Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce 5241 : Por unueco !
puce Asensi : Andaluzia Ciganino
puce Auld : Koŝmaro
puce Deŝkin : Mevoj
puce Doumegnon : Tamtamo
puce Eroŝenko : Antaŭdiro de la ciganino
puce Grenejo : Kompatiga kanto en liberaj versoj
puce H. Dresen : Ne cedu
puce Hankel : La simbolo de l’ amo
puce Izgur : Mi estas
puce Karesema : Inoj fortaj kaj inoj de forto
puce Kretinsky : Kiel ekspliki ?
puce L.Ivn : Laboristino
puce Matkowski : Al niaj malamikoj !

L.Ivn : Laboristino

rimpoemo


Rimenoj siblas kaj pulioj knaras.
Serpentoj lignaj glitas al la plank’.
Ĉe stablo ŝi (laboristino) staras.
Kaptuko ruĝa kaj novleda jak’.

Trankvile kuras akraj tranĉiletoj
kaj lulkantante endormigas ŝin.
Jen...malproksima tag : - parti-bileton
unuafoje premis ŝi al sin’.

Kovrilo ĝia (ruĝa kalikoto)
aspektis ĝoje, kiel novnaskit’.
Nun estas ĝi en sango kaj en koto :
tre multon ĝi suferis dum milit’.

Angulo unu estas fortranĉita :
ĝis nun la kuglo vagas en la korp’.
Ŝi ne memoras : ĉu fusil’ bandita,
ĉu la blankula celis al la kor’.

Ĝi ne malhelpis ŝin kun Ruĝarmeo
(neforgesebla tag’ de Perekop !)
balai for blankulojn el Krimeo
kaj diri al burĝar’ tutmonda : stop !

Kaj poste poste, ... ree familio.
Gepatroj mortis, restis eta fil’.
Sed viv’ ruliĝas kvazaŭ la pulio –
minutoj kuras kiel rulranĉil’.

La 4a baldaŭ. Fajfo. Fino. Iras
rapide hejmen ŝi – atendas ja
patrinon sian juna pioniro
kaj mem preparis li tagmanĝon jam.

Post duonhoro – klubo ĝis la 10a :
aboc-lernej’, rondet’, virin-kunven’,
parti-kunsido aŭ biblioteko,
lekcio longa kvazaŭ ĝis maten’.

Kaj morgaŭ tralegante en gazeto :
"En Dortmund"... katastrof’. Pereis 100".
dolore pensas ŝi pri sort’ proleta,
la lipojn mordas en terur-silent’.

Kaj ree, ree...(kvazaŭ dum milito,
dum malsukces’ en apudmoskva front’)
sur ŝia frunt’ aperas sulk’ subita,
minaco por kapitalista mond’.

Rimenoj siblas kaj pulioj knaras.
Serpentoj lignaj glitas al la plank’.
Ĉe stablo ŝi (komunistino) staras.
Kaptuko ruĝa kaj novleda jak’.


el Sennacieca Revuo, 1926

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio