Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)
puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)
puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando
puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...
puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ
puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj
puce Marteno Lutero King : Revon havas mi
puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,
puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)
puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo
puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)
puce T-ĉemizo Internacia solidareco
puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?
puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo

tradukitaj citaĵoj el "La Mortula Ŝipo"


Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo


(Nun jam pli ol mil dronintoj estis trovitaj en la Mediteraneo dum nur dek tagoj !) 

(Citaĵoj el la romano "La Mortula Ŝipo“ de B.Traven") 

 El ĉapitro 33 

 Kaj eĉ pli gaja estas, ke centoj da ŝipoj kiel Jorike, centoj da mortulaj ŝipoj veturas sur la sep maroj. Ĉiuj nacioj havas siajn mortulajn ŝipojn. La plej fieraj kompanioj, kiuj fanfarone flirtigas la plej belajn flagojn, ne hontas veturigi mortulajn ŝipojn. Por kio oni pagas asekurpremiojn ? Ne por plezuro. Ĉio devas enspezigi profiton. 

Veturas multaj mortulaj ŝipoj sur la sep maroj, ĉar estas multaj mortuloj. Neniam ekzistis tiom da mortuloj, kiom ekde la tempo, kiam la granda milito por la libereco estis gajnita. Por tiu libereco, kiu altrudis al la homaro pasportojn kaj ŝtatanecajn konfirmilojn, por montri al la homoj la ĉiopovon de la ŝtato. La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj. 

Levu la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa. Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro. 

 PS : Kiel ne ne pensi ĉe tiu citaĵo pri la kompatinduloj, kiuj dronadas pro profitavido en la mediteranea maro, ĉar la eŭropanoj ne pretas helpi al ili. Por mi tio estas brutala krimo, kiu tie okazas antaŭ niaj okuloj jam dum pli ol 40 jaroj pro la hipokrita politiko de Eŭropo. Kaj alia krimo subtenata de eŭropaj registaroj estas la samtempa sendado de armiloj en militregionojn de Afriko, kiuj ĉion alian pli necese bezonas ol armilojn. Kontraŭ la fuĝantoj de tiaj militoj Eŭropo starigis eĉ "grandan muron", kiu memorigas min pri alia frazaro el la romano „La Mortula Ŝipo" (H-GK)

Eltiraĵo el ĉapitro 43 

La murdobruligistoj ĉiam sidas sur la alia flanko de la muro. Kaj al tiu, kiu ne akceptas tion kaj foje volas persone rigardi, ĉu estas vere, kaj do grimpas sur la muron kaj ĉe tio falas malsupren, okazas tute juste, ke li devas resti ekstere. Kaj se tiu tamen volas iri al la transa flanko, por vendi al la murdobruligistoj la superfluajn pantalonbutonojn, li iru almenaŭ tra la pordego, por ke oni vidu, kiu li estas, kaj por ke la noktogardisto, kiu havas super sia dompordo la aglon kaj la flagstangon, kiuj faras lin tuj rekonebla kiel la noktogardiston de sia lando, ne perdu la trinkmonon. Tiu, kiu ne povas pagi trinkmonon kaj ne havas folieton en la poŝo, sur kiu oni konfirme stampis, ke li estas la filo de sia patrino, restu hejme. Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas. Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio