konstatebla. Jen la momento, kiam ne nur sklavoj ekdancos en siaj ĉenoj, sed la rilatoj inter la homoj mem. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio