Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto


Kiam la organizantoj de la Kongreso afable min invitis prelegi pri iu el niaj historiaj samideanoj, kiu reprezentus la historion de la Esperanto-movado hispana, nun kiam ni festas la 100-jaran datrevenon de la unua tutŝtata asocio grupiganta la hispanajn esperantistojn, ne estis duboj pri kiu pli bone povas reprezenti ĉi tiujn, kun ĉiuj siaj meritoj kaj ankaŭ kun siaj misoj. Ni kompreneble parolas pri Julio Mangada Rosenörn, la esperantisto antonomazie, la homo kiun ĉiuj liaj samtempuloj rilatigis al esperanto, kaj kiu pli bone bildigas la historion de la hispana Esperanto-movado, almenaŭ en la periodo de la unuaj jardekoj de l’ pasinta jarcento.

La figuro de Mangada estas relative bone konata en nia movado ; al li dediĉis esplorojn kaj artikolojn pluraj historiistoj, inter kiuj kelkaj ne-hispanoj, kiel s-anoj Jukio Hirai aŭ Ulrich Lins. Tre grava estas la kontribuo de Antonio Marco Botella, la plej grava historiisto pri la movado en nia lando, kiu multe pritraktis lian figuron, kaj kiu ĵus publikigis kompletan artikolon pri li ene de pluraŭtora libro omaĝanta la verkiston Fernando de Diego. Do, en tiu ĉi prelego ne atendu gravajn malkovrojn. Sed tamen, mi plu preferis paroli pri Mangada pro du kialoj : unu, ĉar lia vivo estas sufiĉe alloga por ke vi havu okazon pasigi bonan momenton, per la memoro de liaj viveroj ; kaj due, ĉar estas de lia agado de kiu ni povas lerni rilate nian propran agmanieron, kaj el kiu ni povas eltiri lecionojn kiu pensigu nin pri la atingoj kaj ankaŭ la eraroj de l’ movado.

Krome, dum pasinta jaro ni festis la 125jaran datrevenon de lia naskiĝo, kaj mi deziras iel omaĝi lian figuron, unu el tiuj pri kiuj ni povas fieri en nia ekstera informado, eĉ se ni konscias ke kelkaj liaj trajtoj meritas objektivan ne ĉiam pozitivan pritakson.

Ĉar ni konsciu ke Mangada estas homo sufiĉe grava en la ĝenerala, ne nur esperantista, hispana historio de l’ pasinta jarcento. Eble ni pli bone diru ke li estis tre tre fama dum kelkaj okazoj en tiuj jaroj, sed ke lia memoro estis ne tiom elstara ekster tiuj fajreroj de gloro. Li nun estas eĉ pli forgesita, kiel okazis al pluraj homoj de la flanko kiu perdis la militon, sed nia movado tamen bone agus se ni helpus revivigi tiun memoron. Ĝeneralaĵoj

Ni komencu per la komenco. Julio Mangada Rosenörn naskiĝis la 30an de junio de 1877, en Sancti Spiritus, Kubo, kiam tiu ĉi ankoraŭ estis hispana kolonio, tiel ke, kiel dirite, ni festis dum la jaro 2002 la 125an datrevenon de lia naskiĝo.

Lia patro estis militisto tie destinita. Julio Mangada ankaŭ sin sentis altirata de tiu profesio, kaj eniris la Infanterian Akademion en 1896. Li eĉ dummomente partoprenis la kuban militon.

La gepatroj de Mangada

Kiel estis normale en tiu profesio, li estis destinita en pluraj lokoj de la hispana geografio. Inter ili, ankaŭ la marokan protektoraĵon, la urbo de Jako (Jaca, Huesca), kaj ĉefe Madrido. Fakte, dum pasinta jaro Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio petis al la urbestraro la starigon de tabulo lin omaĝanta en unu el la domoj kie li loĝis.

Li edziĝis al Josefa Sanz, kaj havis tri filojn : unu filiĉon, Luis, kiu lin akompanis en la ekzilon kaj du filinojn, Amelia kaj Marina, kiuj mortis junaj en tragikaj cirkonstancoj.

Post la hispana civila milito li devis ekziliĝi, unue en la Nordon de Afriko, kaj poste en Meksikion, kie li forpasis la 14an de aprilo de 1946. Politika kaj militista trajektorio

Kiel menciite, lia kariero komenciĝis en 1896, per lia eniro en la Infanterian Akademion, kie li fariĝis leŭtenanto. Kapitano en 1906, komandanto (majoro) en 1918, subkolonelo en 1929.

Li estis militisto kun klaraj progresemaj tendencoj, eĉ radikalaj, kiujn li neniel kaŝis. Li estis framasono, kaj ankaŭ interesiĝis pri aliaj ideoj kiel spiritismo, teosofismo aŭ naturismo, kio donis al li famon de ekstravaganculo. Fakte, kvankam la liberala kaj progresema tradicio de la militistaro estis tre grava dum la 19a jarcento, dum la tempo de Mangada tiuj tendencoj estis jam tre maloftaj. En unu el la plej gravaj historiaj libroj pri la hispana militistaro, la historiisto Gabriel Cardona mencias ĝuste nian samlingvanon kiel preskaŭ la lasta ekzemplo de tiu tipo de militista revoluciulo kiu abundis en la antaŭa jarcento.

Ekzemple, en 1917 li advokatis partoprenintojn de la tiujara nacia striko, juĝitajn en milita kortumo. Li tiel arde defendis ilin ke liaj superuloj lin punis je 15taga aresto.

Mangada kapitano

Komence de la jaroj 20aj li partoprenis la militon en la maroka protektoraĵo, kie li gajnis kelkajn profesiajn honorojn.

En 1930 li estis destinita en la garnizono de Jako, kie, kiel estas sufiĉe konate, komencis la ribelo kontraŭ la reĝimo de la tiama reĝo Alfonso la 13a, por alvenigi la respublikon. La partopreno de Mangada en tiu epizodo estas sufiĉe obskura, ne klare konata. Li estis rekta ĉefo de la ribelintoj, la kapitanoj Galán kaj García Hernández, kiuj estis poste ekzekutitaj de la monarĥa reĝimo ; la unua, kiu poste fariĝos la simbola postmorta heroo de l’ Respubliko, estis kunulo en la sama framasona loĝio. Sed Mangada estis vojaĝinta du tagojn antaŭe al Madrido, pro la ĵusa forpaso de lia filino. Oni tamen esploris lian partoprenon. La generalo Mola, tiama Ĝenerala Direktoro de la Interna Sekureco rakontas en siaj memoroj ke pri Mangada oni suspektis ke li estis komisiita ribeligi la plej gravan madridan kazernon, tiun "de la Montaro", kaj ke li ĝin aliris la daton de la ribelo, sed ke li ne eniris ĝin ĉar ne aperis aliaj homoj kiujn li atendis. Versio de alia generalo, Goded, pri kiu ni nun parolos, estis ke Mangada lin vizitis por montri alibion. Ĉiukaze, oni lin arestis por la esploroj, kaj oni lin enkarcerigis en fora arestejo, malgraŭ liaj malbonaj personaj cirkonstancoj, sed la baldaŭa alveno de l’ Respubliko forigis ĉiujn akuzojn.

Sed kio donis al li grandegan famon estis unualoke la tiel nomata "incidento de Carabanchel" (Karabanĉelo, tiam vilaĝo apuda al Madrido, nun kvartalo de tiu ĉi urbo, kie troviĝis grava madrida militista kampadejo). Ĝi okazis en junio de 1932, kaj estis tre grava en la posta disvolvo de la militista politiko en la komenco de l’ Respubliko. La afero estas tre konata kaj ĝi okazis dum manovroj en kazerno tie lokita, kiujn partoprenis pluraj generaloj, inter ili la tiama generalo Goded. Ni antaŭklarigu ke Goded, kiu estis samaĝulo kaj samklasano de Mangada, sed kun kiu li malamikis, tiam estis gravulo en la ministerio de la ministro Manuel Azaña ; Azaña estos poste prezidanto de l’ Respubliko, dum Goded poste fariĝos unu el la ĉefoj de la ribelo kiu kondukis al la civila milito (li zorgis pri la ribelo en Katalunio, sed li estis venkita kaj poste mortpafita).

Goded finis sian paroladon per la vortoj "Vivu Hispanio kaj nenio pli !", kio klare implicis ke li ne deziris fini per "Vivu la Respubliko !" kiel en tiu momento li devus fari, laŭ la nova protokolo. Mangada unue silentis kaj poste riproĉis tiun krion, kaj lia superulo, la generalo de lia divizio, Villegas, lin skoldis. Tiam Mangada furioziĝis, demetis sian jakon kaj ĝin surtretis. Villegas lin arestigis. La skandalo tuj iĝis disvastigata tutnacie ; ĝi montris la kontraŭrespublikanan sintenon de granda parto de l’ militistaro, dum la plej avangardaj traktis Mangadan kiel heroo. Oni faris monkolekton tutnacie, por donaci al li orbastonon ; ĝi estis organizita de la madrida Ateneo, kaj alvokojn en tiu senco oni povas trovi ankaŭ en la esperantista gazetaro. En siaj tre famaj memoroj, Azaña montras la miksajn sentojn kiujn tiu ĉi incidento produktis en li : unue, bedaŭro de la rompo de la disciplino ŝuldita, sed ankaŭ simpatio al la ago de l’ homo mem, kvankam taksante lin iom ekstremisma ; li eĉ aludas lian esperantistecon, laŭ maniero neŭtra. Je la fino, tio okazigis la eksigon de la generaloj.

Azaña vizitas la kampadejon post la incidento

Mangada estis juĝita post kelkaj monatoj, kaj absolvita. Kun tiu okazo oni retrovas lian nomon en la memoroj de Azaña. En la antaŭ nelonge eldonitaj "Taglibroj - la ŝtelitaj kajeroj" ("Diarios 1932-1933, los cuadernos robados", eldonejo Crítica, 1997), oni legas takson pli malfavoran, ĉar li priskribas lian sintenon dum la juĝo : Mangada ekzaltiĝis kaj faris stultaĵojn. Tamen, finfine oni absolvis lin, ĉar li estis tiam tre populara, kaj krome la dekstruloj estis partoprenintaj fiaskintan puĉon. Tiuj ĉi estas la precizaj vortoj :

« Alia juĝita afero estas tiu de la vickolonelo Mangada, priprocesita el la Karabanĉela okazaĵo, en junio de la 32a : Mangada eksterlimiĝis kaj eniris en militan delikton, certe ; sed la manifesta provoko de la generalo Goded, kiu lin malamas, la en aŭgusto postvenintaj faktoj [temas pri la fiaskinta puĉo de Sanjurjo], ktp, kaj la pasinta tempo, efikis favore al Mangada : al la militistoj mem kiuj rilatas al tio ĉi ŝajnis ekscese, ekstertempe kaj malpolitike lin kondamni. Antaŭ kelkaj tagoj venis Mangada min viziti, por petegi ke lia afero solviĝu kiel eble plej frue, kaj li ekploris, kaj plorante foriris. Miaj sciigoj antaŭ la juĝado estis ke kelkaj anoj de la kortumo intencis lin absolvi. Mangada faris sian eblon por ke tio ne estu tiel. Ĉe la fin de la proceso, li petis la parolon kaj ĵetis paroladon kontraŭ sia propra defendanto kaj kontraŭ aron da aferoj. Oni devis lin silentigi. Tamen, oni lin absolvis. Mangada frenezas. Li estas vegetarano, esperantisto kaj spiritisto. Li apartenas al tiu tipo de militisto malkonformema pro mensa malekvilibro, kiaj estis kelkaj dum la monarĥio. »

Tiu ĉi lasta parto de la teksto ("Mangada frenezas. Li estas vegetarano, esperantisto kaj spiritisto. Li apartenas al tiu tipo de militisto malkomformemaj pro mensa malekvilibro, kiaj estis kelkaj dum la monarĥio") estas grava, ĉar ĝi estas citata en pluraj verkoj de profesiaj historiistoj, kiam oni deziras priskribi nian samideanon. Kaj notu ke tiam lia esperantismo estas ligata al negativa trajto : lia frenezeco. Ni vidos poste ke tio estas tre ĝenerala trajto en la pritakso de Mangada : kiam oni parolas pri pozitivaj trajtoj, neniam la esperantismo estas aludata ; tio nur okazas kiam oni deziras lin minusvalorigi.

Post tio, li reeniris la armeon, kaj daŭrigis sian karieron. Laŭ nia scio, li estis plue ĉikanata pro siaj ideoj, ĉefe dum la du jaroj kiam superregis dekstrulaj fortoj en la ministerio, ĝis tia grado ke li fine petis lian retiriĝon (tiam tio eblis pro tre favora leĝo celanta la maldikigon de la armeo).

Sed li plu aktivis : en 1936 li verkis libron "El fascio en el Ejército", kie, kun tre klaraj vortoj, sed en tiu lia karakteriza konfuza stilo, li avertis kontraŭ la kreskanta minaco de la konspiremaj profesiaj militistoj, inter ili kaj elstare kontraŭ generalo Franco. Li estis grava aganto de la UMRA, Unio de Militistoj Respublikanaj kaj Kontraŭfaŝistaj, sin oponanta al la tre aktiva kaj dekstrema UME.

La libro "La faŝo en la armeo" (Mangada, 1936)

La ekmilito trovis lin en Madrido. Li tuj metis sin je la dispono de l’ registaro, kaj ekagadis en la subigo de l’ puĉprovo en Madrido. Li organizis grupon da volontuloj por kontraŭbatali la ribelintojn kaj li havis gravan rolon en la venko super la ribelo en la kazernoj de Karabanĉelo. Li muntis sian bazon en la "Casa de Campo", granda madrida parko, kaj formis la unuajn kompaniojn de milicanoj, kiujn li komencis instrui. Ni aldonu ke estis tie kie fakte okazis la unuaj reprezalioj en la respublikana flanko, per la juĝo kaj eventuale mortpafo de pluraj ribelintaj militestroj.

Li organizis unu el la unuaj kolonoj kiuj eliris el la ĉefurbo por alfronti la alvenantajn ribelajn trupojn. La "Kolono Mangada" estis la plej fama el la tiumomentaj grupoj. Ĝi estis eble la plej multnombra, kion kelkaj historiistoj eksplikas per la prestiĝo de lia ĉefo. Ni konsideru ke ĉe la komenco de l’ milito – kaj tio poste montriĝos unu el la ĉefaj malavantaĝoj de la lojala flanko – oni tute malfidis la profesiajn militistojn, suspektante ke multaj el ili estus simpatiantoj de la ribelintoj, kaj ke ili restis ĉe la flanko de l’ registaro nur pro (kiel oni tiam diris) geografiaj kialoj, ĉar ili troviĝis en la tereno kie la puĉo fiaskis. Unu el la malmultaj je kiuj la amasoj povis fidi estis ĝuste Mangada, kaj, malgraŭ tio ke li estis jam preskaŭ sesdekjara, li trovis sufiĉan nombron da volontuloj por kontraŭbatali la ribelon. Ke multaj profesiaj militistoj ja ne estis fidindaj baldaŭ klare pruviĝis, ĉe li mem, kiam estis malkovrite ke lia stabestro kaj ĉefa subulo, majoro Gutiérrez, estis ribela spiono, kiu sendis novaĵojn pri iliaj agadoj al la kontraŭa flanko.

La Kolono Mangada tuj eliris el Madrido por alfronti la trupojn sin direktintaj al la ĉefurbo. Li sekvis la sudan vojon de l’ montaroj okcidente de Madrido, al Gredos, kaj pasis al la provinco de Avilo (Ávila), konkerante kelkajn izolitajn garnizonojn. En Avilo li havis du sinsekvajn sukcesojn, kiuj estis konsiderataj grandegaj tiutempe, kaj kiuj ja estis tiaj el propaganda vidpunkto, kvankam eble ne tiom el pure milita. La unua estas la batalo kontraŭ la komandanto Doval, kiu ĉekape de ribela kolono alproksimiĝis renkonte al Mangada. Doval estis famiĝinta kiel torturisto de la asturaj ministoj ribelintaj dum la revoluciprovo de oktobro de 1934, kaj estis ege malamata de la progresemaj fortoj. Mangada klare venkis liajn fortojn, tiel ke Doval ne plu partoprenos en la cetero de la milito en gvidaj pozicioj. La dua estis preskaŭ hazarda : grupo de la kolono de Mangada renkontis grupon de falangistoj, al kiu ili faris kelkajn viktimojn ; unu el la mortintoj estis Onésimo Redondo, unu el la fondintoj de la hispana Falango, kaj ties gvidanto en Malnova Kastilio.

Mapo de avancado de la Kolono Mangada

Tiuj ĉi sukcesaj agoj vekis entuziasmon en la respublikana publika opinio, kaj dum tiu tempo la nomo de Mangada plenigis la ĉefpaĝojn de la ĵurnaloj en tiu flanko. Li estis gratulita de ties gvidantoj, plenigita de honoroj kaj ricevita kiel heroo en la madridaj stratoj. Ekzistas fotoj montrantaj la ricevon kiun li ĝuis en la madrida centra placo "Puerta del Sol", kie la 5an de aŭgusto amasoj da madridanoj kriis lian nomon. La madrida urbestraro donis al li la oran medalon de la urbo, sian plej grandan ordenon. La tiama urbestro, Pedro Rico (kiu estis poste anstataŭota de nia samideano Cayetano Redondo), gratulis lin kiel oni povas konstati en la protokolo de la urbestraro, kie troviĝas jenaj vortoj (vidu originalan tekston en la hispana) :

[Post la aprobo de la akto de la antaŭa sesiono] « La sinjoro Magistrato-prezidanto diris ke, kun tuta vorta sobreco, li estis propononta al la Magistrato la atribuado de insigno, la plejgrava kiun la madrida popolo, kaj ĝianome la Magistrato, povis doni. Ĉiuj konis, ĉar ili vivadis tiujn ĉi angorplenaj horoj, tion okazintan en Madrido. Simbolis la popolan movadon en defendo de la Respubliko, kaj konkrete en defendo de Madrido, la agado de la kolonelo, de la popolo nomumita generalo, sinjoro Julio Mangada, al kiu lia moŝto proponis oni atribuu la Ormedalon. [kaj post la indiko ke ankaŭ aliaj tion meritis] ... kaj li tion faris pri la persono de sinjoro Mangada, ĉar li konsideris ke tiu ĉi simbolis en la hodiaŭa tago ne nur la defendan elementon de Madrido, sed ion similan al la popola legendo pri tiu defendo de Madrido ; estis li la popola heroo kiun ĉiuj admiris, amis kaj sekvis. Kaj la ekscelenca Magistrato unuanime decidis laŭ la propono de lia urbestra moŝto. »

Krome, liaj trupoj mem donis al li la rangon de generalo, kaj postulis ke la registaro oficiale agnosku tiun popolan nomumon. Kvankam kelkaj fontoj asertas ke tio ja okazis, kaj ke la milita ministro ĉeestis la surterenan ceremonion kie oni donis al li la generalan bendon, la vero estas ke la registaro nur plirangigis lin al kolonelo (memoru ke li tiam estis "teniente coronel" – subkolonelo), kaj tio validis komence nur provisore, ĉar el pure legala vidpunkto li devis unue peti sian reeniron en la armeon, pro sia antaŭa retiriĝo. Ĉiukaze, li estis de tiam konata kiel la popola generalo.

Mangada kun anoj de lia Kolono (1936)

La nuna vidpunkto pri liaj sukcesoj estas nun malpli pasia. Kelkaj minusvalorigas lian agadon, taksante ĝin malmulte valora, kaj kritikante ke li ne profitis la elanon por provi konkeri altaĵojn okupitajn de l’ malamikaj trupoj, kelkaj el kiuj montriĝos tre gravaj en la postaj sekvoj, aŭ, alternative, oni konsideras ke li estus povinta konkeri la urbon de Avilo mem, malmulte defendatan. La objektiva takso estas malfacila, kaj apenaŭ valora tiom da tempo poste. En lia favoro oni devas agnoski ke liaj trupoj estis grupo ĉefe de volontuloj, sen militista trejniĝo, kaj ke li agis izolite, sen formala konekso kun la ceteraj kolonoj, laŭ kutime okazis en tiu stadio de l’ milito.

Kaj post tiuj gloraj tagoj la aferoj fariĝis poste pli sombraj. Komence de septembro, lia kolono klopodis alfronti la avancon de l’ ĉefa parto de l’ frankistaj trupoj, la kolono el legionuloj kaj maŭraj trupoj kiu el Afriko konkeris la okcidentan parton de Andaluzio kaj Ekstremaduro, kaj kiuj celis Madridon. La kolono Mangada malsukcesis ĉe Talavero (Talavera, grava urbo, strategia en la vojo al Madrido) kaj estis tute malvenkita, post kio liaj batalaj tagoj finiĝis.

La "kolono Mangada" estas eble la plej bona ekzemplo de tio kio reprezentis la manieron batali en la respublikana flanko je la komenco de l’ milito, kaj kio estas konata kiel la milica fazo de l’ milito. Kaj tio inkludas la avantaĝojn kaj la malavantaĵojn. Inter la unuaj, la entuziasmon kaj la kuraĝon en la atako. Inter la duaj, la malorganizadon, la taktikajn kaj strategiajn erarojn kaj la malkonstantecon. Post tio la evoluo estis al pli profesia, trejnita kaj disciplinita armeo, sub la komando de l’ registaro, kaj tie Mangada ne plu trovis sian lokon.

Li estis destinita al organizaj laboroj, kaj de la komenco de 1937 li okupiĝis pri l’ trejnigo kaj organizado de trupoj en la provinco de Albaceto (Albaceto), urbo tiam grava ĉar ĝi estis la baza sidejo de la Internaciaj Brigadoj.

Ĉe l’ fino de la milito, Mangada devis ekziliĝi. Li tion faris unue per la ŝipo Stanbrook al la nordo de Afriko (Antonio Marco rakontas en sia libro "Laboristaj kronikoj" sian surŝipan renkonton kun Mangada). Poste, danke al kampanjo de kelkaj esperantistaj organizaĵoj, li kun sia edzino kaj filiĉo Luis povis vojaĝi al Meksikio, kie li trovis kelkajn siajn kamaradojn, inter ili sian samideanon la socialistan eksdeputiton Francisco Azorín.

Li tamen jam malbonfartis, kaj tie li mortis en 1946, ĝuste la 14an de aprilo, la Tagon de la Respubliko (la datreveno de ĝia proklamado).

Sciigo de la morto de Mangada

Julio Mangada estis elstara propagandisto de la internacia lingvo Esperanto. Tiu ĉi cirkonstanco estis tiel evidenta ke ĉiuj historiaj libroj en kiuj oni mencias lian nomon mencias ĝin. Iel li estis la antonomazia esperantisto, kun ties bonaj kaj ne tiom bonaj sekvoj, kiel ni poste vidos.

Mangada lernis Esperanton dum la jaro 1906, en militista rondo, instruate de José Perogordo, kiu poste ankaŭ atingis la rangon de generalo... en la kontraŭa flanko. Estas kurioze mencii ke la antaŭmilita Esperanto-movado en Hispanio abundis je militistoj, kio, laŭ rimarko de Mangada mem, ofte mirigis alilandajn esperantistojn.

Tuj post lia esperantistiĝo, li ekaktivas en ĉiuj agadoj favore al la lingvo. Ekzemple, li partoprenas la fondiĝon de la Esperantista Militista Asocio.

Li formis intiman skipon kun du aliaj framasonoj, la ankaŭ militisto Fernando Redondo kaj la presisto Emilio González Linera. Ili verkis pri Esperanto en la framasona revuo "Hispana Lumo" en 1907 kaj post tio ili fondis jam esperantan periodaĵon "Homaro" (1912), en kiuj ili defendis homaranajn ideojn, kun ia influo de tiu menciita framasonismo. Ili sentis sin tre inklinitaj al la zamenhofa homaranismo, kaj eĉ eldonis, preskaŭ senpage, la libron de Zamenhof samtitolan.

González Linera, Redondo kaj Mangada

En 1917, en momento kiam ne ekzistis organizita tutlanda asocio, Mangada impulsis la fondon de la Federacio Zamenhof, kiu prenis tiun organizan taskon. Poste venis la vico de Hispana Esperanto-Asocio (1923). Fakte, la organizado de la esperantista movado en Hispanio estis tre problema dum tiuj jaroj : sumiĝis personaj konfrontiĝoj al la malsamaj ideoj pri organizado kiuj tiam montriĝis, ĉefe (kaj iom simplige) inter la defendantoj de centrigita asocio, servanta kiel laŭtparolilo de la tuta movado antaŭ la regantaro, kaj la partianoj de simpla kunordigilo de grupoj kaj unuopuloj kiuj aktivus en sia propra sfero. Mangada tre batalis por la unua modelo, kaj lia karaktero plurfoje malhelpis la atingon de interkonsento inter ambaŭ grupoj.

Mangada estis la animo de HEA. Li okupis diversajn estrarajn postenojn, sed ĉefe li redaktis la oficialan revuon, eldonadis librojn kaj broŝurojn kaj tre aktivis diversmaniere.

Li multe klopodis por oficialaj agnoskoj ; estas certe pripensinde ke homo kiel li, kiu ĉiam aktive kontraŭis la tiamajn regantojn en politikaj bataloj, sukcesis interesigi tiujn ĉi al nia lingvo. Li ankaŭ altiris plurajn gravulojn al Esperanto, en strategio tre kara al li. Kiel ekzemplo, ni menciu ke estis probable lia merito la altiro de la tre grava inĝeniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo, por ke li estu la ĉefa defendanto de Esperanto ĉe la Komisiono de Intelekta Kunlaboro de la Societo de Nacioj. Li ankaŭ sukcesis ke Torres Quevedo, kun aliaj du sciencaj akademianoj, Emilio Herrera kaj Vicente Inglada, reprezentu la hispanan registaron antaŭ la Konferenco por la Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, okazinta en Parizo en 1925 (kliku tie ĉi por legi leteron de Mangada al Herrera, okaze de la nomumo de la lasta kiel scienca akademiano).

Mangada verkis kaj eldonis lernan gramatikon de la lingvo por hispanlingvanoj, kaj multe instruis, ĉefe en la tre prestiĝa institucio Literatura Ateneo de Madrido.

Aparte menciinda estas lia verkista flanko. Li verkis originalajn poemojn kaj teatraĵojn, inter kiuj menciindas "Ferdinando la VIa kaj Farinelli", "Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj" aŭ la poemaro "Amelia kaj Marina", dediĉita al liaj du mortintaj filinoj. Li ankaŭ tradukis, interalie la komencon de la Kiĥoto kaj du bonekzemplajn novelojn de Cervantes. Ke li verkadis en Esperanto estis sufiĉe konata eĉ en eksteraj rondoj, tiel ke oni tion mencias en pluraj historiaj verkoj, eble pro la malofteco ke tiutempa hispana militisto sin dediĉis al tiu intelekta tasko. Li ankaŭ skribis librojn en la hispana lingvo, interalie la menciitan pamfleton "El fascio en el ejército" ("La faŝo en la armeo"), la historian verkon "Con quién" ("Kun kiu") kaj regularon de hispana kartludo, uzante rimojn, kion uzis Azaña en siaj memoraĵoj por montri lian laŭ lia takso ridindan karakteron.

Libro de Cervantes, tradukita de Mangada

Mi ne vere scias ĉu ili estis siatempe sincere ŝatataj. Li mem klare subtitolis la menciitan poemaron "amatora poezio". Nuntempe liaj verkoj estas tre malmulte aprezataj. Lia stilo estas peza (ankaŭ en lia prozo en la hispana lingvo), kaj lia beletra takso estas malmulte pozitiva. Certe la plej kruela takso estas tiu de Fernando de Diego, kiu en sia verko "La esperanta tradukarto" metas la verkiston Mangada kiel ekzemplo de malbona stilo.

Dum la milito lia esperantista agado kompreneble plejparte haltis, kaj oni apenaŭ trovas spurojn de ĝi, krom intervjuo kaj kelkaj mencioj en la tiutempe eldonata Popola Fronto. Oni ankaŭ trovas novaĵojn pri omaĝo kiun la esperantistoj (la respublikanaj esperantistoj, kompreneble) faris al li okaze de liaj venkoj, kaj de memortabulo starigota lianome en madrida strato ; bedaŭrinde, ni ne sukcesis trovi spurojn de tiu tabulo en la postmilita Madrido. Kvankam en kelkaj esperantistaj rondoj disvastiĝis la novaĵo pri esperantista taĉmento kiu aktivis sub lia gvidado en la respublikana flanko, tio ŝajnas fakte legendo.

Dummilita tabulo omaĝe al Mangada, en Esperanto

Post lia ekziliĝo, li retrovis tiun aktivadon, kaj ni scias pere de Eŭgeno Lanti ke li pretis labori en la reviziado de l’ Plena Ilustrita Vortaro. Sed la morto alvenis tro frue por tion permesi.

Ni finos iom komentante la influon kiun la figuro de Mangada havis sur la bildon de la movado kaj la lingvo esperanto, kaj ankaŭ la reciprokan. Ĉar legante historiajn verkojn oni konstante trovas ke ambaŭ aspektoj influas unu la alian.

Ni emfazu ke la figuro de Mangada vekis profundajn amojn kaj malamojn. Li estis pasia homo, kiu ne hezitis radikale defendi siajn ideojn. Ne estas strange trovi pri li la epiteton « kiĥoto », kaj mi aldonu ke li tiel aspektas en multaj liaj agadoj.

Kompreneble tio provokis malferman malamon en liaj kontraŭuloj, kio montriĝas en kelkaj historiaj verkoj redaktitaj de partianoj de l’ generalo Franko kaj lia reĝimo. Ramón Salas Larrazábal, la plej bona militista historiisto en tiu flanko nomas lin « arda skizofreniulo ». La faŝista verkisto Joaquín Arrarás, kiu eldonis la ŝtelitajn kajerojn de la memoraĵoj de Azaña, ne hezitas eĉ inventi supozatan interparolon inter tiu ĉi kaj Mangada, kiun li nomas « la honto de l’ militistaro ». Insultojn li ricevas ankaŭ de la ekstremdekstrema nuntempa historiisto Ricardo de la Cierva.

Bona ekzemplo estas ke en postmilitaj verkoj, por pravigi la militistan ribelon, oni elpensis tute fantazian konspiron de la maldekstrularo, por la starigo de Nacia Sovjeto, en kiu Mangada estus okuponta la postenon de Popolkomisaro de la Milito. Li estis juĝita kiam li jam troviĝis en la ekzilo, kaj la tiel nomita Tribunalo por la Subpremado de la Komunismo kaj la Framasonismo kondamnis lin je 30jara enkarcerigo. Lia dosiero en la naciaj arĥivoj estas sufiĉe dika.

Sed samtempe li vekis profundan simpation en siaj partianoj, eĉ se en kelkaj vidiĝas ia ironio pri lia supozata ekstravaganco. Mi deziras atentigi ke ĝuste tiu takso iel transversiĝas sur la lingvon Esperanton mem, tiamaniere ke lia esperantisteco estas montrata kiel ekzemplo de lia idealismo, sed ankaŭ de tiu strangeco. Kaj ke duamanaj versioj ofte kripligas la unuan parton kaj lasas nur la duan : t.e. ili emfazas la ekstravagancon, sed forgesas pri la simpatio al la homo. Ni metu kelkajn ekzemplojn.

Unue, la memoraĵoj de Azaña. Kiel ni jam menciis, Azaña mencias lian esperantismon dum la priskribo de la incidento de Karabanĉelo, sed preterpase, en neŭtra maniero. Sed kiam li kritikas lian sintenon dum la juĝproceso, lia esperantismo estas kvazaŭ ekzemplo de lia frenezeco. Kaj estas des pli bedaŭrinde, ĉar plimultaj historiistoj neniam forgesas mencii tiun ĉi frazon, sed forgesas pri la unua parto.

Same okazas en la portreto kiun la konata diplomato kaj liberala politikisto Salvador de Madariaga faras en sia verko "Hispanoj miatempaj". Li dediĉas unu el la ĉapitroj al Mangada, kaj li denove montras tiun ambiguan sintenon. Estas klare kaj eĉ simpatie reliefigita lia idealismo, kaj liaj radikalaj ideoj, sed ankaŭ iom ironie oni substrekas lian malrealismon. Kaj Madariaga ne forgesas mencii la lingvon Esperanton, kiel integran parton de ambaŭ trajtoj. Estas kurioze ke alia ĉapitro de la libro estas dediĉita al la generalo Emilio Herrera, ankaŭ esperantisto, kaj kun kiu Madariaga kunlaboris en la Societo de Nacioj ; rilate al tiu ĉi homo, tre serioza kaj sciencema, Esperanto estas neniel menciata.

Alia ekzemplo : la kolonelo Cordón, unu el la ĉefoj de l’ respublikana armeo, komunisto, verkis membiografion, en kiu Mangada estas menciata tre favore. Oni rakontas, lige al la malfacilaĵoj kiujn oni trovis pri l’ materialo en la armeo, anekdoton kiu afektas la edzinon de Mangada, kiu ĉiel helpis tiun ĉi en la akiro de materialo, kaj kiu tre insistis ĉe Cordón kiam tio necesis. La impreso kiun oni akiras legante la originalan rakonton estas eĉ pozitiva, klare simpatia. Sed postaj historiistoj uzas ĝin kiel ekzemplon de tiu strangeco, kiu kvazaŭ estus kontaĝa. Eĉ pli indignige, mi deziras atentigi ke elstara historiisto kiel Hugh Thomas (kaj aliaj post li) modifas la originalan rakonton, aldonante anekdoton kiu originale tuŝas ne la edzinon sed alian homon, por pliigi tiun efekton. Pri la amo al Mangada fare de liaj partianoj ne estas duboj. Oni povas tion kontroli ĉe la legado de l’ gazeteto "Avance" (Antaŭeniro), eldonita dum la milito en la kolono Mangada, kaj en aliaj memoraĵoj de, ni diru, simplaj homoj. La publiko dediĉis al li ŝildojn en la stratoj de Madrido (ne nur tiun en Esperanto, kiun ni antaŭe aludis), kaj, post lia retiro, liaj trupoj rebaptis nomon de madrida vilaĝo Santa María de la Alameda al Alameda de Mangada. Probable ĉar la diferenco inter lia sinteno kaj tiu de la plimulto de profesiaj militistoj estis okulfrapa.

La herooj de la Respubliko

Eble la plej bona ekzemplo, per kiu ni finu tiujn ĉi konsiderojn, estas la ĉapitro en kiu oni rakontas pri li en la plej frua hispana libro pri l’ civila milito, tiu verkita tuj post ĝia fino fare de la ĵurnalisto kaj socialista politikisto Julián Zugazagoitia (admirinda homo, kiu baldaŭ post tio estos arestita de l’ nazioj en Francio, transdonita al Franco kaj mortpafita en elmontro de absurda venĝo). Li komencas lian portreton per la frazoj :

« Madrid estis transdoninta siajn afektojn al la dum kelka tempo fama kolono Mangada. Tiu ĉi militisto havis publikan historion de respublikana armeano. Estis li homo originala, amiko de krurlama muzo kiu lin versigis eĉ en esperanto, helpa lingvo de kiu li estis aktiva ĉampiono. Lia poezia produktado en la hispana suferis je la sama amuza originaleco. En la malferma framasonaro de la esperantistoj oni rakontadis amuzajn anekdotojn de tiu ĉi militisto, kun kiu mi ne havis la ŝancon fari amikecan rilaton. Liaj iroj tra sektoro de la montaroj de Guadaramo (Guadarrama) havis en la madridaj ĵurnaloj ravan ditiramban resonon. Kun domicilo proksima al la mia, kiam la popola generalo, ke tiu ĉi estis la titolo kiun al li havigis liaj soldatoj, kaj de kiu li sin sentis tre fiera, atingis sian domon por kelkaj horoj, en meritita ripozo, la loĝantoj de la strato, al kiuj asociiĝis la pasantoj, faradis al li eksterordinarajn aplaŭdadojn, tre plenigitaj je kontraŭfaŝistaj kaj personaj vivuoj. Liaj homoj sentis por li saman simplegan kaj naivan idolatrion. Ili kalkulis al li lian ribelon dum milita solenaĵo, dum kiu, prononcinte generalo Goded paroladon kun ambiguaj intencoj, li demetis sian tunikon antaŭ siaj kunuloj, ĵetis ĝin surplanken kaj ĝin surtretis furioze, kio havigis al li plursemajnan kaptitecon. La luktoj en kiujn li enmiksiĝis kun siaj homoj ne havis nek povis havi ion decidigan. Li avanciis ĝis kie li povis, kaj lia progresado finiĝis en la limo kie la ribeluloj decidis, post la akumulado de elementoj, fortikiĝi. La stelo de la popola generalo tiam ekpaliĝis. »

Kaj en la fino de l’ ĉapitro li finas per jenaj frazoj :

« [La venko super la komandanto Doval] havigis al li plian branĉon de la popola laŭro, kun kies pezo li estis retirota al ariera pozicio, kie li dediĉis sin al la kultivado de sia krurlama muzo, al la havigo de receptoj por la fabrikado de sensoda sapo kaj al la malkovro de naftokampoj. Mi ne scias kiu estis la lasta destino de tiu ĉi generalo, sin perdinta en sia facileco por la beletro kaj en sia pasio por Esperanto. Se li estis mortpafita, lia lasta vivuo certe estis por la Respubliko, kiun li kore amadis kaj kiun li servis laŭ sia plejeblo. Liahonore povas brui la tamburoj kaj sonori la trumpetoj de tiuj liaj lastaj versaĵoj : Tamtam’ !… Trateratra’ !… La madrida popolo, kiu ne havas alian metron ol tiun de sia emocio, lin amadis. Kaj ĝi pravis en tiu amo. »

Estas bedaŭrinde ke preskaŭ ĉiuj citaĵoj de tiu ĉi libro forgesas pri la lasta frazo, ĉar ĝi pli bone ol ĉiu ajn cetera priskribas la sintenon kiun vekis Mangada en siaj amikoj kaj samideanoj. Toño del Barrio

Tiu ĉi teksto estas adapto de la prelego farita dum la Hispana E-Kongreso de la jaro 2003 (Valencio). Memore al Jukio Hirai ; kun danko al Antonio Marco Botella kaj Ulrich Lins.