Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Kie ni povas trovi Dion ? demandis la eta porkido


Kie ni povas trovi Dion ? demandis la eta porkido.

Libro por ĉiuj, kiuj ne akceptas trompojn. Michael Schmidt-Salomon, Helge Nyncke. Tradukis Libera Pensantino. Alibri. Aschaffenburg. 2011. 36 paĝoj. Prezo : 13.20 €. La religikritika enhavo de ĉi tiu libro preskaŭ metis ĝin en la liston de libroj malpermesataj al junuloj en Germanio.

Unu tago antaŭ la vizito de la papo en Berlin mi renkontis Michael Schmidt-Salomon, al aŭtoron de la germanlingva originalo dum prezento de du pliaj kontraŭreligiaj libroj.

Li ege ĝojis finfine havi la produkton de la traduko en siaj manoj kaj fiere montris la libron al la ĉeestantoj. Ekestis multaj demandoj pri Esperanto kaj oni povas vidi, ke la lingvo ne multe estas konata inter ateistoj kaj liberpensuloj.

Michael Schmidt-Salomon volonte skribis salutvorton en unu ekzemplero, kiu nun estas zorgeme konservata.

La traduko de la teksto estas : Mi tre ĝojas, ke la eta porkido ankaŭ en Esperanto serĉas por Dio. La vortludo “Heidenspaß statt Höllenangst” ne estas rekte tradukebla. Pagana ĝojo anstataŭ infera timo ne precize trafas la signifon en la germana.

Fakte oni planis ĝin meti sur la liston de junularendanĝerigaj verkoj (la iama ministerio por junularo kaj familio) ili procesis kontraŭ la porkido, sed la porkido venkis !!

elŝuti :

Eta-porkido :

Kie ni povas trovi Dion ?


JPEG - 15.8 kb, 208 x 300 pixels

Recenzo Porkido :

Recenzo pri la infan-libro Porkido


PDF - 650.5 kb, 0 x 0 pixels