sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










B.Traven : Ĉaro (romano) Ĉapitro 9/2 pri festkermeso



B.Traven
Ĉaro

(romano)

9/2

(kiu temas pri festkermeso, pri aĉetebrio, pafbudoj, ludotabloj, trompo,stulteco kaj koruptaj urbaj oficistoj)

La placo antaŭ la katedralo situis tre malalte. En la pluva sezono tiu placo estis ĉiufoje inundata kelkajn tagojn.

Sed nun la placo estis tute inundata de standoj, restoraciaj tendoj, pafbudoj kaj ludotabloj, inklude de ĵetkubaj tabloj. La irejoj inter tiuj budoj kaj standoj estis tiom malvastaj, ke la homoj, kiuj tie svarmadis, moviĝis nur lante antaŭen. Estis ĉiama ŝovado, puŝado kaj premado.Tiel ekestis la impreso, kvazaŭ kelkaj dekmiloj da homoj tie troviĝas sur la placo, kvankam, se oni nombrus ilin, ĉeestus apenaŭ pli ol trimil da ili.

Kion tiuj urĝantaj kaj ŝovantaj interpuŝuloj kaj premuloj tie efektive serĉis, ili tute certe mem ne sciis. Tie nenio esti aĉetebla, kion ili ne povus aĉeti kiam ajn alitempe same bone aŭ eĉ pli bone, pli malkare kaj multe pli fidinda en iu magazeno de la urbo. Sed ĉiu havis sur sia vizaĝo esprimon, kvazaŭ li atendus aĉeti tie aŭtentikajn oromonerojn, kiuj popece kostas nur peson.

Ĉion, kion la homoj aĉetis tie, ili aĉetis ne tial, ĉar ili bezonis ĝin, sed ili aĉetis ĝin, ĉar ili ĝin vidis, ĉar ili estis en la humoro elspezi monon, ĉar lertaj komercistoj persvadis ilin, ke ili povas aĉeti tion aŭ tion nur ĉe li kaj ĉe neniu alia en la mondo, kaj ke tio estas granda bonŝanco por ili, ke li venis en la urbon, kaj ke eĉ tiukaze, se ili momente ĝuste ne bezonus la aĉetindan varon, tiu mankus al ili morgaŭ kun certeco, ke tiam estus tro malfrue kaj ili estus preterpasintaj la grandan kaj plej favoran okazon en sia vivo.

Tiel la homojn kaptis certa ebrieco. Sub la influo de la kriado, de la bruo, de la muziko, de ofertantaj vendistoj, de la puŝado kaj ŝovado de la homoj ĉirkaŭ ili, kiuj aĉetis kaj aĉetis kvazaŭ morgaŭ granda katastrofo povus detrui ĉion, la homoj perdis ĉiun kontrolon pri si kaj sian agadon. Iliaj kapoj pleniĝis kaj peze ekturniĝis kaj perdis sian trankvilan pensmanieron. Tiel ili aĉetis kaj aĉetis, la plej sensencan kaj plej superfluan fatrason. Objektoj, kiuj estas malbelaj kaj ne havis uzvaloron. Kaj ili aĉetis kaj aĉetis, ĉar ili vidis kiel ĉiuj aliaj homoj ĉirkaŭ ili aĉetas kaj aĉetas.

Simile estis ĉe la pafbudoj kaj ĉe la standoj, kie oni rajtis ĵeti pilkojn al starigitaj nigraj katoj el kartono. Por dek centavoj oni rajtis pafi trifoje per pikilo al malgranda celdisko. Se sukcesis al la pafinto trifoje trafi en la nigron, li ricevis kiel premion arabeske ornamitan kaj per oro pripentritan florovazon. En la pli grandaj urboj iu magazeno popece povus oferti tian vazon por dudek centavoj, kaj neniu, kiu posedas nur iom da estetika sento aĉetus ĝin. Eĉ tie en tiu pli malgranda urbo, kie tiam tio estis en modo, kio estis en pli grandaj urboj jam antaŭ tridek jaroj rabatvaro, komercisto apenaŭ povus esperi vendi tiajn vazojn kaj la ceteron, kion la pafbudoj kaj standoj disdonis krome kiel premiojn al klientoj. Sed, se oni gajnis tian objektaĉon en pafbudo, tio estis kiel donaco. Oni portas ĝin hejmen kaj starigas ĝin en la domo. Kvankam ĝi detruas ĉian harmonion en la domo, sed kiu havus la kuraĝon ĵeti tian bele orumitan vazon en la rubujon. Oni provas uzi ĝin kiel vazon. Sed, se oni vere metas florojn en ĝin, la vazo renversiĝas kun la akvo, ĉar la ĉeĥoslovakaj fabrikantoj de tiuj vazoj pensis malpli pri la ĝustaj proporcioj de la vazoj ol pri tio doni al ili luksan aspekton. Kaj ĉar la vazo do uzeblas por nenio en la mondo, oni nur starigas ĝin en la loĝejo de la pafinto. Tial ĝi neniam disrompiĝas kaj herediĝas de generacio al generacio. Pro tio la estetika sento de la homoj restis ĉiam tiel, ke ĉiu nova generacio en pafbudo penas fari por dek centavoj dudekfoje tri pafojn, por gajni tian vazon.

Sed facile tute certe ne estis, efektive gajni ion en la pafbudo. Oni gajnis nur pro pura hazardo ion, kaj la hazardo ekefikis nur tiam, se oni trifoje celis al tute alia loko ol al tiu, kiun oni intencis trafi. La aerfusiloj estis tiel alĝustigitaj, ke eĉ feliĉigaj hazardoj nur tre raris. La pafbuda viro povis vojaĝi kun siaj vazoj, tasoj por barbaj viroj, japanaj ventumiloj el Halle ĉe Saale kaj la vekhorloĝoj kaj bildoj de virgulino Maria du jarojn al kvardek diversaj jarfoiroj kaj sanktulaj festoj, kaj se oni iutage ree renkontis lin, li starigis plu la samajn vazojn kaj vekhorloĝojn. Kaj la homoj pafis ankoraŭ tiam tri pafojn por dek centavoj por gajni vekhorloĝon, kiu pro la longa servado estis rustiĝinta kaj deformiĝinta pro la multfoja enpakado kaj elpakado.

Sed la pafbuda mastro estis afabla viro. Se oni multe pafis kaj penis kaj faris kelkajn lertajn pafojn, kiuj tamen ne gajnis la vazon, sed la bonintencan kapkliniĝon de la pafbudisto : „Otra vez, caballero, más buena suerte-la venontan fojon, caballero, vi pli bonŝancas !“ La bonega pafinto ricevis medalon fiksitan sur la bruston, kiu atentigis lin inter la ceteraj festpartoprenantoj kiel eminente gravan viron.

Oni povis pafi ankaŭ al surstarigitaj skatoloj kun cigaredoj. Skatoloj kun cent cigaredoj kostis tri pesojn, kaj tia skatolo aĉeteblis en ĉiu magazeno por dek centavoj. Sed tie en la festo la homoj ege penis dekfoje fari tri pafojn por dek centavoj por povi havi tian skatolon.

Se la homoj tro malprudente forpafis sian monon kaj nun volis regajni ĝin, ili iris al la ludobudoj kaj al la ruletaj tabloj. Tie estis ja tiel facile per dudek kvin centavoj per unu fojo gajni kvin pesojn. Tiun okazon oni ne rajtis preteriri, kaj ĉiu estis dankema al la viro kun la ruleto, ke li venis al la festo kaj tiel donis al la homoj la okazon fariĝi riĉaj en unu nokto eĉ sen devi labori.

La posedantoj de la pafbudoj kaj de la ĵetstandoj kaj ĉiuj similaj homoj estis grandaj friponoj, tion sciis ĉiuj festvizitantoj. La fusiloj ne pafis laŭcele, la pafforto estis tro malgranda kaj ne faligis eĉ nur unu skatoleton da cigaredoj, se la pafbudisto ne deziris ĝin, kaj se li ne intence starigis la skatolon tiom proksime al la malantaŭa eĝo, ke ĝi jam falis, se oni nur iom tuŝis ĝin. De tempo al tempo li ja devis permesi la gajnon de kelkaj skatoloj por allogi novajn klientojn.

Ankaŭ la viro kun katoj el kartono ŝovis de tempo al tempo fabokernon tiel sub la ligneton servantan por la starigado de la kato, ke la kato renversiĝis kaj la ĵetinto ricevis ses ĵetojn por nenio, por denove provi sian bonŝancon kaj gajni oran poŝhorloĝon.

Nur la viro kun la ruleto estis honesta. Tio estis konata. Kiu ajn vizitanto, kiu jam riskis sian monon, rajtis ekturni la ruleton, kaj se iu asertis, ke la ruleto staras oblikve, oni tuj ekvilibrigis ĝin. Tie friponaj agoj ne okazis. Tion ankaŭ la polico ne tolerus. Strange estis nur tio, ke la ununura viro, kiu daŭre gajnis kaj riĉiĝis, estis la posedanto de la ruleto mem. Kiel li estu paginta alie siajn altajn impostojn ? Kaj ankaŭ vivi li volis. Kaj tamen ĉiuj homoj, kiuj riskis tie siajn pesojn, estis firme konvinkitaj, ke la viro kun la ruleto venis tien nur, ĉar li intencis riĉigi ĉiujn. Kaj, se la ludantoj spite al multfoja vetado de sia mono ne riĉiĝis, sed tion, kion ili posedis, perdis, ĉiu kulpigis nur sin mem kaj diris, ke simple Fortuno ne helpis lin, ke estas lia ĉiama sorto ne havi bonŝancon.

Kompreneble la ruzuloj, kiuj tie ludis, ne esperis eĉ dum sekundo, ke ili povus forgajni de la ruletposedanto almenaŭ peson. Se tiu danĝero minacus la ruletposedanton, li ja ne venus. Sed la ruzuloj ludis por gajni la monon de siaj kunludantoj, por tiel partopreni en la negoco de la ruletposedanto. La ruzuloj dum horoj eltenis ĉe la ludotablo. Ili vetis sian monon laŭ certa sistemo. Ili gajnis ofte kaj tiel helpis al la posedanto allogi novajn klientojn, ĉar la posedanto elpagis la gajnojn al la ruzuloj kun laŭta kriado : „Jen, caballeros, denove kvin pesojn por via tostón. Vi faras el mi povran viron. Morgaŭ mi devos fermi mian ruletotablon. Mi devas nutri familion. Sed mi estas viro de honoro. Nova ludo komenciĝas, cabbaleros. Vetu, cabbaleros, vetu. Se fué. Rrrr. Quince negro. Kiu havas la nigran dekkvin ? Neniu ? Vetu, caballeros, vetu, nova ludo komenciĝas.“

La ruzuloj gajnis efektive. Dudek pesojn, tridek pesojn. Sed ili volis gajni cent pesojn kaj poste fini la ludon. Se nokte la rulettablo estis fermata, la posedanto faris la tutan negocon mem ; kaj la ruzuloj estis same tiaj malplenaj kaj elsakigitaj kiel la stultuloj. La sola persono, kiu finis la tagon kun gajno, estis la ruletbankiero.

La ruleto kaj la ceteraj tabloj, kie oni ludis je kontanta mono, havis licencon nur ĝis la naŭa vespere. Nur sub tiu kondiĉo ili estis ricevintaj la licencon. Sed la vera negoco efektive komenciĝis ja nur post la naŭa vespere, ĉar la caballeros en tiu tempo sendis sian edzinon en la liton. Kaj tiam la caballeros estis liberaj kaj ne plu molestataj.

La polica ĉefo sendis policiston kun la informo, ke pasis la tempo por la ruleto. La ruletbankiero translasis la tablon por certa tempo al sia kunlaboranto, kaj li iris al unu el la cantinas, kie li renkontis la polican ĉefon.

„Ĉu copita, jefe ? Ĉu glaseton da komiteko ?“ li demandis. Sen atendi la respondon de la aŭtoritato, kun kiu li parolis, li mendis du grandajn glasetojn da komiteko añejo. Kaj kiam ili ankoraŭ estis duone plenigitaj en la manoj, li mendis du pluajn glasetojn da komiteko. Tiam li eltiris kvin pesojn el la poŝo, ŝovis ilin al la polica ĉefo en la pendantan manon, grimace fermis okulon kaj diris : „Vi havas ja familion, jefe, estas por viaj infanoj.“

Ĝis la deka vespere montriĝis neniu policisto ĉe la ruleto. Oni gaje ludis. Laŭ la licenco ne estis permesite, ke persono vetu pli ol dek centavojn sur la sama nombrokampo. Kompreneble ĉiu rajtis veti kvin centavojn sur dek diversajn nombrojn aŭ pli da ili en ĉiu ludo. Sed vespere je la sepa la bankiero jam malinkline tordis la vizaĝon, se iu vetis malpli ol kvaronon de peso. Je la oka oni vidis jam nur ĵetonojn kun valoro de duono de peso sur la nombroj. Je la deka la bankiero po nombro akceptis kvin pesojn.

Tiam, je la deka vespere, aperis denove policisto kun la informo, ke nun devu esti la lasta ludo, kaj ke li ne rajtas permesi pluan ludadon. La ruletviro donis al la policisto peson. Tiam li denove iris al kantino. Ĉifoje ĝi estis aliloka. Sed ĝuste, li renkontis la polican ĉefon. Estis pruvo de la prudento de la bankiero, ke ĉiufoje sukcesis al li tuj trovi la polican ĉefon en la ĝusta kantino sen disipi tempon ĉe la serĉado. Kostis denove du glasetojn da comiteco añejo, sed ĉifoje dek pesojn por la familio.

Sed tio ne estis ĉio ĉifoje. La polica ĉefo movis iom la kapon en la direkto al sinjoro, kiu sidis ĉe tablo kun botelo da biero antaŭ si.

El presidente – la urbestro“, diris la polica ĉefo.

La ruletviro tuj komprenis.

Li iris al tiu tablo.

Cómo está, señor Presidente ? Kiel vi fartas ?“

„Ah, don Claudio, qué tal ? Kiel statas la negoco ? Mi devas diri al vi, ke ni povas permesi nenial, ke via ruleto turniĝos ankoraŭ post la naŭa vespere. Vi ja konas la kondiĉojn de via licenco.“

„Mi tuj fermos ĝin, señor Presidente, nur kelkajn ludojn ankoraŭ. Kelkaj sinjoroj tie volas havi revanĉon.Tion mi apenaŭ povas rifuzi. La sinjoroj estas ekscititaj, kaj tio povus konduki al tumulto, eble eĉ al kelkaj pistolpafoj.“

„Vi pravas, don Claudio“, kapjesis la urbestro.

„Kompreneble, sub tiaj cirkonstancoj. Sed ne tro longe, ĉu vi komprenas ? Ĉu vi ne volas sidiĝi al mi por botelo da biero ?“

„Vi devas pardoni al mi, señor Presidente“, diris la ruletviro, lerte evitante la inviton, kiu tute ne estis serioze dirita. „Ĉe okazo“, li diris plu, kvazaŭ eksaltonte, por povi rekuri al sia negoco, „mi aŭdis, ke vi volas konstrui hospitalon ĉi tie. Ĉu vi permesus, señor Presidente, ke mi faru malgrandan kontribuon ?“

„Mi tre dankas al vi en la nomo de la civitanaro“, la urbestro respondis.

La ruletviro tiris kvin ormonerojn el poŝo kaj metis ilin proksime antaŭ la urbestron kaj ŝovis ilin duone sub la urbestran brakon, ripozantan sur la tablo.

La oromoneroj malaperis, antaŭ ol la ruletbankiero denove enpoŝigis la manon.

„Kun via afabla permeso, señor Presidente, sed nun mi devas rapidi, por ke ne okazu ĉe mia tablo eĉ tumulto.“

Bueno, don Claudio, sed memoru, ne tro longe.“

Eĉ je la unua post noktomezo la ruleto ankoraŭ turniĝis. Tiam la negoco atingis sian kulminon. Nun ludis la bienuloj. Ĉiuj ĉi homoj, kiuj povis veti nur duonon de peso aŭ peson, ne plu kuraĝis proksimiĝi. Oni ne vendis ĵetonojn al ili. La plej malkaraj ĵetonoj kostis nun kvin pesojn. Ĉar oni ludis nur per ĵetonoj, la ruletviro, se la polica ĉefo aŭ la urbestro fine tamen agus en la nomo de la leĝo, povus ĉiam trankvile klarigi, ke ĉiu ĵetono valoras nur kvin centavojn. Neniu, ankaŭ ne spiritisto, povus vidi laŭ ĝia aspekto, je kiu prezo ili estis venditaj.

La polica ĉefo, kiu ankoraŭ trifoje estis vizitata en kantino de la bankiero, komisiis la policistojn serĉi ebriulojn kaj skandalulojn kaj ne molesti la bienposedantojn ĉe la ruleta tablo.

La Presidente same estis vizitata ankoraŭ trifoje. Pro la hospitalo. Poste li foriris por dormi kaj konfidis la urbon al la protekto de la ludantaj bienuloj. Sub ties ŝirmo la urbo estis sekura ; ĉar la bienuloj estis la defendantoj de kvieto kaj ordo, kaj ĉar ili rigardis ĉion ekzistantan kiel bonaĵon kaj kiel tiel dezirata de Dio.

Ligo : B.Traven : Ĉaro (karapaco.de)