Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


La internacia asocio de liberpenso (AILP) Charlie Hebdo

Vera internacia solidareco de la Liberpenso


Ekde la sekvanta tago de la barbara kaj abomeninda atenco kontraŭ la ĵurnalistoj de Charlie Hebdo, la Internacia Asocio de Liberpenso publikigis la jenan komunikaĵon :

Solidareco

La internacia asocio de liberpenso (AILP) kies membro estas la Nacia Federacio de la Liberpenso, sin deklaras hororigita de la mortiga atenco ĉe la sidejo de Charlie-Hebdo, franca satira gazeto.

Temas pri barbara ago kiu nur indignigas ĉiun demokraton kiu defendas la liberecon de konscienco kaj de esprimo.

AILP esprimas sian solidarecon al la ĵurnalistoj kaj al la dungitaro de Charlie-Hebdo. Ĝi informas pri tio ĉiujn asociojn de Liberpenso sur ĉiuj kontinentoj.

Parizo, la 7-an de januaro 2015

Kompreneble AILP omaĝis al ĉiuj viktimoj de la postaj murdoj kiuj rezultigis 17 viktimojn.

En la horoj kaj tagoj poste, la alvoko al solidareco de la Internacia Asocio de la Liberpenso estis grandskale aŭdata de la asocioj de la Liberpenso en la mondo.

Alvenis ĝis ni mesaĝoj kaj deklaracioj el la jenaj landoj : Irlando, Pollando, Italio, Portugalio, Usono, Britio, Norda Irlando, Kanado, Urugvajo, Francio, Germanio, Aŭstralio, Norvegio, Aŭstrio, Turkio, Libano, Argentino, Hispanio, Belgio, Kebekio, Skotlando.

Fidelaj al siaj historiaj tradicioj, la liberpensuloj de la tuta mondo, en tuta sendependeco, esprimis sian solidarecon al la viktimoj de la barbareco.

Parizon, la 12an de januaro 2015

GIF - 209.3 kb
elŝuti :

CharlieHebdoEsperanto :

Mi estas Tŝarli Hebdo


JPEG - 32.1 kb, 600 x 420 pixels

EstasNiCharlie
JPEG - 48.1 kb, 480 x 391 pixels

Je suis Charlie Hebdo :

Mi estas Ĉarlie Hebdo


JPEG - 35.5 kb, 510 x 362 pixels

La internacia asocio de liberpenso :

Charlie-Hebdo


JPEG - 23.4 kb, 450 x 242 pixels