sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 27an de novembro 2018 . ĝis nun estas 1347 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Lumo kaj ombro (rimpoemo)


JPEG - 74.6 kb


Kelkaj paŝas en la lumo,
sen afflikt’ kun palpebrum’.
Sed plimulto kun cerbumo
stumblas plu en la mallum’.

Tiuj en la lum’ videblas,
sed ne tiuj en malhel’.
Ili por l’ socio "feblas"
kaj ne scias eĉ pri bel’.

Plu en keloj homoj sidas
kiel ratoj en ruin’,
sed enlume homoj ridas,
ne kun ombro vidas sin.