Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Frans Haacken : Django (porinfana bildstria rakonto pri ĵazmuzikisto Django Reinhardt)

Frans Haacken : Django (porinfana bildstria rakonto pri ĵazmuzikisto Django Reinhardt)



Rakonto en bildoj de Frans Haacken

En Esperanton tradukis, Dorothea & Hans-Georg Kaiser & Frank Vohla de la klubo Karapaco el Altenburgo en la germana Turingujo. La finredaktado okazis je la 6-a de majo en la jaro 2014.

Django kiel PDF-dokumento

La vivo de Django Reinhard instigis Frans Haacken al tiu bildolibro, kiu aperis en la eldonejo Otto Maier Verlag Ravensburg.




Frans Haacken tre admiris tiun eksterordinaran ciganon, kiu naskiĝis en la jaro 1910 en Belgio kaj en la jaro 1953 mortis kiel prijubilata ĵazomuzikisto.

En sia infaneco Django migris kun sia familio tra partoj de Eŭropo. Li ludis violonon, banĵon kaj gitaron. En 1928 kripliĝis lia maldekstra mano post brulo en cigana kampejo. Diligente kaj plena de energio li sukcesis plu ludi kaj fariĝi unu el la plej elstaraj ĵazmuzikistoj en la tridekaj jaroj de la antaŭa centjaro.

Django Reinhardt fariĝis la unua grava ĵazmuzikisto en Eŭropo. Liaj surdiskigoj en "Hot Club de France" en Parizo estas neforgeseblaj dokumentoj de l’ ĵazmuziko.

Kiu havas iam okazon aŭskulti lian muzikon en tre bona kvalito, ekzemple en ciganklubo en Parizo aŭ en la naskiĝdomo de Django, ne povas ne esti fascinita de tiu muziko, kiu esprimas tiom. Laŭdire li verkis tri mil kantojn, kaj ĉiu el ili estis alia, ĉiu estas originala juvelo, kiu pruvas, ke ni ĉiuj sen tiu ciganmuziko estus malpli riĉaj je sentoj, je ritmo, je fiero, je humuro, je nehipokrita ĝojo kaj malĝojo. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio