Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Babilejaj sirenoj - Spuroj en la sablo - En songo nur ?
puce  Morta birdo
puce  Pafbudo por hejme
puce  Principo espero
puce Alia ol nun
puce Buntaj teleroj
puce DADA VIVAS
puce Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj
puce Donkiĥoto en labirinto
puce Kapricaj koloroj
puce Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen
puce Kial la najtingalo kantas por mi kaj ne por vi ?
puce La sonĝo
puce Lasu danci la derviŝon en vi

Libereco, egaleco, frateco

prozpoemo



Hans-Georg Kaiser
LIBERECO, EGALECO, FRATECO


LIBERECON jes ja,
sed ĝi devas esti stampita antaŭe.
Liberon, ĉu ? Jes ja ! Sed ne sen iuj limigoj !
Ankaŭ la libero devas havi limojn.
Tiom liberaj ni ankoraŭ tute ne estas,
ke ni povus elteni la liberecon de ĉiuj aliaj.

EGALECON jes ja, sed ne
en la senco de sama posedo !
Egalecon, ĉu ? Kial ne ?
Sed ne tute sen limigo !
Ankaŭ la egaleco devas havi limojn.
Ĉar ni ankoraŭ tute ne tiom progresis,
ke ni povus elteni la egalecon de ĉiuj.

FRATECON, jes ja,
sed ne por ĉiuj.
Fratecon ? Kial ne ?
Sed ne sen limigo !
Ankaŭ la frateco havas limojn,
ĉar tiom ni ankoraŭ tute ne progresis,
ke ni povus elkore deziri
ankaŭ la fratinecon.

Tial ankaŭ la grekaj skulpturoj ĉiuj ricevis figofolion aŭ ion similan, ĉar ankaŭ la nudeco devas havi limojn ! Adamo kaj Evo estis ankoraŭ tro primitivaj por kompreni tion. Jes ja ! Ili ankoraŭ ne konis la pornografion, ĉar tiam la rabado de inoj estis ankoraŭ privata afero, kaj ili ankaŭ ne konis la banĉarojn, kiuj havis la ekskluzivan taskon kaŝi nudulinojn kontraŭ la voluptaj rigardoj de iuj malpurpensaj griziĝintaj fiuloj :). Alikaze Evo ne estus starinta nuda sub arbo, sed sidinta en banĉaro, kun burko, tiel, kiel tio decas en lokoj, kie kaŝititeco estas alta valoro. (HGK)

Gloso : Accepted ! = Akceptite !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio