Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georg Heym : Viaj okulharoj longaj (prozpoemtraduko)
puce Georg Heym : Ĉiuj pejzaĝoj (rimpoemtraduko)

Georg Heym : Ĉiuj pejzaĝoj (rimpoemtraduko)



Georg Heym
Ĉiuj pejzaĝoj


Ĉiuj pejzaĝoj plenas
jam de l’ blua hor’,
ĉiu bosk’ kaj arb’ de l’ rivero
ŝvelanta ĝis norda for’.


Blankaj eskadraj nuboj,
densa velobend’.
Foraj bordoj ĉiele post ili
perdiĝas en lum’ kaj vent’.

Dum vesperoj jam sinkas
kaj dorm’ lulas nin,
iras la sonĝoj, la belaj,
facilpiede en nin.

Ili ludas timbalojn,
helajn, sen sovaĝ’.
Kelkaj flustras kaj tenas
lumojn ĉe la vizaĝ’.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Georg Heym (1887-1912)

Li estis la filo de prusa justicoficisto, li frekventis la gimnazion kaj ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon. En liaj taglibroj reveme legeblas apud Baudelaire, Verlaine, Rimbaud, Keats, Shelley, la nomoj de Kleist, Grabbe, Büchner. "En miaj sonĝoj mi ĉiam vidas min kiel Dantonon aŭ kiel viron sur barikado..."

En januaro de la jaro 1912 li dronis ĉe la sketado sur la glacio en la rivero Havel.

La frua perfektiĝinto postlasis malampleksan verkon. "Sed tiuj tricent paĝoj kvindek jarojn okupis kaj traskuis legantojn kaj komentistojn. Estis antaŭ ĉio kelkaj poemoj kiel ’Kun la veturantaj ŝipoj’, ’Viaj okulharoj, la longaj’, ’Berlino’, kiuj ĉiam restis efikaj, novaj, ekzemplodonaj. Neniu, kiu legis tiujn strofojn, povis forgesi ilin tute. Neniu antologio, kiu pretendis esti valora, povis esti sen ili...

Georg Heym (1887-1912)

Georg Heym konsternis la tempkunulojn kaj la postnaskitojn per malvasta verko, kiu senpardone aŭguris teruron kaj pereon, kiam aliaj ankoraŭ diboĉis en ekstremaj idilioj..." (laŭ la dorsa flanko de la blukolora Reclam-kajereto)

Er war der Sohn eines preussischen Justizbeamten, besuchte das Gymnasium und fing an ohne die geringste Neigung Jura zu studieren. In seinem Tagebüchern stand er träumerisch neben Baudelaire, Verlaine, Rimbaud, Keats, Shelley, den Namen von Kleist, Grabbe, Büchner. "In meinen Träumen war ich immer wie Danton oder ein Mann auf der Barrikade."

Im Januar des Jahres 1912 ertrank er beim Eislaufen auf der Havel.

Der früh Vollendete hinterliess nur ein schmales Werk. "Aber diese 300 Seiten beschäftigten und erschütterten fünfzig Jahre lang Leser und Kommentatoren. Es waren vor allem einige Gedichte wie ’Mit den fahrenden Schiffen’, ’Deine Wimpern, die langen’, ’Berlin’, die immer wirksam blieben, neu, beispielgebend. Niemand ,der diese Strophen las, konnte ihn ganz vergessen. Keine Anthologie, die Anspruch machte wertvoll zu sein, konnte ohne ihn auskommmen...

Georg Heym bestürzte die Zeitgenossen und die Nachgeborenen mit einem schmalen Werk, das mitleidlos Terror und Untergang vorankündigte, als die anderen noch in extremen Idyllen schwelgten". (von der Rückseite des blauen Reclamheftchens.)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio