Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce Deklaracio de Kembri ?o pri Konscio*
puce Kial Vegetara Sekcio en laborista asocio kiel SAT ?
puce Ludoviko Uhland : Vizito de gastejo (rimpoemtraduko)
puce Manifesto de vegetaranoj kaj vegeta ?anoj
puce Thora Goldschmidt : La man ?oĉambro
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Kial Vegetara Sekcio en laborista asocio kiel SAT ?


Ja se aperas al ĉiuj evidente, ke kunestas en SAT Komunista, Liberecana, Ekologia k.a. nete politiktendecaj Frakcioj, Vegetara Frakcio estas io ne same evidenta. Sed jes ja, vegetarismo povas esti ideo politika, plene. 


Rimarkindas, ke vegetaranoj en Esperantio multas, kaj eĉ ekzistas de pli ol jarcento TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), kiu ilin kunigas ĉirka ? la temo, kia ajn estas la kialo, do egale ĉu ili vegetaranas pro etikaj, ekologiaj, ekonomiaj, religiaj, gustaj a ? ajnaliaj kialoj, kaj sendepende kiagrade ili en praktiko mem vegetaras (ĉu ete, ĉu ege, ĉu tute, ĉu tute ne...). Anka ? en Vegetara Sekcio estas bonvena ĉiu interesato, sendepende de propra individua principaro kaj praktika dieto. Sufiĉas emo konstrue kunlabori respektante aliulojn kaj la SAT-statuton. Sed do, kadre de SAT, vegetarismo havu alian dimension, ne temu nur pri dieta prefero de individuoj kaj inter ?an ?o de receptoj. 

Unue SAT koncernas proletojn, kaj estas klasbatala, emancipcela asocio. Do la publiko celata de la frakcio estas pli-malpli radikalaj progresemuloj.

La sekcianoj unue postulas ke ĉiuj sentkapablaj bestoj, egale ĉu estas homoj a ? ne, rajtas je plena vivo kun evito de sufero.

La sekcianoj konscias kaj beda ?ras pri la ?enerala ekspluatado de bestoj, de medioj kaj de homoj. Efektive la kapitalisma pritraktado de la viandindustrio laborigas, poluas, elĉerpas iujn mondregionojn profite al luksemo de iuj, viandindustrio konsistigas nuntempe la plej gravan ekspluatadon de la bestoj far la homoj, tial sindeteni je konsumo de besta karno estas signifa (kaj plene senkosta !) pa ?o por forrifuzi tiaspecan ekspluatadon. 

Plenigo de la telero estas la plej evidenta ago, kiu ĉiutage igas nin ĉu komplici, ĉu rezisti kaj kontra ?batali abomenan situacion de kapitalisme industria fitorturado de miliardoj da bestoj por nia palata kontentigo. 

Kiel frakcio, Vegetara Sekcio de SAT difinas al si kiel unuan celon disvastigi laboristan esperantismon en vegetarismaj progresemaj medioj, kaj varbi esperantistajn progresemajn vegetaranojn al SAT.

Krome kiel unuopaj SAT-anoj, membroj de la Vegetara Sekcio devontigas sin konforme al la statuto kunlabori al kleriga agado en la asocio mem.


Vegetara Sekcio de SAT
Teksto ellaborita kaj akceptita ĉirka ? la 87a Kongreso de SAT en Dinano.

Aperis en Sennaciulo n-ro 1313-1314 de novembro-decembro 2014.

Vidu anka ? la pa ?aron de la Sekcio :
 SAT - Vegetara Sekcio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio