Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


EL RESPUBLIKISMO ĜIS ESPERANTO TRA FRAMASONARO

Framasonaro en Hispanio, kun speciala mencio al Esperanto


Artikolo publikigita en la numero de julio-aŭgusto 2010 de la revuo "Sennaciulo", en dosiero pri Framasonismo.

Oni apenaŭ povas paroli nuntempe pri Framasonaro en Hispanio, ĝia ekzisto estas anekdota, kiam ne karikatura. Sed temis iam pri movado influa, en tia grado ke ĝi fariĝis unu el la du plej malamataj tendencoj de la venkinta flanko de civila milito, tiel ke la unuaj tribunaloj starigitaj por entrepreni la subpremadon de la malvenkintoj nomiĝis "Speciala Tribunalo por subpremo de Framasonaro kaj Komunismo". Kiel tio povis okazi ? Pro tio ke Framasonismo fariĝis preskaŭ sinonima kun respublikismo kaj kontraŭklerikismo.

JPEG - 26.2 kb
Framasonoj

La unuaj paŝoj

La Framasonaro venis al Hispanio en la komenco de la 18-a jarcento, el norda Eŭropo. La unuajn loĝiojn establis britiaj vizitantoj, kiuj enportis siajn ritojn kaj filozofion. Jam en 1727 ekzistis loĝioj en Andaluzio, kaj la sekvan jaron angla lordo fondis alian en Madrido. Sed la ĉefa tendenco de la hispania framasonaro spegulis la francian tradicion, pli politikan, kaj la framasonoj baldaŭ fariĝis reprezentantoj de la laikismaj kaj kontraŭklerikalaj tendencoj. Jam antaŭ tio, inter 1740 kaj 1750 ni trovas la unuajn subpremadojn, sekve al papa buleo. Bona grupo trafis en la prizonojn de la Inkvizicio, kiu ne perdis okazon kondamni iliajn kutimojn kaj mondpercepton.

La reformoj entreprenitaj en la lando meze de la 18-a jarcento koincidis kun la baza filozofio de la Framasonaro, kaj kelkaj el la ĉefaj reprezentantoj de la Klerismo kaj la intelekta kaj politika elito fariĝis framasonoj. En 1780 formiĝis la Granda Oriento, apartigita de la regula britia tendenco. Komence de la 19-a jarcento tiu progresema sektoro dividiĝis en du sektorojn : tiuj kiuj apogis la kampanjojn de Bonaparte, kiuj ricevis al nomon de francigitaj, kaj tiuj kiuj integriĝis en la rezistaj fortoj. En la ĉefa politika ilo de tiu ĉi tendenco, la Kortesoj de Kadizo, t.e. la parlamento kunigita en la ne konkerita urbo tiunoma, kiu establis la unuan konstitucion de la lando, granda parto de la reprezentantoj estis framasonoj, inklude de kelkaj pastroj. Sed post la reveno de la burbona monarĥio, kaj de la absolutismo, en 1814 la Framasonaro estis strikte malpermesita, kaj ĝiaj membroj persekutitaj kaj torturitaj de la denove funkcianta Inkvizicio.

Dum la 19-a jarcento, la framasonaro konservis sian influon inter la progresemaj tendencoj. La leĝa situacio estis nestabila : persekutita dum la periodoj kiam la Eklezio plej influis, akceptita kaj eĉ influa dum la regado de la liberaluloj. En diversaj okazoj la povo favoris la loĝiojn regulajn (proksimajn al la anglosaksa normo), kaj fermis tiujn orientitajn al socia agado. Dum la Unua Respubliko, establita en 1873, tri aŭ, laŭ aliaj fontoj, eĉ ĉiuj kvar el la sinsekvaj prezidentoj estis framasonoj. La reveno al la monarĥio ne kaŭzis problemojn al la organizaĵo dekomence, sed fine de la 19-a jarcento renoviĝis malpermesoj, post forta kontraŭstaro de la papoj kaj la loka katolika Eklezio, kaj post la akuzo al la framasonoj ke ili favoris la sendependecon de la malnovaj kolonioj en Kubo, Portoriko kaj Filipinoj.

JPEG - 19.9 kb
Framasoninoj

La komenco de la 20-a jarcento vidis intensigon de la agado de la Framasonaro. Ĝi reprezentis la pinton de la politika agado de la progresema burĝaro kaj etburĝaro, kaj dominis la radikalajn movadojn favoritajn de tiu ĉi. Ĝi havis malmultan influon en la laborista movado, interalie pro sia oficiala doktrino de interpaciĝo kaj socia harmonio, sed ankaŭ ne mankis la laboristaj gvidantoj kiuj proksimiĝis aŭ anis en la organizaĵo.

La intermilita periodo

En 1917 okazis forta krizo en la hispania socio, kun kontestaj movadoj, strikoj kaj posta subpremo. La framasonaro estis akuzita instigi revolucion, eĉ se vere, kiel dirite, ĝia influo en laboristaj movadoj estis malgranda. Iom simile estis jam okazinta en 1909, dum la Tragika Semajno de Barcelono, en kiu oni legis similajn kulpigojn, pro la framasona aneco de Francisco Ferrer Guardia, kiun oni akuzis je instigo de la revoluciaj agadoj kaj mortpafis. Post la Unua Mondmilito, la framasonoj fariĝis la ĉefa movado favoranta la respublikemajn tendencojn, kio kondukis al diversaj persekutoj, ĉefe dum la diktaturo de la generalo Primo de Rivera dum la jardeko de 1920.

La Dua Respubliko, proklamita en 1931, estis la Ora Epoko de la Framasonaro en Hispanio. Pli ol 150 deputitoj estis framasonoj, granda parto de la ministroj aŭ altaj funkciuloj estis samtempe ĉefgvidantoj de la Granda Oriento aŭ la Granda Nacia Loĝio. La Framasonaro batalis favore al la laikeco de la ŝtato, la ampleksigo de la ĝenerala edukado kaj la libereco de opinioj kaj esprimado. Samtempe, tiu influo kauzis fortan politikigon, kiu nur kreskigis la malamon de la reakciaj fortoj kontraŭ ĝi. Post la venko de la Popola Fronto en februaro 1936, diversaj propagandistoj de la ekstrema dekstro parolis pri kunfluo de framasonoj, judoj kaj komunistoj, por detrui la nacion. Tio estas des pli absurda ke en Hispanio tiutempe apenaŭ ekzistis judoj, elpelitaj antaŭ pli ol kvar jarcentoj, kaj ke la komunista partio estis treege malforta ĝis tiu momento.

Milito kaj subpremo

Kiam en julio 1936 leviĝis parto de la armeo kaj de la civila loĝantaro kontraŭ la legitima registaro, la framasonoj fariĝis unu el la unuaj celoj de la subpremado de la reakcio. Tio eksplikiĝas per tiu ĝenerala percepto jam komentita, sed ankaŭ pro la persona malŝato de la homo kiu baldaŭ fariĝis la ĉefkomandanto de la faŝista armeo, la generalo Franco (Franko). Oni konsideru ke la framasonaro havis multe da membroj inter la militistoj, kaj ĝi estis fariĝinta dum la antaŭaj jardekoj unu el la sidejoj de la sociigo de tiaj profesiuloj. Framasonoj estis pluraj generaloj, inter kiuj, paradokse, la unua prezidanto de la rebela Junto, kaj elstara framasono estis la frato de Franco, Ramón, tre konata aviadisto kaj radikalulo. Sed Francisco Franco, kiu, laŭ diversaj atestoj, mem estis klopodinta aniĝi en antaŭa periodo, sed estis rifuzita, disvolvis personan malamon, akuzante la Framasonaron pri la malunuiĝo de la armeo kaj pri la lukto kontraŭ la tradicia Hispanio.

Post la sistema persekuto de la framasonoj dum la milito, oni starigis tuj post ĝia fino, en 1940, Specialan Tribunalon por la subpremo de Framasonismo kaj Komunismo (la alia obseda kontraŭanto de la reakciularo), kiu komencis senlacan persekuton kontraŭ anoj de ambaŭ tendencoj. Oni starigis en Salamanko (Salamanca) specialan arĥivon por kolekti la dokumentojn de tiu lukto (ankoraŭ ekzistantan, kvankam kun ŝanĝitaj celoj), kaj en ĝi oni reprezentis specimenon de framasona loĝio, kun propagandaj celoj. Tiu propagando estis kondukita de Franco mem, kiu persone kaj pseŭdonime verkis plurajn tiutemajn artikolojn kaj eĉ tutan libron pri la temo.

La aparteno al framasonaro estis pligraviga cirkonstanco ĉe juĝaj kondamnoj, kaj miloj da framasonoj estis punitaj ĝis morto nur pro tio. La Framasonaro ĝisradike malaperis el la hispania teritorio.

Nur en la jardeko de 1970 eblis rekomenci framasonan agadon, komence pere de revenintaj ekzilitoj aŭ elmigrintoj, aŭ de eksterlandaj civitanoj loĝantaj en Hispanio. Post la morto de la diktatoro estis leĝigitaj pluraj loĝioj. Nuntempe ekzistas renoviĝinta movado, dividita inter la regula framasonaro, malmulte politika kaj proksima al la anglosaksa tradicio, kaj la sekvantoj de la Granda Oriento. Sed ambaŭ estas tre malfortaj, kaj apenaŭ influaj. Kio plu restas influa estas, paradokse, la kontraŭframasona propagando, reprezentata de diversaj reakciaj verkistoj, kiuj plu kulpigas ĝin pri granda parto de la problemoj de la lando, kaj kiuj ne hezitas eĉ akuzi la nunan prezidenton Zapatero pri aniĝo en la sekto. Sed la vera influo havas neniun rilaton kun tiu atingita dum la 1930-aj jaroj, kiel povas konstati ĉiu ajn objektiva kaj ne konspirema observanto.

Framasonaro kaj Esperanto

Kiam oni studas la historion de framasonaro en Hispanio dum la unuaj jardekoj de la jarcento, oni povas rimarki surprize multajn paralelaĵojn kun la Esperantismo, ne nur pro simileco en la socia fono de ambaŭ movadoj kaj ties anoj, sed ankaŭ ĉar pluraj el la okazintaĵoj estis tre paralelaj : la cikloj de kresko kaj krizo, de persekutoj kaj favoroj, de internaj disiĝoj kaj kvereloj tre similas. Kompreneble ekzistis ankaŭ diferencoj : la esperanta movado estis multe pli malforta kaj malpli influa, kaj aliflanke ŝajnas al mi ke ĝi enhavis pli altan pluralecon. Aliflanke, pluraj el la plej konataj gvidantoj de la ĝenerala esperantista movado estis framasonoj. Ne estas do mirinde ke por multaj hispanianoj, Esperanto estas konsiderata, eĉ nun, kiel lingvo de framasonoj kaj anarĥiistoj. Tio estas evidente malprava konkludo, sed oni ne povas kulpigi tiujn kiuj tiel pensas, ĉar pluraj trajtoj de ambaŭ movadoj povas konduki al tiu konfuzo.

Ni scias ke la Esperantismo alvenis al Hispanio, kiel al aliaj landoj de Eŭropo, tra rondoj de la ilustrita etburĝaro, kie ankaŭ framasonoj havis sian bazon, kaj kelkaj el la unuaj pioniroj estis mem framasonoj.

La plej konata inter la framasonaj esperantistoj estis la militisto Julio Mangada Rösenorn, kiu dum multaj jaroj estis la plej fama esperantisto de la lando, kaj ĉefa gvidanto de la neŭtralaj asocioj. Jam komence de la jardeko de 1910, li fondis rondon, kun alia militisto, Fernando Redondo, kaj presisto Emilio González Linera, kaj publikigis artikolojn en framasona gazeto dulingva "Luz Española/Hispana Lumo". Ili eĉ redaktis framasonan revuon en Esperanto "Homaro". Mangada kaj iliaj amikoj vidis grandajn similecojn inter la idealoj de Zamenhof kaj framasonismo, kaj estis ili kiuj publikigis la "Deklaracion pri homaranismo" de Zamenhof kiam tiu ĉi spertis malfacilojn tion fari en aliaj rondoj kiuj ne bone akceptis la zamenhofan ideologiemon koncerne la lingvon. La grupo de Mangada fondis landan asocion en Hispanio dum la Unua Mondmilito, post kiam la antaŭa devis malfondiĝi, kaj nomis ĝin ĝuste "Zamenhofa Federacio".

JPEG - 31.9 kb
Triopo

Mangada estis tre fama en la politika aktivado dum la intermilita periodo. Oni bone konis liajn radikalajn idealojn, lian aktivadon favore al la respubliko, kaj lia framasona aneco. Ĝenerale, post tiu unua iniciato de "Homaro", oni evitis la malferman kunigon de ambaŭ aspektoj. Sed la apudesto de la vortoj "framasono" kaj "esperantisto" en la prikriboj pri Mangada estas oftaj en la tiutempaj kaj en la prihistoriaj verkoj.

González Linera estis dum multaj jaroj la ĉefa presisto de verkoj en Esperanto en Hispanio. Li mem ne estis flua parolanto de la lingvo, sed precipe favoris la idealon malantaŭ ĝi. Pri lia graveco, ni aldonu ke ĉirkaŭ la mezo de la 1920-aj jaroj, kiam la Granda Oriento Hispana devis malfondiĝi, kaj la situacio de la framasonismo estis sufiĉe konfuza, pro internaj krizoj kaj eksteraj subpremoj, li estis la ĉefa gvidanto de federacio de loĝioj, kiu tamen ne daŭris multe.

Fernando Redondo, kies graveco en la esperantista movado estis pli granda, kaj kiu mem verkis en nia lingvo, estis ankaŭ tre aktiva framasono. Ni povas rakonti, anekdote, ke li estis "kulpulo" pri incidento en la esperantista grupo de Majorko, kiam li subskribis mesaĝon en la honora libro de la klubo, kaŭze de sia reveno al Madrido, per framasona simbolo. Sekve de tio, la klubo preferis kaŝi la libron, por eviti problemojn kun la aŭtoritatoj.

Tiun anekdoton rakontas la historiisto Xavier Margais, en sia impona verko pri la esperantista movado en Majorko, kie li ankaŭ informas ke almenaŭ du el la plej fruaj membroj de SAT en la Balearaj Insuloj, Joan Matas kaj Antoni Coll, apartenis al la framasonaro, la unua kun la simbola nomo "Zamenhof". Ambaŭ estis mortpafitaj de la faŝistoj tuj post la triumfo de la ribelo en la insulo.

JPEG - 45.9 kb
Framasona dekoracio

Multaj aliaj esperantistoj estis framasonoj. Kvankam en tiu sekreta, aŭ pli bone dirite, diskreta, asocio oni neniam povas esti certa pri aniĝoj, ni scias ke framasono estis la ĉefa aktivulo de la socialista esperantistaro, kaj aktiva SAT-ano, la arĥitekto Francisco Azorín Izquierdo. Ankaŭ Guillermo Bosch (Vilhelmo Bosk), kiu estis unu el la redaktoroj de la revuo "Popola Fronto" kaj estas konata en SAT-rondoj pro sia polemiko kun Lanti pri sennaciismo, estis framasono. Ambaŭ sukcesis ekziliĝi kaj tiel savis sian vivon.

Pli malbonŝancis Sidonio Pintado, kiu tuj antaŭ la milito estis prezidinta la Hispanan Esperanto-Asocion, kaj kiu estis pafmortigita tuj post la militfino. Tiu estas certe ekzemplo de unu el tiuj kazoj, kiujn ni antaŭe menciis, en kiu esti framasono estis pligraviga cirkonstanco por la Tribunalo.

Antaŭ kelkaj monatoj mi trovis interesan enketon en la persona protokolo de alia militisto, Antonio Jiménez Mora. Li estis esperantisto, kaj iam organizis hispanian kongreson en sia urbo Oviedo. Kiam la milito komenciĝis li troviĝis en la teritorio kie la puĉo triumfis, kaj do partoprenis en la militaj agadoj en la faŝista flanko. Sed ŝajne oni suspektis ĉu li estis vere lojala al la ribelo, aŭ temis nur pri geografia cirkonstanco. Por tio, oni enketis pri lia ebla aparteno al framasonaro, kaj en tiu esploro oni lin demandis pri liaj esperantistaj agadoj. Finfine, li spertis neniun gravan ĉagrenon, sed estas evidente en la dokumentaro ke iamaniere en la kapo de la juĝistoj troviĝas ia nekonscia ligo inter ambaŭ aferoj.

Tiu ligo komplete perdiĝis post la fino de la milito. La esperantismo ne tiom suferis kiom la framasonismo, sed ankaŭ ne mankis ĝenadoj. Sed se ĝi supervivis, tio necesigis la perdon de ĉia socia engaĝiteco. Nur la fino de la diktaturo permesis revigligon de socia esperantismo, kaj ankaŭ de framasonismo. Sed nun ambaŭ movadoj sekvas tute malsamajn vojojn. Aŭ eble ne.

Toño del Barrio

elŝuti :

interlingvistaj Kajero :

Internacia komunikado kaj libera penso : Esperanto inter lingvistika kaj religia planado


PDF - 734.3 kb, 0 x 0 pixels

Sennaciulo201007P1-4
PDF - 412.6 kb, 0 x 0 pixels