Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Jules Grandjouan kaj la "Butertelero"
puce Orsinger : La socio sur la haŭto
puce Orsinger : Liberecana kaligrafio
puce Orsinger : Vorto desegnita kaj desegno skribita
puce Toño DEL BARRIO : Manuel Monleon, engaĝita desegnisto kaj esperantisto.

Orsinger : Vorto desegnita kaj desegno skribita

artikolo


Lʼarto komenciĝas kie finiĝas la geometrio
Paŭlo Standard

En 1960 Manzoni skribas en pluraj lingvoj sur ladajn skatolojn :”Merdo de artisto”. Oni ne bezonas malfermi la skatolon kaj pentri aŭ fotografii la enhavon. La titolo sufiĉas por subkompreni la strangecon de la situacio kaj la ĝenon kiu invadas la spektanton. Sed bonvolu rigardi
la aferon pli atente. Vi vidos ke malantaŭ la skandala verko de ĉi tiu artisto troviĝas, iel, la limo inter la lingvaĵo kaj la materio kaj denunco
de la arta merkato. Sed estas la unua interpreto kiu interesos nin.

Tiel la lingvaĵo ludas rolon pli kaj pli gravan en la moderna arto. Ekzemple, Van Gogh, skribante al sia frato, enskribis la nomon de la koloroj en la diversaj partoj de la desegnoj kiujn li sendis.

Duchamp atribuis koloron al iuj el siaj verkoj simple skribante la nomon. La etnologo Levi - Strauss, ankaŭ elmontris, ke la lingvaĵo permesas akrigi la percepton de la koloroj. Rimbaud trovas kolorojn por la vokaloj ... sed tio ankaŭ estas valida por la formoj, la volumoj, la aranĝoj kaj la kvalitoj de la materio. La funkcio de la lingvaĵo estas duobla : MONTRI / DENSIGI la sencon sine de tio, kion oni nomas “koncepto”.

Jen, eble, okulfrapa ekzemplo :

ESPERANTO = VERDA = STELO
ESPERANTO = RUĜA = SITELO

Laŭ vi, kiu trio funkcias plej bone aŭ demandu al vi mem ĉu la koloro ruĝa ne ŝanĝus, eĉ momente, vian percepton de nia lingvo ?

Tra la tuta XX-a jarcento la diversaj avangarduloj prizorgas ligon
inter la lingvaĵo kaj la plastikaj verkoj (Marinetti kaj la itala “futurismo”,
ekzemple). La elartikigo de la eŭropa poezio estas korelativa al la detruo de la formoj (Apollinaire kaj la Kubismo). La lingvaĵo iĝas materialo.

La lingvaĵo de artistoj kiel Duchamp ne estas devige komprenebla, klara. Tamen ĝi naskas la paroladon kaj instigas la penson, la kuriozecon.

Grandparto de la verko de Duchamp prezentas evidentajn aludojn al la literaturo (li estis bibliotekisto) : vortludoj, ironiaj malhonestaĵoj, ŝercoj, ...

Vorto sub pentraĵo aŭ skulpturo estas unu afero sed vorto en formo
de pentraĵo estas alia. Ekirante de tio, kio konstituas ĝin, la fizika korpo de la litero, la kaligrafio transformas abocon, tekston en artan verkon.
“Skribado bezonas sencon, dum kaligrafio eksprimiĝas tra la formo
kaj la gesto ; ĝi altigas la animon kaj iluminas la sentojn”, skribis
granda ĉina majstro. La skribisto uzas nociojn kiel harmonio de la
proporcioj, ekvilibro de la formoj kaj la ritmo de la kontrastoj. La
eksprimeco kaj la spontaneco faras la kaligrafiiston. Tiel kaligrafio kaj
skribo malsimilas. La litero finfine estas nur abstrakta signo al kiu
oni aldonas enhavon, valoron. Sed, fronte al la kaligrafiita teksto en alfabeto aŭ fremda lingvo, bela kaligrafio ankoraŭ perfekte kortuŝas nin
kiel kanzono en alia lingvo. Araba kaligrafio povas veki la estetikan plezuron.

Ne estas facila proponi difinon de ĉi tiu arto. Kulturo, civilizo, lando, imperio, kreskas ĉirkaŭ unu lingvo, kiu estas la fundamento de ilia arto kun la desegno, eble la unua estetika eksprimrimedo de la homaro. Transnacia kulturo aperos se ni uzas “verdajn” vortojn por kolori
niajn verkojn.

el Sennaciulo, aprilo 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio