Georg Heym
Viaj okulharoj longaj
Viaj okulharoj longaj,
akvoj mornaj de viaj okuloj,
lasu min sinki en ilin,
lasu min iri profunden.
Grimpas la ministo en la ŝakton
kaj ŝanceliĝas ties trista lampo
super la pordo de l’ ercoj,
alte sur la ombra vando.
Vidu, mi grimpas profunden
por forgesi sur via sino
malproksime tion, kio muĝas de supre :
la helo, turmentoj kaj la tago.
Ĉe la kampoj kunkreskas,
kie staras la vento, ebriaj de l’ greno,
altaj dornoj malsane
kontraŭ la ĉieloblu’.
Donu al mi manon,
ni kunkresku
al predo de vento,
kiel sola birdoparo fluganta.
Por aŭdi somere
la orgenojn de la lacaj fulmotondroj,
por bani en aŭtuna lumo
ĉe l’ bordo de la blua tago.
De tempo al tempo ni staru
ĉe l’ rando de la morna puto
por vidi profunde kvieten,
por serĉi nian amon.
Aŭ ni paŝu grande
el la ombro de la oraj arbaroj
en vesperan ruĝon,
kiu tuŝas softe vian frunton.
Dia malĝojo,
silentu pri l’ eterna amo,
levu la kruĉon,
trinku la dormon.
Foje ni staru ĉe la fino,
kie naĝas flavece makulita la maro
jam mallaŭte
en la golfon septembran.
Supre ni ripozu
en la domo de la raraj floroj,
ĝis kantos kaj tremos la vento
trans la rokojn malsupren.
Sed de la poplo,
kiu tronas en la eterna bluo,
falis jam bruna folio
sur vian nukon, tie ripozas.
Rimarko : Tiun poemon ni tradukis je la 14-a de februaro en 2004 por honori ĉiujn amantojn je la "Tago de Valentin".
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.