Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Traktaĵo pri ateologio


Traktaĵo pri ateologio. Michel Onfray. Tradukis P. Signoret. SAT-EFK. Paris. 2010. 182 paĝoj. Prezo : 19.80 €.

Brila pledo por ateismo argumentita, firme konstruita, fortika kaj luktema.

La tri monoteismoj, animataj de ununura genealogia mortimpulso, dividas tutan aron da identaj malŝatoj  : malamo al la racio kaj inteligento  ; malamo al la libero  ; malamo al ĉiuj libroj je la nomo de nur unu  ; malamo al la vivo  ; malamo al la sekso, al la virinoj kaj al la plezuro  ; malamo al la virineco, malamo al la korpo, al la deziroj, al la impulsoj. Anstataŭ ĉio ĉi, judismo, kristanismo kaj Islamo defendas  : la fidon kaj kredon, la obeon kaj submetiĝon, la inklinon al la morto kaj la pasion por transmondo, la anĝelon kaj la ĉastecon, la virgecon kaj la monogamian fidelecon, la edzinon kaj la patrinon, la animon kaj la spiriton. Tio signifas krucumi la vivon kaj glori la neniecon... M.O.

La filozofio iam travivis epokon, en kiu laŭmodis la «  Morto de Dio  ». «  Nian epokon, aldonas Mikaelo Onfrajo, oni pli ĝuste nomu tiu de la reveno de Dio.  » Tial, liaopinie, urĝas la alveno de ateismo argumentita, firme konstruita, fortika kaj luktema.

Tezoj apogitaj en la Traktaĵo

Objekto de la pritraktita kritiko ne estas la dikredantoj (“mi ilin taksas nek ridindaj nek mizeraj, sed mi timas ke ili preferas trankviligajn infanecajn ŝajnigojn al la kruelaj certecoj de la plenkreskuloj”), sed prefere la personoj kaj institucioj reprezentantaj kaj disvadtigantaj la religion (“Kiu kuraĝus malŝati la viktimojn ? Sed kiel rezigni batali la torturistojn ?”). La celo de la aŭtoro koncentriĝas en la “bagateligo” de la bazoj etikaj kaj filozofiaj de la teologio (= de la fundamentoj kaj rezultoj de la kredo) por rekonstrui konceptan vidpunkton pri mondo kaj vivo kun etiko apogita nur sur la racio kaj emancipigitaj el ĉiuj kondiĉoj fidaj.

Sub tia profilo Onfray enkalkulas inter la pioniroj de aŭtente moderna ateismo Jean Meslier (v. “Testamento” de 1729), Paul Henri Thiry d’Holbach (v. La contagion sacrée de 1768), Ludwig Feuerbach (v. La esenco de kristanismo 1841).

La negado pri Dio ne estas, laŭ la aŭtoro, celo sed perilo por atingi etikon postkristanan. Fakte, laŭ Onfray, ekzistas iu jud-kristana episteme (sistemo de scioj certaj ĉar opiniataj science-sperte funditaj) kiu sature trapenetris la profundecojn ankaŭ kulturajn kaj sociajn ŝajne sekularigitajn. Tiel estas – ekzemple – per la ideo ke de materio kaj realaĵoj kun la tuta mondo ne oni elĉerpas la totalecon, ke la korpo reprezentas la eron “malaltan”, malpuran kaj malnoblan de la homo, ktp. La aŭtoro renversas la bildon pri ateisto senetika, sena je morala leĝo, kaj renversas la ideon ke “se Dio ne ekzistas, tiam ĉio estas permesita”[1]), subtenante, kontraŭe, ke ĝuste “ĉar Dio ekzistas, ĉio estas permesita”. Kaj, fakte, la ekzisto de Dio estis la teoria premiso por ke en la historio plenumiĝu “en lia nomo eĉ pli bataloj kaj masakroj, konfliktoj kaj militoj ol pacoj, sereneco, amo al proksimulo, pardono de la pekoj aŭ tolero”.

Krome la religio, laŭ li, abomenus la inteligenton : en la tri monoteismoj - nome Judismo kaj Kristanismo (Genezo) kaj Islamismo (Korano) - elstaras la historio pri Adamo kaj Eva en tera paradizo kaj pri la arbo de la scio pri la bono kaj malbono. El tiu historio, Onfray deduktas la postinfluojn kiuj estus alvenintaj sur la civilizo, disde la malamo al la virino kaj al la korpo ĝis kulpigo eĉ de la deziro, ĝis la ŝato pri la doloro, ĝis la superregado de la obeo sur la inteligento. Kaj plue en tiu historio de Adamo kaj Eva pululas la impulso al morto kiu estas la bazo de la religio. Fakte “la tri monoteismaj religioj instigas rezigni vivi ĉi tie kaj nun pro la preteksto ke iun tagon necesos rezigni pri tio : ili ekzaltas la transmondon (imagitan) por malhelpi la plenan ĝuon de la ĉi-teran (realan). Kaj jen tiam “la litanio de la malpermesoj” kaj “la obsedo de la pureco (ĉasteco)” : sed estas malbonega kalkulo rezigni vivi por ne trafi en la morton, ĉar tiamaniere oni al la morto pagas dufojojn la tributon kiun sufiĉas pagi unufojon !”.

Laŭ Onfray, fine, post la senmaskigo pri la religio, necesas “engaĝiĝi ĉirkaŭ nova prietika projekto por krei en Okcidento la kondiĉojn de vera moralo postkristana en kiu la korpo ĉesu esti puno, la tero larmovalo, la vivo katastrofo, la plezuro peko, la virino malbeno, la inteligento aroganteco, la volo damniĝo”. Kaj, politikaspekte, la “aliulo” ne pli estus vidita “kiel malamiko, kontraŭulo, malsamaĵo elimininda, subpreminda kaj obeiginda, sed okazo de intersubjektiveco konstruenda ĉi tie kaj nun”.

elŝuti :

arton72 :

Traktaĵo pri ateologio


JPEG - 37.9 kb, 478 x 708 pixels