Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce H. BURGINJON (BOURGUIGNON) : Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto
puce Operaco "Elektronika Heliko" por defendi la francan publikan eduksistemon
puce Strikoj en francaj liceoj
puce Vinko Markov : Vivo de privilegiita franca liceano

Vinko Markov : Vivo de privilegiita franca liceano


Je la sepa matene mi vekiĝas, ankoraŭ laca pro nesufiĉa dormotempo. Mi rapide pretiĝas, kaj foriras piede al la liceo. Nur pro tio mi jam devas konsideri min feliĉa, ĉar mi ne bezonas leviĝi unu horon pli frue por preni la aŭtobuson. De la oka ĝis tagmezo aŭ ĝis la unua, kaj, post unu horo de manĝopaŭzo, de la unua aŭ la dua ĝis la sesa, foje eĉ ĝis la sepa vespere okazas la kursoj, interrompitaj per kvaronhora paŭzo je la deka matene kaj la kvara posttagmeze. Dum tiuj horoj oni studas francan lingvon, matematikon, fizikon, biologion aŭ teknologion, historion kaj geografion, kaj fremdajn lingvojn. Kelkaj privilegiuloj kiel mi ĝuas la rajton studi kromfakojn kiel latinan lingvon aŭ muzikon, sed il devas mem informiĝi por koni tiun eblecon.


Dum la historia kurso, miaj kamaradoj kaj mi dormetas, lulitaj de la voĉo de profesoro neŭtrale almetanta la eventojn unu post la alia sen iu persona analizo. Al la kurso pri la sociaj luktoj dum la 19a jarcento miaj kamaradoj reagis nur per ĝemoj pro tedo. Sama dormemo ekzistas dum la geografia kurso, kadre de kiu oni studas la belecon kaj riĉecon de nia Nacio, kaj gloras pri la konstruiĝo de Eŭropa Unio por mastroj, sen iam paroli pri lingvaj problemoj aŭ pri submetiĝo de la ŝtatoj al la bankoj. Ses horojn semajne ni perdas per fremdlingvaj kursoj, tamen necesaj ĝis la venko de Esperanto, dum kiuj ni profitas la simplecon de la angla lingvo kaj de ĝia verbotemparo, aŭ dankas la germanan deklinacion, sen kiu ni ne povus kompreni la sencon de la frazoj (bonŝance tiuj deklinacioj estas facile lerneblaj, danke al la prepozicioj ĉiam sekvataj de la sama kazo.)


Vespere mi forlasas miajn 28 kamaradojn (Nur 29, vidu, ni estas bonŝancaj, ni povus esti 35 aŭ eĉ 40 en unu klasĉambro, kiel okazas en kelkaj lernejoj), kaj rehejmiĝas kun miaj plej bonaj amikoj, simpatiaj junuloj kiuj distras sin en MacDonald restoracioj aŭ diversspecaj vendejegoj, jam posedas akciojn en borso, esperas estonte fariĝi kvietaj mastraĉoj, do kun kiuj mi povas babili altnivele. Hejme mi ankoraŭ devas plenumi interesegajn taskojn kiel lernadon de malregulaj anglaj aŭ germanaj verboj, aŭ surmapa kolorigo kaj nomskribado de la mondaj Nacioj. Danke al la proksimeco inter mia domo kaj mia lernejo, mi povas okupi por kaj per Esperanto mian liberan tempon, kiun aliaj perdas en komunaj transportoj. Tian liberan tempon mi ofte tute ne disponas, ĉar mi laboras por lernejo ĝis la unua aŭ dua matene.


Kiam oni scias ke mia lernejo esta kvazaŭ paradizo kompare al aliaj, ne estas mirige konstati la malbonan staton de la movado de junaj esperantistoj en lando kie la junuloj preskaŭ neniam havas la eblecon diskuti, pripensi kaj debati inter si aŭ kun pli aĝaj spertuloj pri siaj vivkondiĉoj kaj estonteco.


el Sennaciulo, marto 2000

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio