Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Rekviemo por Nemo
puce Orsinger : Vivo de Pierre-Jules Hetzel
puce Vinko Markov : Julio Vern’ - ne nur laŭdanto de la scienca progreso

Orsinger : Rekviemo por Nemo

artikolo



Ĉiu lando ŝatas memori pri siaj elstaraj homoj. Oni festas la datrevenon de ilia naskiĝo kaj, se tio ne sufiĉas por revigligi la ŝovinismon de la samlandanoj, oni ankoraŭ festas la datrevenon de ilia morto. Eĉ se la spektaklo ofte estas pompa kaj, foje, mallerta, mi ankaŭ ne rezistas al la tento. Mi do festos kun vi la datrevenon de morto de unu el la plej mondfama franca verkisto. La esperantistoj ne povas ignori homon, kiu adoris la vojagojn kaj simpatiis kun nia lingvo.


Jules Verne kiu kreos personaĵojn kiel Michel Ardan, Phileas Fogg, Passepartout, Michel Strogoff, naskiĝas la 8-an de februaro 1828 en Nantes. La estonta mondfama verkisto trapasas sian infanecon en havena kvartalo. Li certe jam admiris la ŝipojn de ĉiuj landoj kaj promenante sur la kajoj de unu el le plej imponaj havenoj de francio, li sendube aŭskultis la konversaciojn de la maristoj pri la foraj kaj ekzotaj landoj ĉar pli malfrue Verne diros : "Mi ne povis vidi ŝipon foriri sen ke mia tuta estaĵo enŝipiĝas".


Adoleskanto, J. Verne estas mezbona lernanto. Tamen li sukcesos sian bakalaŭriĝon. En Parizo, li entreprenas jurajn studojn. Sed la literaturo, la poezio kaj la teatro jam allogas la junulon. En 1849, li tamen havas sian licencion. En ĉi tiu epoko li frekventas plurajn intelektulajn salonojn, verkis teatraĵojn kaj amikiĝas kun Alexandre Dumas la filo. Dank’al li, J. Verne sukcesas enscenigi unu el siaj teatraĵojn : "La pajloj rompitaj" la 12-an de junio 1850. Pluraj aliaj verkoj de la juna aŭtoro estos ludataj sed la sukceso neniam ĉeestas. En1852 malgraŭ la deziroj de sia patro, Jules Verne rifuzas sekvi lian vojon kaj, por ĉiam, forlasas la juron por la arto.


Iutage, li renkontas la ĵurnaliston kaj verkiston Pierre Chevalier. Ĉi tiu bretono posedas la revuon "la muzeo de la familioj" en kiu Verne publikigas siajn unuajn novelojn. Ekde la komenco la aŭtoro forportas siajn legantojn en mirindajn aventurojn. Oni jam rimarkas la guston de la verkisto por la tempestoj, la vulkanoj... La venontan monaton, la "muzeo de la familioj" publikigas aliajn tekstojn : "Vojaĝo en balono" kaj, en 1852, "Martin Paz".


Nova renkonto tuj ŝanĝos la vivon de Jules Verne. Blinda de dek jaroj, Jacques Arago trakuris la mondon. Li, ekzemple, navigis de nordo de Ĉinio ĝis la suda poluso. Aliparte, li interesiĝas pri ĉiuj malkovraĵoj kaj inventoj de sia epoko. Kompreneble, li multe influos la junan aŭtoron. Aliaj decidigaj renkontoj sekvos kaj, en 1856, Jules Verne renkontas Honorine de Vianne. Ili geedziĝos la sekvontan jaron. Jules kaj Honorine vivos kune ĝis la fino de ilia ekzisto. Unu filo, Michel, naskiĝos en 1861. Intertempe, J. Verne skribas kelkajn teatraĵojn. En 1868, Verne kaj kunlaborantoj verkas "Ilustritan geografion de Francio kaj ĝiaj kolonioj" kaj, inter 1878-1880, la tri volumojn pri "Historio de la foraj vojaĝoj kaj famaj vojaĝantoj".

Fine de la XIX-a jarcento, diversaj eldonaĵoj plivastigas kaj vulgarigas la sciencojn. La sukceso de Jules Verne estas ligita al la fascino de la publiko pri ĉi tiuj novaj kaj raciaj scikampoj. Dum la aŭtuno 1862 Verne proponas novan manuskripton al la famega eldonisto, Pierre-Jules Hetzel. La 23-a de oktobro 1862 la du viroj subskribas la kontrakton kaj la romano estas eldonita sub la titolo : "Kvin semajnoj en balono", inspirita de la aventurojn de la angla esploranto Fergusson, kiu trairas afrikon per balono. La legantoj estas nombraj kaj entuziasmigitaj. En 1863, Jules Verne verkas "Parizo en la XX-a jarcento" kiu priskribas urbegon en kiu la tekniko, la financo, la industrio regas la vivon de la civitanoj. Nur kelkaj marĝenuloj interesiĝas pri kulturo. La aŭtoro perfekte antaŭvidis nian aktualan vivon, li eĉ imagis la faksilon ! Tamen Hetzel rifuzas eldoni ĉi verkon kiu, laŭ lia opinio, ne estas sufiĉe pozitiva kaj ne konvenas al la diversaj kategorioj de legantoj. La forgesita manuskripto reaperos en ...1989 ! Hetzel ofte cenzuros J. Verne-on sed, malgraŭ tio, la romanoj sinsekvos : Vojaĝo centre de la Tero, De la Tero al la Luno, La infanoj de la kapitano Grant,...


J. Verne ŝategas la maron. En 1867, li navigas en la usona ŝipo La Great Eastern . La impona staturo de la ŝipo inspiros al li "la flosantan urbon". Ses mastoj, 211 metroj La Great Eastern estis unu el la plej longaj ŝipo en la mondo. Danke al "Dudek leŭgoj sub la maro" la publiko malkovras la kapitanon Nemon unu el la plej simbolaj personaĵoj de la monda literaturo kaj eksternormaj aventuroj. La leganto subite padelas en la sango de gigantaj polpoj kiuj atakas la Naŭtiluson... Ridley Scott (kun sia Alien) nenion inventis.


"La ĉirkaŭiro de la mondo en 80 tagoj" estas eksternorma sukceso por ĝia aŭtoro. La revo de Verne realiĝas : Oni sukcese surscenigas unu el liaj verkoj ! kaj oni ne hezitas pri la elspezoj ĉar necesos centoj da dekoracioj kaj kostumoj, por festi la 365-an reprezentadon bankedo arigas la aktorojn kaj la ĵurnalistojn. Elefanto promenas meze de la popolamaso kaj trinkas Ĉampanon. La teatraĵo vojaĝas ĝis nov-jorko. Jules Verne, riĉa, aĉetas luksan jaĥton por vojaĝi kaj verki aventurojn, kiujn inspiros al li la pejzaĝoj. Ve, Hetzel mortas la 17-an de marto 1886. La sano de Verne plimalboniĝas, li serĉas solecon kaj trankvilecon. Malgraŭ ĉio li senĉese kaj pasie verkas.


Jules Verne mortas la 24-an de marto de 1905 en Amiens pro diabeto. Lia verko estas tradukita en preskaŭ 200 lingvojn. Cent jaroj pli malfrue, oni ne ankoraŭ sufiĉe konas la mondon kaj ĝiajn loĝantojn. Malgraŭ la progresoj de la tekniko ni ĉiam revas pri homa frateco en paca mondo kiu abolis la landlimojn.


el Sennaciulo, marto 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio