sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










Cirilo Orsinger : Kiel Japanio influis la impresionistojn (Pri japanismo)



Fine de la 19-a jarcento la eŭropanaj artistoj malkovras la japanan arton. Tio renversas la tradiciajn estetikajn regulojn.

JPEG - 74.3 kb


Ĉirkaŭ la jaroj 1870, la "Japanismo" furoras en Eŭropo. La angloj kaj la francoj precipe malkovras la foran arkipelagon kaj entuziasmiĝas pri la objektoj kiujn vojaĝantoj alportas en la holdoj de siaj ŝipoj. Neniuj artoj eskapas de la nova modo kiu influas la plej famajn tiamajn kreantojn. Ĉiuj ĉerpas el la nova inspirfonto. La novajn plastikajn eblecojn, kiujn la japana estetiko alportas, renovigas la arton de la eŭropanoj kaj pravigas la jam kurantajn evoluojn de la artista medio. Estas eble la japanaj gravuraĵoj kiuj pli profunde transformas la artan pejzaĝon. Sed por bone kompreni la revolucion, kiu tiam okazis, ni devas, ĉiam tro rapide, skizi la portreton de la plej famaj pentristoj kaj gravuristoj.


En la japana lingvo de la 17-a jarcento la termino "ukiyo-e" estas laika pentraĵo priskribanta la ĉiutagan vivon. La gravurjaxo rapide anstataŭas la pentraĵon ĉar ĝi permesas havigi plurajn kopiojn por kontentigi klientojn pli kaj pli nombrajn. Ĝis 1760 la gravuraĵoj estis nigrablanke presitaj aŭ mane koloritaj sed Harunobu (1725-1770) elpensas procedon, kiu ebligas plurkolorajn presadon kaj permesas novan eblecoriĉon.


Oni citas plej ofte kvar ĉefajn kreantojn, kiuj majstris ĉi tiun arton : Kijonaga, Utamaro, Hokusaj kaj Hiroŝige.


Kijonaga (1752-1815) ŝatis desegni laŭmode vestitajn virinojn kaj la teatran medion. li estas fama ĉar li kreis la plej belajn inajn portretojn. Tiel oni kutime asertas ke lia verko priskribas eternan kaj klasikan belecon. Utamaro (1753-1806), influita de Kijonaga, kies propra stilo tre rapide aperas. Lia verko karakteriĝas per volumoj pli realaj kaj portretoj de nudaj virinoj. La psikologia aspekto de la personoj ( la esprimoj de la vizaĝoj, la gestoj...)ankaŭ estas grava elemento de lia verko. Fama pro siaj idealigitaj korteganinoj, Utamaro tamen estis cenzurita de la registaro.


Hokusaj (1760-1849) estas la plej mondkonata pentristo kaj gravuristo . Li realigis la famajn "36-ajn vidojn de la monto Fuĵi". Lia verko, impona, ankaŭ priskribas la popolon, la burĝaron. Li ilustris legendojn kaj erotikajn scenojn, k.t.p...Elstara teoriulo influita de la nederlandaj gravuristoj, li pasie, eĉ freneze, serĉadis la perfektecon kaj vivis nur por sia arto. Hiroŝige (1797- 1858) eleganta koloristo, fakulo pri la pejzaĝoj. Je la fino de sia vivo li precipe pentris la bestojn. Lia verko, admirinda, estas tre riĉa.


Kiam la eŭropanoj malkovras la japanan arton, ili malkovras alian mondon. Kaj tiu ĉi mondo posedas aliajn leĝojn. Edgar Degas (Dega) estas la unua kiu komprenos kaj uzos la novajn eblecojn. La perspektivo, la volumo, la klarobskuro, reguloj hereditaj de la Renesanco estos por ĉiam renversitaj. Monet (Mone) alilokas la horizontlinion kaj elektas novajn kadrojn. Gauguin riskas ampleksajn kolorglataĵojn kaj, tre influita de Hokusaj, simpligon de la formoj. Bonnard (Bonar), per siaj ekranegoj, elprovas novajn supraĵojn por pentri. Van Gogh pensis trovi novan filozofion en la japana arto. Danke al Cézanne (Sezan) la monto Sankta-Venko estas tiom fama, kiom la monto Fuĵi. Toulouze-Lautrec (Tuluz-Lotrek) kiel Utamaro priatentas pri la gestoj de siaj modeloj, la fizionomio, la vestoj de la virinoj. Ekzemple, la vizaĝoj en la pentraĵo" la cirko Fernando" estas inspiritaj de Utamaro. La listo estas longa sed, por fini, mi deziras citi la miskonatan verkon de Henri Rivière (Henriko Rivero) kiu gravuris la ...36 vidojn de la Eiffel-a turo ! Jen la dua supraĵo de la arto !


Oni povas aserti ke ĉi tiu parto de la arta historio estas nur komenco ĉar la Okcidento estas ankoraŭ influita de japanio, precipe en ĝia aktuala arkitekturo, kino kaj teknologio. Mi perfekte konscias ke la temo estas inda je pli ampleksa kaj preciza studo kiel ĉiuj artikoloj, kiujn mi verkis. Ve, mia nacia kulturo limigas min( tial mi bezonas vin !). Mi proponas nur, en ĉi tiu modesta artikolo, francan vidpunkton. Sed oni sendube povas plilarĝigi ĝin ĉar dum la 20-a jarcento, kaj ankoraŭ nuntempe, distingiĝas almenaŭ du sistemoj de kapitalista produkto : La usona kaj la japana. De tio dependas ia cirkulado de la scioj kaj teknikoj en la mondo kaj, kompreneble, la influo de la kulturo. Kian influon havos la nova vekiĝanta merkata socialismo en Ĉinio super kulturo ? La demando restas malfermita.


el Sennaciulo, julio-aŭgusto 2005