Dediĉita al la germana socialdemokratio,
ekestis jam en la jaro 1907
Estis revoluciulo,
jen lanternopurigulo ;
paŝis li en rekta far’
kun la revoluciar’.
Kriis li : "Revolucio !"
Lia ĉap’ laŭ pozicio
al maldekstra flank’ enventis.
Tre danĝera li sin sentis.
Sed la revoluciuloj
paŝis strate sen skrupuloj,
kie li purigas mem
gaslanternojn, eĉ kun em’.
Gaslanternojn de la strato
ŝiris ili sen kompato
el la stratpavim’ kun bru’
por la barikadkonstru’.
Nia revoluciisto
kaj lanternopurigisto
de l’ ŝatata lum’ en fon’
kriis : "Halt’ !" kun plenda ton’.
"Se la lumoj ne plu estus,
homoj ja sen lumo restus.
Lasu tion, petas mi !
Mi ne irus plu kun vi !"
Sed la revoluciuloj
ridis nur pri la postuloj.
Ĉe l’ krakad’ la purigist’
fuĝis, ploris kun insist’.
Poste restis li nun hejme,
verkis libron tiuteme :
Kiel do revoluci’
kun lanternpurig’ dum ĝi.
tradukis Hans-Georg Kaiser
ERICH MÜHSAM
DER REVOLUZZER
PS : Bakunin, la granda rusa anarkiisto, kiu timis neniun kaj nenion, rekomendis kiel aktiva partoprenanto de la burĝa revolucio en Dresdeno en la jaro 1848, ke oni uzu la gaslanternojn de Dresdeno por la barikadokonstruo. Sed tio tute ne plaĉis al kelkaj tiamaj revoluciuloj. Dresdenanoj, kiuj estas tre artŝatantaj kaj malfermaj al moderna tekniko, rigardis tion jam tiam eĉ en tiu speciala kazo kiel grandan sakrilegion, ke oni detruu la utilajn kaj belajn gaslanternojn. Mi supozas, ke Mühsam certe uzis tiun konatan anekdoton pri Bakunin por verki sian spritan kaj ridigan poemon dediĉitan al la germana socialdemokratio. Ĉu li tute pravas ? Mi iom dubas pri tio. Sed per eterna ŝtelirado en la maniero de malsana tripieda kato ni certe ne atingos celon, ĉu ne ? (HGK)