![]() |
serĉado :
|
Interpreto donita de la Naŭa
Kongreso de SAT, Lepsiko 1929 :
"La Kongreso
1. Konstatinte unu flanke, ke la eldono de "La Laborista
Esperantismo" estis farita laŭ maniero, kiu povis kredigi, ke
tiu verketo celis fariĝi la oficiala programo de nia Asocio ;
aŭdinte la konfeson de la Direkcio, ke tio estis ’mispaŝo’ ; ..."
(Fonto : Survoje al IPE, Adolf Schwarz, Pres-Esperanto, Sofio 1992,
p.50.)
Interpreto donita de la Klasbatala
Opozicio al SAT, Berlino, oktobro 1930 :
"Ideologie la Direkcio [de SAT] propagandas partiece kaj
kontraŭrajte en la nomo de SAT konfuzan, _neproletan_ teorion pri
sennaciismo de marko Lanti, kies ĉefaj trajtoj estas : supertakso de
l’ graveco de Esperanto, ignoro de la nacia problemo, fuŝo de l’
koncepto pri proleta internaciismo, subteno al imperialismo kaj
kolonia subpremado.
Ĉi ideologio, _esence kontraŭa_ al la programoj de laboristaj
partioj, estas arbitre disvastigata per eldono de broŝuroj en
Esperanto kaj naciaj lingvoj, kiel ’La Laborista Esperantismo’, per
artikoloj kaj recenzoj en ’Sennaciulo’, kiuj konsekvencas la
transformon de SAT en ian sekton deŝiritan de la vastaj proletaj
amasoj. Aliflanke oni celas fari el SAT politikan interdiskutejon
subfosanta la fidon al la partioj de la organizita proletaro. Sub
preteksto de batalo kontraŭ dogmoj estiĝas en SAT perceptoj, kiuj
neniel povas servi al klarigo de la problemoj de klasbataloj, sed
kiuj sole allasas propagandon de strangaj ideoj de politika
aventuruloj."
(Fonto : Survoje al IPE, pp. 85-86)
Interpreto de E.Drezen :
"Siatempe en la j. 1923, dum la brule-revolucia situacio,
esperantistoj - partianoj de Komintern akre riproĉis tiun terminon s
e n n a c i i s m o. Ili asertis, ke ĝi enhavas ŝatindan parton de
idealisma koncepto. Iliaopinie - sennacia socio estos efektivigita
nur per ekonomiaj sociaj ŝanĝoj kaj neniel per akcepto de lingvo
universala, kiu mem kapablus universaliĝi nur dank’al ŝanĝo de la
socia ekonomio. Tamen la komunistemaj esperantistoj ne iris for el
SAT. Ili ĉesis insisti pri tiu punkto, ĉar la ĉefaj anaroj
laboristaj esperantistaj trovis en la ideo ’sennacieca’ tiun
organizan forton, kiu anstataŭis por ilia agado la neŭtralecan
’internan ideon’. Kaj por la komunistemaj esperantistoj la problemo
de sennaciismo mem prezentiĝis kiel la ordinara marksane komprenata
’internaciismo’ plus aldonata ’lingvo internacia’.
Dum tiu komenca por SAT periodo sennaciismo estis direktita
kontraŭ ’internaciismo’ de la II-a Internacio, fakte bonuzanta
naciisman ideon kiel ŝirmilon kontraŭ iu ago internacie revolucia.
Dum certa tempo sennaciismo do estis movado - esence revolucia kaj
klasbatala.
Nun la situacio ŝanĝiĝis. Kulturiga batalo por sennaciismo
devis, laŭ opinio de SAT-gvidantoj, ne enhavi plu iujn elementojn de
klasbatalo revolucia. Lanti - fariĝis teoriisto de sennaciismo. En
siaj verkoj ’La laborista esperantismo’, ’Naciismo’ k.t.p. li penis eltrovi la historian kaŭzon de la nacieca ideo, ĝian danĝeron por
nuntempo kaj speciale - por la klaso laborista. Lerte argumentante,
li prezentis la faktojn tiel, kvazaŭ batalo kontraŭ nacia ideo
estas tiom grava, ke jam al tiu sola ideo devas esti dediĉataj ĉiuj
fortoj de SAT-anoj. Anstataŭ klare esprimita monisma koncepto de la
historia evoluo - li provis pruvi, ke la mondon influas du ligitaj,
sed tamen memstaraj fortoj - la ekonomio kaj la socia idearo.
SAT-anojn li vokis batali speciale en la kampo de la ideoj, lasante
tute la kampon politikan kaj ekonomian."
...
(Fonto : Analiza historio de Esperanto-Movado, E.Drezen, EKRELO
1931, reeldono l’omnibuso, 1972, pp.83-84)
Antaŭrimarkigo de N.Bartelmes (tiama redaktoro de "Sennaciulo")
al la eldono de 1971 :
"Interkonsente kun la eldoninto de la unua eldono, SAT (ĝi aperis
en la jaro 1928), La Juna Penso aperigas tiun ĉi stencilitan
kajeron por la nova generacio de laboristaj esperantistoj.
Kredeble la novuloj en nia movado demandos : Kial reeldoni
broŝuron el la jaro 1928, dum en la daŭro de 40 jaroj multaj
cirkonstancoj en la vivmaniero ŝanĝiĝis ?
Nu, se efektive multo ŝanĝiĝis en tiu tempospaco, precipe
rilate la teknikan disvolviĝon kaj la sciencojn, tamen la pozicio de
nia laborist-esperantista movado restas firma, precipe rilate la
edukan kaj klerigan taskon, en kiu rolas S.A.T. Kaj tiun rolon
precizigas ĝuste la V-a ĉapitro en tiu ĉi broŝuro, tiuj linioj,
kiuj aŭguras la sennaciigon de la homaj mensoj kiel kondiĉon por
socialisma mondo, - rolo neglektita de la laboristaj partioj kaj
sindikatoj.
Kaj neniu certe estis pli kompetenta por prognozi pri la estonta
evoluo homara kaj la tasko de la monda laboristaro, ol la patro de
S.A.T., K-do E.Lanti.
En la intereso de la pliprofundiĝo de niaj ideoj kaj de la
disvastigo de nia idealo ni bonvenigas la reeldonon ĉi tie
prezentatan."
N.Bartelmes.
(Fonto : "La Laborista Esperantismo", E.Lanti, eldono de La Juna Penso- Dec.1971 - N° 81 A, unua kovrilpaĝo)
Opinio de Ulrich Lins :
"Tamen la programa demando decidigis la pluan sorton de SAT kiel
supertendenca organizaĵo. Fine de 1928 Lanti aperigis broŝuron ’La
Laborista Esperantismo’, kiu, prezentiĝante "kvazaŭa programo" de
SAT, formulis sennaciismon kiel apartan doktrinon. Pri la termino mem
antaŭe ne okazis detalaj diskutoj, ĉar la plej multaj, inkluzive
komunistojn kaj ŝajne eĉ Lanti, interpretis ĝin internaciismo plus
internacia lingvo. Sed lige kun la evoluo en Soveta Unio, kiu
anstataŭ revi pri baldaŭa mondrevolucio komencis sin dediĉi en
1928 al la konstruado de socialismo en unu sola lando, kreante specon
de soveta patriotismo, modela por ĉiuj alilandaj komunistoj, la
tezoj de Lanti, direktitaj kontraŭ submetiĝo al la soveta ekzemplo,
estis konsiderataj kiel danĝera herezaĵo, des pli ĉar Lanti sin
turnis kontraŭ ĉia naciliberiga batalo, kiu ne alportas al
laboristoj ekonomian liberecon, kaj rifuzis kontraŭbatali
imperiismon, ĉar tio "signifas bari la vojon al la historia procezo"
akcelanta sennaciiĝon ankaŭ sub la kondiĉoj de kapitalisma
ekspluatado en la kolonioj. Koncedante ke SAT ne povas adopti
sennaciismon kiel socipolitikan teorion, li tamen malkaŝis, ke la
Asocio celas ĝin diskonigi kaj pravigi. Krome, li kulpigis la
laboristajn gvidantojn pro perfido, ĉar ili malatentas la lingvan
problemon. Li asertis, ke la unuiĝo de la proletaro, premiso por
sukcesa agado, "estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo".
La diskuto pri la broŝuro ekflamis dum la 9-a Kongreso en
Leipzig, en 1929, kun la rezulto, ke en la fina rezolucio unuanime
estis nomita mispaŝo la maniero, laŭ kiu estis prezentita ’La
Laborista Esperantismo’ de Lanti, ĉar ĝi povus kredigi, ke ĝi
estas programo oficiala de SAT ; kompense al tiu riproĉo la Kongreso
esprimis sian fidon al ĉiuj gvidantaj organoj."
(Fonto : "Esperanto en perspektivo", UEA 1974, ĉapitro 19, p.647)
Opinio de E.Borsboom :
"Laŭstile modela, eĉ klasika lingvaĵo, "La Laborista
Esperantismo" laŭenhave tenis danĝeraĵon. En aparta ĉapitro Lanti
priskribis la aperon de nova tendenco en la asocio, "la sennaciismo"
kun la tre propra vidpunkto rilate la akiron de nacia sendependeco
kaj la klasbatalon nur en la laborejoj. La juna ismo posedis la
samajn rajtojn - nek pli nek malpli - kiel la aliaj tendencoj en SAT.
Tion Lanti substrekis. Tamen sennaciismo ricevis en la broŝuro pli
da pezo ol la komunista, socialdemokrata aŭ anarkiista tendencoj.
Plenan ĉapitron dediĉis la aŭtoro al tiu nocio por klarigi ĝin.
La tuto aspektis eĉ pli oficiala pro la antaŭparolo, en kiu Lanti
nomis la verketon "kvazaŭa programo" de SAT."
(Fonto : Vivo de Lanti, E.Borsboom, SAT 1976, pp.87-88.)
Interpreto de Ulrich Lins :
"En ’La Laborista Esperantismo’ Lanti dediĉas la pli grandan
parton al resumo de la celoj de SAT, denove emfazante ĝian
kontraŭdogman karakteron kaj la malfermitecon al libera diskutado.
Sed en unu ĉapitro, "Apero de nova tendenco : Sennaciismo", li
malkaŝas sian deziron, ke malgraŭ sia superpartieco SAT pli multe
ebligu la diskonigon de sennaciismo, eĉ se tiu "kelkrilate ne
akordiĝas kun la nuntempa programo de la laboristaj partioj".
Ĉi-kuntekste Lanti atentigas pri la disvastiĝo de "internaciaj
trustoj" ; li skribas : "Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari
al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo mondmastrumado
kaj mondlingvo. Kiel atingi, ke tiu procezo rezultu en socialismo,
Lanti tamen ne detaligas - krom akcenti, kiom la uzo de Esperanto
povas kontribui al sennaciigo de la mondo. Li asertas, ke la unuiĝo
de la proletaro, premiso por sukcesa agado, "estas ebla nur per la
helpo de komuna lingvo", kaj riproĉas al la laboristaj gvidantoj,
ke, malatentante tion, ili "senkonscie perfidas ... la interesojn de
l’Proletaro".
(Fonto : La Danĝera Lingvo, Ulrich Lins, 1-a eldonejo ĉe
Bleicher-Eldonejo, Gerlingen 1988, pp 260-261.)
*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*=*
Pridemandite de Petro Levi, Bartelmes konfirmis :
— ke la du alineoj poste aldonitaj al la unua paragrafo de la
SAT-statuto celis bari la manovrojn tiam strebantajn meti SAT sub la
ekskluzivan ŝildon de Komintern ;
— ke la kreo de la sennaciista frakcio havis la saman baran celon ;
— ke Lanti nek provis asigni al la "sennaciuloj" (sennaciistoj) la
taskon transformi SAT en sennaciisman asocion, nek provis asigni al
SAT la taskon propagandi sennaciismon.