Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Ĵurnalismo sen limoj


Komence...

Post la apero de la unua lernolibro pri la "Internacia Lingvo" (“Международный язык“) por ruslingvanoj publikigita en Varsovio de doktoro Esperanto (pseŭdonimo de doktoro Ludwik-Lejzer Zamenhof) je la 26a de julio 1887, iuj ĵurnalistoj tuj rimarkis la valoron de tiu lingva komunikilo. Ili ekuzis ĝin kaj kontribuis al ĝia disvastigo. La unua artikolo pri tiu temo aperis sub la titolo "Anti-Volapük" en "Kurjer Godzienny" de la 7a de aŭgusto. Ĝin subskribis "Wl. S." (Wladyslaw Sabowski), kiu montris ĝian superecon kompare al Volapuko, publikigita en 1879 de germana pastro Martin Schleyer.

Inter la pioniraj ĵurnalistoj, kiuj ofte havis samtempe aliajn profesiajn okupojn, aperas laŭ la landoj :

Pollando

Alexander Brzostowski, ĵurnalisto kaj bibliotekisto, kiel tute unua publikigis proksimume 200 artikolojn kaj organizis ekspoziciojn en Częstochowa kaj en Vieno. Leopold Blumental, (Leo Belmont), verkisto, humuristo, satiristo, aŭtoro de pli ol cent verkoj, talenta oratoro kaj tradukisto, estis kvin fojojn malliberigita, eĉ unu fojon ekzilita pro la enhavo de iuj artikoloj. Jozef Wasniewski, la unua, kiu entreprenis vojaĝojn per Esperanto kiel ununura lingvokapablo ; li akiris la unuan literaturan konkurson en tiu lingvo en 1899 per novelo "En la brikejo". Stefan Mikholalski, medicinisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de multaj primedicinaj verkoj, li eldonis la unuan medicinan publikaĵon en Esperanto, "Voĉo de kuracistoj" ekde 1908 ĝis 1911, kaj li estis ano de la organizantaro de la Universala Kongreso de Esperanto en Krakovio en 1912. Adolf Mildwurf, doktoro pri politikaj sciencoj, estris multajn kursojn en Danio kaj tie fondis tri grupojn. Jakobo Ŝapiro, prezidanto de la unio de la ĵurnalistoj de la Bjalistoka regiono ; dum la unua mondmilito li publikigis verkon titolitan "La mondmilito kaj Esperanto". Li estis unu el la unuaj humuristoj en la Internacia Lingvo.

Germanio

Teo Jung, presisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. Li fondis interalie la ĵurnalon "Heroldo de Esperanto “ ; li fuĝis al Nederlando en 1933 post la transpreno de la potenco fare de la nazioj Rifuzanto (obĵetanto) pro konscienco en Germanio en 1914, Norbert Barthelmess iĝis redaktisto de "Sennaciulo", la organo de la Sennacia Asocio Tutmonda (SAT), kies sidejo estis translokita en Parizon. La ĵurnalistino Kate Jahns multe laboris por feminismaj organizaĵoj kaj ties publikaĵoj ; ŝi estris kursojn por laboristoj kaj policistoj ; ŝi estis kunfondinto de la Germana Esperanto-Asocio kaj fondinto de grupo en Braunschweig.

Ferdinand Seidl, aŭstro-germano, komercisto kaj ĵurnalisto, kunlaboris en publikaĵoj, inter kiuj “La socialisto“ kaj “Sennaciulo“.

Aŭstrio

Fondinto de la pacista revuo “Die Friedens-Warte“, la aŭstra ĵurnalisto Alfred Hermann Fried estis la aŭtoro de lernolibro akompanita de vortlisto, kaj de vortaro Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto. Dum la packonferenco, okazinta en Hago en 1907 li sendis jenan telegramon al la Universala Kongreso de Esperanto, kiu samtempe okazis en Kembriĝo : “El la falsa packonferenco mi salutas la veran packonferencon". Li estis Nobelpremiita pro sia verkaro en 1911.

Ĉeĥoslovakio

La liberpensulo Karel Pelant estis kunfondinto de la unua klubo en Brno, poste de dua en Prago ; li publikigis la unuan prezentobroŝuron pri la lingvo.

Hungario

Iniciatinto de la movado en Transsilvanio, Otto Amon fondis la klubon de Kluĵ. La juna ĵurnalisto Abel Barabás redaktis kaj publikigis en 1898 la unuan gramatikon de Esperanto en la hungara Zsigmond Tieder kunlaboris en laboristaj ĵurnaloj, en “Nepszava “ (La voĉo de la popolo), en multaj enciklopedioj kaj sciencaj publikaĵoj ; li prezidis la asocion Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL). Jozsef Reininger kontribuis en diversaj publikaĵoj per multaj artikoloj kaj literaturaj kritikoj en la hungara lingvo en ĵurnaloj pri la libroj aperintaj en Esperanto. Ŝtatoficisto, poste ĵurnalisto, Pál Robicsek, elmigris en Sovetunion, kie li daŭrigis siajn aktivaĵojn por la Lingvo Internacia.

Bulgario

Korespondanto de la presagentejo Wolff, estinta ŝtatoficisto, Georgi Aktardgiev tri fojojn elektiĝis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. Ĵurnalisto kaj bibliotekisto en Varna, N. Georgi Sapundjiev, efektivigis multajn tradukojn.

Rusio / Sovetio

Ĵurnalisto ĉe eldonejo Posrednik, Vladimir Majnov, ricevis jenan respondon de Lev Tolstoj, al kiu li sendis la unuan manlibron. Tolstoj ankoraŭ poste ĉe multaj okazoj esprimis sian subtenon. Ĵurnalisto kaj instruisto en Odeso, Nikolaï Afrikanovitch Borovko, malkovris Esperanton, kiam li estis ekzilita en Siberion pro siaj politikaj agadoj ; li estas konata precipe pro la letero, en kiu Zamenhof konfidis al li la originojn de sia idealo, de sia inspiro kaj de siaj aspiroj. S. P. Poltavski estas verŝajne la unua rusa ĵurnalisto, kiu uzis Esperanton por informa interŝanĝo kun eksterlando ; liaj artikoloj pri la socia kaj politika vivo aperis en eksterlandaj ĵurnaloj. Nevo de d-ro Zamenhof, tradukisto de verkoj de Anton Ĉeĥov kaj Maksim Gorki, Boris Kotzin, estis ankaŭ redaktisto de "La Ondo de Esperanto“, kiu ankoraŭ aperadas.

La telegrafisto Aleksandro Eriuĥin, tre aktiva en la regiono de Arĥangelsk, respondecis pri la internacia korespondado en la redaktato de la ĵurnalo "Pravda severa" en la jaroj 1926-1930. Boris M. Breslaŭ estis ano de la centra komitato de la rusa asocio de Esperanto kaj publikigis artikolojn kaj dokumentojn. Ĵurnalisto, docento pri politika ekonomio kaj geografia ekonomiisto, Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ estis la aŭtoro de rusa-Esperanta vortaro kaj esploris pri la teorio de internacia helplingvo el marksisma vidpunkto. Li mortis en maljunulejo en 1958 post longa restado en gulago. Verkisto, literaturkritikisto kaj ĵurnalisto, Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov, prezidis en 1918-1919 la junularan Esperanto-ligon de Rusio kaj redaktis la ĵurnalon "Juna Mondo", kiun li mem kompostis kiel tipografo ; li fondis la revuon "La Nova Epoko" kaj efektivigis multajn tradukojn de verkoj de rusaj aŭtoroj ; li estis kunfondinto, kun la germana verkisto Ludwig Renn kaj Jevgenij Mikhalski (ekzekutita en 1937 dum la stalinaj purigadoj) de la Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV) kaj kunlaboranto de la “Enciklopedio de Esperanto “, el kiu venas la plimulto de ĉi tiuj informoj. Arestita dum la stalinaj purigadoj, li estis ekzekutita en oktobro 1938 kaj rehonorigita en 1957.

Estonio

Johannes Adolph Rahamagi, ĵurnalisto kaj preseja direktoro, la unua organizanto de la estona movado por Esperanto, kunfondinto de la unua Esperanto-socio en Talino, redaktoro de la unuaj ĵurnaloj en tiu lingvo, li redaktis kaj publikigis plurajn manlibrojn.

Svedio

• Paul Axel Nylén, redaktisto de “Stockholms Tidningen“ kaj de polica ĵurnalo ; kunfondinto de la sveda Esperanto-Asocio ; aŭtoro de vortaro. Danio • Marie Schrøder, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto kaj nelacigebla aganto por multaj aferoj : feminismo, vegetarismo, pacifismo, junularo, ...

Britio

William Thomas Stead, unu el la plej elstaraj el la britaj ĵurnalistoj, direktoro de “Pall Mall Gazette“, ĉefredaktisto de “The Review of Reviews“, en kiu li publikigis informojn pri Esperanto ; en liaj oficejoj en 1903 fondiĝis la ĉiam tre aktiva Londona Esperanto Klubo. Joseph Rhodes, fondinto de la unua Esperanto-Klubo de Britio en Keighley en 1902. William Henry Garbutt estis la unua sekretario de la grupo de Birmingamo, delegito de Universala Esperanto Asocio (UEA) en Birmingamo. Usono George McClellan Harvey posedis plurajn ĵurnalojn kaj ankaŭ metis artikolojn pri Esperanto en "North American Review ". Li iĝis ambasadoro de Usono en Britio. Arthur Brooks Baker, konferencisto kaj ĵurnalisto, publikigis la unuan Esperantan ĵurnalon de Usono en 1906. Isabelle M. Horn havis funkciojn sine de Esperanto Asocio de Norda Ameriko — EANA kaj en la redaktejo de la revuo “Amerika Esperantisto“.

Brazilo

Tradukisto kaj ĵurnalisto, pioniro de la lingvo en Brazilo, Cristiano Kraemer estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Rio Grande kaj fondis grupon, kies vicprezidanto li estis en Porto Alegre. Danke al Medeiros E. Albuquerque, deputito kaj ĵurnalisto, prezidanto de la brazila klubo de Esperanto, la lingvo estis akceptita en 1906 kiel “klara lingvo por la telegramoj en la interna servo“.

Urugvajo

Libristo kaj ĵurnalisto, poste radio-inĝeniero en Urugvajo, Pedro Casas, estis sekretario kaj prezidanto de Urugvaja Esperanto-Asocio kaj la ĉeforganizanto de la unua sudamerika kongreso de Esperanto.

Japanio

Ĵurnalisto ĉe la ĉiutaga “Tokyô Asahi“, poeto, Toki Zenmaro (1885-1980) estis ankaŭ membro de la japana nacia komisiono de Unesko. Li publikigis diversajn verkojn, elinter kiuj biografion de d-ro Zamenhof en 1929. Artikolo de Katsumi Kroita, membro de la imperiestra akademio, profesoro pri la japana historio en la imperiestra universitato de Tokio, publikigita de la ĵurnalisto Usui Syuiti en sia ĉiutaga “Yomiuri“, ĝuis grandan publikan atenton.

Svisio

Edmond Privat, profesoro pri la angla en la universitato de Neuchâtel, pioniro de mallongonda radio-ĵurnalismo, fondinto de Radio Genève, estis unu el la plej famaj Esperantistoj (vidu poste). Jean Borel, ĵurnalisto kaj eldonisto, iĝis kunfondinto de la eldonejo "Esperanto-Verlag Möller & Borel", fondinto de "Esperanta Biblioteko Internacia" kaj de Esperanto-grupo en Berlino, kie li instalis sin ; li estas aŭtoro de manlibroj kaj dokumentoj presitaj en miloj da ekzempleroj.

Belgio

Maurice Jaumotte estis unu el la plej aktivaj membroj de la antverpena grupo ; lia kontribuo tre gravis en Belgio. Fondaĵo kreita por intensigi la informadon havas la nomon de la paro Jaumotte-Locquet. Vidu : Esperanto en Antverpeno.

Nederlando

Wiebe Nutters estis tipografo kaj poste ĵurnalisto. Li lernis fremdajn lingvojn kaj disvastigis Esperanton en la laboristaj medioj ; li redaktis “Arbeider Esperantist“ kaj “Internacia Socia Revuo“ kies administranto li iĝis.

Francio

• Charles Laisant, matematikisto kaj politikisto, liberpensulo, redaktisto de multaj politikaj ĵurnaloj ; li publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto kaj iĝis prezidanto de la pariza Esperanto-grupo. • Ferdinand Duviard vivis en La Roche-sur-Yon en Vendeo kiel profesoro pri literaturo, verkisto kaj literaturkritikisto ; kun Charles Pichon li fondis Francan Federacion de la junaj Esperantistoj. • Charles Pichon, el Saumur, kunlaboris en diversaj ĵurnaloj, el kiuj ’“Écho de Paris“ kaj “Le Figaro“ kiel specialisto de la religiaj demandoj, precipe koncernantaj la eklezion kaj Vatikanon. • Léon Agourtine estis sekretario de la gazetara komisiono de francia societo por la disvastigo de Esperanto (SFPE). • Georges Avril, verkisto, oratoro, publikigis artikolojn en la granda ĉiutaga provinca “L’Éclaireur de Nice et du Sud-Est“, kies ĉefredaktisto li estis. • L. Pourcines, el Nancy, faris jenan deklaron en 1905 nome de la gazetaro, antaŭ la 688 partoprenantoj el 21 landoj en la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro : "La gazetaro estu unuavice eduka, estas bone kaj nepre, ke la ideo de internacia helplingvo eniĝu en la popolamasojn... Konvinkita de via afero la gazetaro diros, ke Esperanto estas la solvo de tiu problemo... Sinjoroj, via tasko estas nobla kaj grandioza, kiel via celo ; la kunlaboradon de la gazetaro vi akiris ! ". En ĉi ĉio ni traktas nur la unuan tempon de Esperanto ĝis 1933, antaŭ la publikigo de "Enciklopedio de Esperanto “ rete konsultebla aŭ elŝutebla en PDF.

Engaĝiĝinta kaj ĉiam aktuala ĵurnalisto

Brita ĵurnalisto, pioniro en la kampo de esplora ĵurnalismo, William Thomas Stead (1849-1912) alportis sian subtenon al Esperanto. Konsiderata kiel "la patro de la bildĵurnaleto" ("tabloid") — sen rilato al la nuna klaĉa kaj sensaciema ĵurnalismo —, li havis altan estimon pri sia profesio : “Bona ĵurnalismo, el la vidpunkto de Stead, estu uzata nome de la malriĉuloj, de la elpelitoj kaj subpremitoj (...) La esplora ĵurnalismo malfortiĝis dum multaj jaroj, eble ĝi bezonas renaskiĝintan Stead.“ (“WT Stead the father of tabloid journalism “ — Leek 1899)

La tre influhava Stead aktivis por la monda paco, la internacia kunlaborado, bonaj rilatoj inter Britio kaj Rusio, sociaj reformoj (8-hora laboro por la karboministoj), konvena domo por la laboristoj, protekto de la infaneco, la virinaj rajtoj. Stead fieris pro tio, ke li estis la unua eldonisto, kiu dungis virinojn kun salajro egala al tiu de la viroj. Li interesiĝis per la eblaj manieroj por redukti la malriĉecon en Britio. En 1885, en "The Palm Gazette", li jam subtenis la ideon krei eŭropan ŝtatan union.

Kun la helpo de Annie Besant, famulino de la feminismo, kiu ankaŭ aktivis por la liberpensado, la socialismo kaj la sendependeco de Hindio, li strebis al fondo de ligo por leĝo kaj libereco (Law and Liberty League) en 1887. Kiel multaj pioniroj de Esperanto, li interesiĝis pri ĉio, interalie pri spiritismo, kaj li aktivis sur multaj frontoj. Li subtenis same la Armeon de Savo, kiel la sindikatismon.

En 1890, li fondis la revuon "Review of Reviews" kies redakta fadeno orientiĝis al internacia frateco surbaze de justeco kaj libereco, al la reunuigo de ĉiuj religioj kaj al la esplorado de la diaj leĝoj, la agnosko de la virinaj rajtoj, la plibonigo de la socialaj statoj kaj — laŭ traduko de Paul Gubbins — al “la stimulado kaj inspirado de la vivo per legado, korpa ekzerciĝo, ludoj en ekstera aero, kaj la studo kaj praktikado de la muziko kaj teatrado.“ Li forte kontribuis al la evoluigo kaj modernigo de la ĵurnalismo per uzo de avangardaj teĥnikoj, interalie per estigo de nova formato, la bildĵurnaleto "tabloid" (proksimume 41x29 cm). En 1900 li helpis en la kreado de internacia ligo por kontraŭbatali la militismon. Li publikigis la ĉiusemajnan gazeton de la komitato "Haltigu la militon" (Stop the War Comittee). Inter la libroj, verkitaj de Stead estas "The Americanization of the World : or, The trend of the twentieth century" (La usonigo de la mondo : aŭ, la tendenco de la 20a jarcento) aperinta en 1902, en kiu li montris neniun komplezon al la lingve frata lando.

Stead ekkonis Esperanton en Germanio, en Leipcigo, en 1902, kiam li estis 52jara. Tio ne estas la aĝo ideala por lerni lingvon, certe ne pro tio, ke lia troaktiveco multflanka kaj intensa apenaŭ havigis al li liberan tempon por lerni lingvon eĉ relative facilan (Prelego de Paul Gubbins, 2004). Sed, kvankam li parolis superregan lingvon, la principo de lingva egaleco ne lasis lin indiferenta. Lia subteno al la movado en Britio estis gravega. Reveninte el Lejpcigo, li organizis kunsidon por "diskuti la eblon kaj dezirindecon krei klubon aŭ societon por diskonigi Esperanton" en Britio. La afero realiĝis. Stead iĝis la unua kasisto de Brita Esperanto-Asocio (BEA, nun Esperanto-Asocio de Britio — EAB). Li malavare disponigis salonon al BEA en la sidejo de "Review of Reviews" ĝis tiu povis akiri propran sidejon. Kolumno aperis pri Esperanto en "Review of Reviews" ekde oktobro 1902. La unua artikolo estis titolita : "Wanted : An International Language. A Plea for the Study of Esperanto" (Serĉatas : internacia lingvo — Pledo por la studado de Esperanto).

Pri la tragika fino de Stead en la ŝiprompo de Titanic : “En 1912, William Stead estis invitita por paroladi dum internacia konferenco pri la monda paco kaj la internacia arbitrado en Carnegie Hall. Stead akceptis kaj decidis vojaĝi al Usono per la ŝipo Titanic. Poste oni raportis, ke li neniel provis eniri en savboaton, kaj ke li estis lastfoje vidita stare preĝanta sur la ferdeko. “ (Spartacus Educational : William Stead : Biography). Alia versio diras, ke “Stead okupis la kajuton C-87 (? C-89), sed dum la ŝipo subakviĝis, li trankvile sidis legante libron en la fumejo de la unua klaso. “ (Encyclopedia titanica) Por Esperanto la malapero de Stead estis granda perdo, ne nur en Britio kaj ne nur por la ĵurnalismo, sed ankaŭ por la tuta mondo. Ekzemple, leginte artikolon de Stead, publikigitan en numero de 1905 de "Review of Reviews", la japana demokrata verkisto Sakuzō Yoshino, kiu subtenis la "popolan politikon" kaj kondamnis la koruptecon, aliĝis al Esperanto. Stead certe forte kontribuis al pozitiva evoluo de la informado kaj de la maniero pensi.

Ĵurnalisto kaj pioniro

Instruisto pri la angla, pioniro de mallongonda radio-ĵurnalismo, fondinto de Radio Ĝenevo, verkisto, Edmond Privat estis ankaŭ amiko de Gandhi kaj giganto de Esperanto. Li 14jara lernis ĝin. Ekde sia 17jariĝo, en 1906, li organizis kun Hector Hodler (tiam nur 19jara !), kiu lernis ĝin samtempe kun li, la duan universalan kongreson en Ĝenevo. Li iris piede al Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, kie lia vigla spirito altiris la atenton de d-ro Zamenhof.

En unu el siaj Esperantlingvaj libroj, "Aventuroj de pioniro" (Eldonejo Stafeto, La Laguna de Tenerifo, 1963), Privat skribis pri siaj renkontoj kaj interparoloj kun altranguloj el la mondo politika, filozofia aŭ ekonomia tra la mondo, interalie William James, William Stead, Henry Ford, Theodore Roosevelt, Wodroow Wilson, Georges Clemenceau, Romain Rolland, Pierre Cérésole, d-ro Zamenhof, Gandhi, kun kiu li korespondis, kaj kiun li vizitis en Hindio, kaj pri kiu li redaktis biografion en Esperanto en 1967.

Kion oni povas hodiaŭ diri pri aferoj hieraŭ neimageblaj, utopiaj, neeblaj : la disfalo de Orienta Bloko, la malkonstruo de Berlina Muro, la fino de Apartismo en Sudafriko, la rehabilito de Galileo fare de la Eklezio, Tunelo sub Maniko, sed ankaŭ pri la "fakuloj", laŭ kiuj la Nov-Jorka elektropaneo ne eblis en Francio, aŭ pri la fakto, ke la radioaktiva nubo de Ĉernobilo ne povus atingi la franciajn landlimojn ?

Edmond Privat povis skribi pri "utopioj", kiam la fondo de Radio Genève estis konsiderata tia : "(...) Se nun mi postrigardas al la duoncentjaro de publika agado kaj verkado, mi konstatas la jenon : dum la tuta vivo necesis kaj necesas ankoraŭ batali kontraŭ antaŭjuĝoj. Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.  "Neniam homoj diverslandaj komprenos unu la alian per esperanto pro elparolaj diferencoj" diris miaj instruantoj en la gimnazio. Niaj kongresoj pruvis la malon.  "Neniam homoj flugos en aero, ĉar tio estas utopio" ili diris. Nu, mi vojaĝas fluge al kongresoj.  "Neniam la virinoj voĉdonos. Estas utopio". Ili nun voĉdonas preskaŭ ĉie en la mondo.  "Neniam poloj rehavos propran ŝtaton. Estas utopio" diris la gazetoj, kiam mi pledis kaj verkis por tiu revivigo. En 1918 Polujo fariĝis ŝtato.  "Neniam la angloj forlasos Hindujon. Estas utopio" skribis la samaj gazetoj, kiam mi klopodis klarigi la celon de Gandhi. Nun ili ĉiutage rakontas pri Hindujo kaj Nehru.  "Neniam vi sukcesos, ke la homoj abonu radioaŭdadon. Ili jam havas gramofonojn" diris la bankistoj, kiujn mi vizitis por fondi Radio-Genève. Nun ili bedaŭras, ke kooperativa societo, ne ili, havigis al ni monon, kaj la buĝeto atingas milionojn, feliĉe sen iu privata profito. (... )

Ĵurnalisto ne komuna

Tibor Sekelj (1912-1988) naskiĝis en Karpatoj, elmigris kaj iĝis jugoslavia civitano. Li studis ĉe la Zagreba universitato, kie li 17jara en 1929 lernis Esperanton. Tuj antaŭ la dua mondmilito, li adiaŭis sian profesion de filma dramaturgo por elmigri al Argentino, kie li iĝis ĵurnalisto. Avida por lerni kaj pasie interesita por la naturo li ekesploris la mondon : li surgrimpis Akonkagvon, la plej altan montopinton el ambaŭ Amerikoj, tie li deponis la Esperantan flagon je altitudo de 6959 m en 1944 ; tion li ripetis en la sekva jaro, poste li esplorvojaĝis en Matogroson kaj Patagonion. Post paŭzo en Bonaero por studi antropologion kaj arkeologion li komencis arkeologiajn esplorojn en Bolivio, poste esploris Amazonion, kie li renkontis la kanibalojn de la Tupari-tribo, kun kiuj li kunvivis dum kvar monatoj. Pluraj vojaĝoj kaj ekspedicioj kondukas lin al Venezuelo kaj Panamo. En Honduro li malkovris antaŭ-Kolumban urbon ; en Salvadoro li surgrimpis erupciantan vulkanon ; en Gvatemalo li studis la majaan civilizacion ; en Meksiko tiun de la aztekoj. Tibor Sekelj, kiu parolis ok lingvojn, estis inter la unuaj, kiuj restadis en Ĉinio kaj Nepalo en 1957, t.e. en landoj ĝis tiam fermitaj al la mondo. Lia libro “Nepalo malfermas la pordon“, verkita en la hispana en 1959, aperis poste en la serbokroata, la slovena, la angla kaj en Esperanto. Liaj libroj — sume 28 —atingas 92 eldonojn en 27 lingvoj. La plejparto de liaj verkoj estas eldonitaj en la hispana (17), serbokroata (14), hungara kaj Esperanto (po 12), slovena (7), albana (4 ), angla (3), slovaka, japana, ĉina kaj makedona (po 2) kaj en ne malpli ol dek kvin aliaj lingvoj, po unu libro.

En Esperanto aperas aŭ tradukoj [oblikve] aŭ originaloj [rektlitere] : “Tempesto super Akonkagvo“, “Tra lando de Indianoj", “Vojaĝo ekster la tempo“, “Kie la civilizo ĉesas“, “La konkero de la montoj“, “Nepalo malfermas la pordon“, “Ĝambo rafiki“, “Mondo de travivaĵoj“, “Elpafu la sagon", “Kolektanto de ĉielarkoj“. “Kumeŭaŭa, filo de la ĝangalo", originale verkita en Esperanto, tradukitis en 21 lingvojn, inkluzive de la japana, premiita de la japana ministerio de edukado kaj krome felietone publikigita en nepala gazeto...

En 1985, li publikigis etan libron en cent lingvoj. Sur ĉiu paĝo aperas nur unu sola vorto : tiu, kiun li — li pasigis sian junecon en Balkanio — estimas la plej grava : Paco (en Esperanto : Paco estas prononcata "patso"). Akceptita sine de la brita reĝa geografia societo", ordenito de la Kondoro fare de la argentina registaro, Sekelj estis ankaŭ muzeisto. Liaj kompetentoj kovris multajn temojn. Per siaj nenombreblaj vojaĝoj en pli ol 90 landoj li kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Afrikon kaj Azion (Hindio kaj Nepalo). Per sia regula partopreno en la ĝeneralaj konferencoj de UNESKO li estis ĉe la fonto de la rekomendo favora al Esperanto en 1985 en Sofio. Jen simpla superrigardo super tre okupita vivo...

Parolante pri Unesko

Ĵurnalisto kaj fama raportisto, kvankam ne esperantlingva, Jean-Pierre Péroncel-Hugoz, skribis en la numero de la 18a de januaro 1984 de "Le Monde" en artikolo titolita "La crise de l’UNESCO" (la krizo de Unesko) : "La fundamenta eraro de la sistemo — en 1946 ne esti elektinta universalan "neŭtralan" lingvon, kiu povintus esti Esperanto, instruota en ĉiuj lernejoj kaj sola lingvo utiligota de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties specialigitaj agentejoj, kia UNESKO, — kondamnis ĉi tiun, kun ties du laborlingvoj (la franca kaj la angla) kaj kvar aliaj oficialaj lingvoj (la hispana, araba, rusa kaj ĉina lingvoj) sen mencii tiujn de sesdek unu membroŝtatoj bezoni amason da tradukistoj kaj interpretistoj, kiu oficiale kostas proksimume 10 milionojn da dolaroj. Malgraŭ tio, je la 26a de oktobro 1982, la inaŭgura tago, en la ĉeesto de prezidento Mitterand, de la 22a ĝenerala konferenco de la organizaĵo, en Parizo, la sola tagordo aŭtomate disdonita al la gazetaro estis en la angla..."

Oni jam parolis pri krizo ĉe Unesko en la tempo, kiam ĝia ĝenerala direktoro estis Amadou Mahtar M’Bow, de 1974 ĝis 1987, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas temo, ekde la financa retiriĝo “kun antaŭvidebla deficito de 188 millionoj da dolaroj“. (“Le Monde Diplomatique “, je la 23a de septembro 2013) Multlingva tradukisto ĉe Unesko kaj OMS por la franca, angla, hispana, rusa kaj ĉina, Claude Piron, povis interveni dum nur kvar minutoj en la sidejo de Unesko en Parizo. Pri tio la teksto legeblas sub la titolo “Communication linguistique : Où sont les mythes ? Où sont les réalités ? “ (Lingva komunikado : kie estas la mitoj ? Kie estas la realo ?). Claude Piron krome estas la aŭtoro de verko, kies titolo restas aktuala kaj ne bezonas komentarion : "Le défi des langues — Du gâchis au bon sens“ (La defio de la lingvoj — De la fuŝo al la prudento) (Paris : L’Harmattan, 1994), kaj de videoj en la franca kaj angla videblaj en interreto per la serĉtermino "claude piron esperanto".

Mirigita ĵurnalisto

“En 1987, kiam mi unuafoje partoprenis la Universalan Kongreson en Varsovio, mi malfacile povis kredi, ke miloj da homoj el multaj landoj de la kvin kontinentoj povas tiel facile kompreni unu la alian. Dum pli ol 20 jaroj mi studis kaj uzis la anglan (mi laboris interalie en la gazetaro kiel tradukisto de la angla al la persa), sed alie ol pri Esperanto — post nur unu jaro de serioza lernado — mi neniam atingis tian komprenon kun homoj el landoj aliaj ol mia. Reveninte al Pollando, mi do decidis pli serioze okupiĝi pri la Internacia Lingvo kaj ĝia disvastigado“.

Tiuj vortoj estas de Reza Kheir-Khah. Tiu irana ĵurnalisto, kiu nun loĝas en Tajvano, vizitis plurajn eŭropajn landojn inkluzive de Pollando, Germanio, Nederlando, Belgio, Britio kaj Hispanio por perfektiĝi pri Esperanto por pli bone partopreni ĝian disvastigon. Tiucele li entreprenis prelegan rondiron en Azio, kaj lia vizito estis tre estimita en pluraj urboj en Japanio, kie li estis bonege akceptita. Li longe restis en Ĉinio, en multaj aliaj sudaziaj landoj kaj en Aŭstralio por animi kursojn kaj prelegi. En 2000 li ekloĝis en Tajvano, li edziĝis kun tajvanino, kun kiu li havas filinon. Lia frato Mojtaba Kheir-Khah, estas la aŭtoro de artikolo titolita “Internacia Tago de ĵurnalismo “, kaj li havas blogon “Historio de Esperanto en Irano “.

Riskema ĵurnalisto

Post pluraj profesioj Dimitri turnis sin ankaŭ al la ĵurnalismo por "Nord Matin". Kun Gloria, lia kunulino, sur peze ŝarĝitaj bicikloj, kies pezo superis po 60 kilogramojn, ili vojaĝis 10 000 kilometrojn tra sep afrikaj landoj : Alĝerio, Niĝero, Burkino, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando, Benino. Kvankam ilia vojaĝo interrompiĝis pro malario, ili tamen enamiĝis al Afriko. Dimitri rakontas tiun frenezan homan aventuron en "Afric’Amour", kies Esperantlingva libra versio "Afrik’ Amo" estas anekdote pli riĉa, kaj en videokasedoj. Jules Verne do ĝuste vidis en sia libro "Voyage d’études" (Studvojaĝo), kiun li mallonge antaŭ sia morto ekverkis por diskonigi Esperanton — "la plej sekura, plej rapida vehiklo de la civilizacio. " ("San Carlos et autres récits". Le Cherche midi éditeur. 1993)

Revolucio en la informado

Stefan Maul estis direktoro de la politika sekcio de la ĉiutaga "Augsburger Allgemeine", en Aŭgsburgo, kaj ankaŭ prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), kiu nun havas 131 aliĝintojn en 41 landoj, kaj redaktisto de ties organo "Internacia ĵurnalisto". Maul estas ankaŭ konata en la mondo de Esperanto precipe pro lia fondo en 1980 de la unua monata internacia revuo "Monato", kiu havas 123 korespondantojn kaj kunlaborantojn en 43 landoj kaj abonantojn en 68. Li estas la aŭtoro de "Deklingva manlibro pri politiko". Li kunaŭtoris kun Judith Junger ĵurnalisman lernolibron eldonitan en 1982 sub la titolo "Manlibro pri ĵurnalismo". Laŭ ideo de Stefan Maul internacia kurso por formado pri ĵurnalismo momente funkciis sub la estrado de Paul Gubbins (GB), kaj anoj de TEĴA povis esti diplomitaj. Nun ĉefredaktisto de la revuo "Monato" Paul Gubbins postsekvas lin en la prezidado de TEĴA, kaj la prezidanto ekde 2011 estas Audrys Antanatis, vicprezidanto de la litova asocio de ĵurnalismo kaj direktoro de la populara radiostacio Žinių radijas. TEĴA havas "Etikan kodon pri la ĵurnalismaj principoj", kiu iel estas ĝia ĉarto de la ĵurnalismo : “Etika kodo de ĵurnalismaj principoj“. Dum konferenco prezentita en Centre d’Art et de Culture Georges Pompidou, en Parizo, je la 12a de februaro 1988, Stefan Maul prezentis la temon “Revolucio en informado per Esperanto — spertoj kaj proponoj", kies registraĵo estas rete aŭskultebla. La konverĝo de tiuj streboj kaj proponoj favoris la aperon de novaj iniciatoj, kia Studio, portalo de radio kaj televido lanĉita de Robert Poort, pasaĝerprizorganto deveninta el Nederlando, loĝanta en Las Vegas, Nevado, Usono, kaj "Klaku", novaĵa retejo.

La Ĉina interreta informa Centro uzas Esperanton, same kiel la revuo “El Popola Ĉinio “ kaj Ĉina Radio Internacia, kiu havas Esperantan redakcion ekde 1964 : Dum rondiro de Ariège en Parizo tra Châteauroux (CCI — komerca kaj industria Ĉambro), La Roche-sur-Yon (renkonto kun Esperantaj staĝantoj, la Club de la Presse de Vendée (gazetara klubo de Vendeo), Radio Bleu Loire-Océan, Agri85), Tours (Festivalo de la lingvoj), Dinan kaj Lille, en novembro 2013, Zhang Ping, redaktistino (3a maldekstre malantaŭe) povis prelegi pri diversaj aspektoj de la ĉina kulturo kaj la ĵurnalismaj labormanieroj en Francio. Resuma raporto : (EO) — Sinteza raporto pri la turneo de Zhang Ping. Foto-albumo : Turneo de Ĝoja (Zhang Ping) en Francio

Maritza Gutiérrez González estas ĵurnalistino, diplomita pri ekonomio en la universitato de Havano en Kubo. Dekjara ŝi studis Esperanton kaj ekinstruis ĝin en 1981. Iĝinta estrarano de la informa sekcio de Kuba Esperanto-Asocio, ŝi respondecas pri la Esperantaj elsendoj de Radio Havano ekde 1988. Invitita de Esperanto-asocioj, ŝi faris konferencan rondiron en Francio, Germanio kaj Svedio. Kunordiganto de la amerika komisiono de UEA ekde 2007 ĝis 2010, ŝi estis estrarano de UEA por la nacia kaj regiona agadoj ekde 2004 ĝis 2007, ŝi ree estas tia ekde 2010 por tri jaroj. La Esperantalingvaj elsendoj de Radio Vatikana komenciĝis en 1977. Ili okazis trifoje en semajno po dum 30 minutoj je merkredo, jaŭdo kaj dimanĉo per mallongaj ondoj kaj rete. Eblas reaŭdi milon da ili ĉe Radio Vatikana — Esperanto kaj en podkasto.

Honora membro de UEA ekde 2005, Andrzej Pettyn komencis en 1959 kiel 21jarulo, kunlabori en la Esperanta redakcio de Radio Polonia (poreksterlandaj elsendoj de Pollando per mallongaj ondoj). Studinte pedagogion, efektiviginte profesion de instruisto, li plentempe laboris ekde 1962 dum pli ol 40 jaroj en la sama redakcio. Li verkis kaj publikigis kvindekon da manlibroj, vortaroj, legolibroj kaj kasedoj kun prononcaj ekzercoj. Lia manlibro “Ĉu vi parolas Esperante ?“ aperis en pluraj landoj. Li estas membro de Akademio de Esperanto ekde 1975. Jerzy Grum (1933-1993) estis ĵurnalisto ekde 1966 ĝis 1968 en la redakcio de Radio Polonia, por kiu li tradukis milojn da paĝoj da pola prozo. Li estis membro de la komitato de UEA.

Elsendoj en Esperanto okazis en Radio Suisse Internationale/Svisa Radio Internacia kun la verkisto Arthur Baur kaj ties edzino Heidi dum 40 jaroj ĝis 1991, kaj kun Claude Gacond kaj ties edzino Andrée. Tridek el la elsendoj de la geedzoj Baur aŭskulteblas kaj legeblas en la sonoteko de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri Lingvo Internacia (CDELI). Arthur Baur estis ĉefredaktisto de la ĉiutaga “Der Landbote “ en Winterthur.

Claude kaj Andrée Gacond okupis la antenojn de RSI/SRI ekde 1962 ĝis 1992 postsekvante Edmond Privat, kiun ili tre bone konis. Pedagogo laŭ formiĝo kaj profesio, instruisto, Claude Gacond cetere plenumis konsiderindan taskon pri dokumentado, ĉar danke al li la urbo La Chaux-de Fonds posedas unu el la centroj tutmonde plej gravaj kaj plej riĉaj pri la temo, kun la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI, kiu ekzistas ekde 1967. Li ankaŭ estis, en 1968, kunfondinto de Kultura Centro Esperantista — KCE, kiu estis referenco, dum li estris ĝin. Li krome dediĉis sin al la instruado de la lingvo, al pedagogia eksperimentado, al organizado de staĝoj, al skiferioj kaj al tiom da agadoj, ke resumo bezonus spacon, kiu ne disponeblas en ĉi tiu dokumento. Lia Esperantlingva aŭtobiografio legeblas rete. Aŭskultado de la elsendoj de la geedzoj Gacond ĉe RSI eblas en la samaj sonarkivoj de CDELI : “Verkaro de Claude Gacond — Radioprelegoj".

Ĵurnalisto ĉe la Esperanta redakcio de la mallongonda servo de Radio Polonia (pola radioservo por eksterlando), Barbara Pietrzak 14jara lernis Esperanton en 1958, kiam ŝi estis skolto. Ŝi okupis multajn funkciojn sine de la pola movado por Esperanto, sine de UEA (ĝenerala sekretario ekde 2007 ĝis 2013), de la pola asocio, de la revuo “Pola Esperantisto", de la asocio IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj ŝi estas membro de Literatura Akademio de Esperanto. Ekde 2011 ŝi estas ĉefredaktisto de Pola Retradio en Esperanto. Ŝia edzo, Marek Pietrzak, estis fondinto de Pola Esperanto-Junularo kaj ĝenerala sekretario de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).

Barbara Pietrzak ankaŭ animis staĝojn, ekzemple dum Internaciaj Renkontiĝoj en Plouézec (departemento Côtes d’Armor, Francio), kiuj okazas ĉiujare ekde 1997.

Barbara Pietrzak en Bulonjo-ĉe-Maro dum la internacia renkontiĝo Boulogne 2005 okaze de la centjariĝo de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la sama urbo en 1905 kun 688 partoprenantoj el 21 landoj Fotis : Henri Masson

La Zamenhof-strato

Roman Dobrzyński laboris kiel ĵurnalisto por la pola televido ekde 1973 ĝis 2003. Li lernis Esperanton en 1955 kaj studis juron kaj ĵurnalismon. Kiel studento li estris la polan junularon por Esperanto kaj iĝis vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Li estas la aŭtoro de multaj filmoj pri la lingvo kaj en la lingvo, precipe pri la Universala Kongreso, kiu okazis en Varsovio en 1987 okaze de la centjariĝo de Esperanto.

La libro titolita "Ulica Zamenhofa“, kiun li publikigis en la pola en 2003, ekde tiam aperis en deko da lingvoj, unue en Esperanto (“La Zamenhof-Strato“, 2003 kaj 2005), litova (“Zamenhofo gatvė“, 2004), ĉeĥa (“Zamenhofova ulice“, 2005), japana (“Zamenhof doori“, 2005), portugala (“A Rua Zamenhof “, 2006), slovaka (“Zamenhofova ulica“, 2006), franca (“La rue Zamenhof “, 2008), itala (“Via Zamenhof creatore dell’esperanto“, 2009) kaj korea (“Zamenhof geori“, 2009). Ĝia apero eĥis en la japana gazetaro. Tiu verko estas la rezulto de interparoladoj kun Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de d-ro Zamenhof, kiu loĝas en la regiono de Parizo. Roman Dobrzyński estas honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2005. Li nuntempe implikiĝas en la estigo de dokumentaraj filmoj pri Esperanto.

Ĉu “bionika“ lingvo ?

Brazila ĵurnalistino, dokumentaristo kaj aŭtoro de portugallingva sukcesromano, “A Arma Escarlate“ (La skarlata armilo), naskita en 1985 en Rio-de-Ĵaneiro, Renata Ventura, malkovris Esperanton kaj lernis ĝin en kvar monatoj dum restado en Houston, en Teksaso. Ŝi konsideras, ke la kono de Esperanto malfermis al ŝi multajn pordojn, kaj ke ĝi multe pli ol antaŭe stimulis ŝian scivolon pri aliaj kulturoj kaj aliaj landoj. En kelkaj monatoj ŝi havis amikojn en la tuta mondo, kaj ŝi ekpartoprenis naciajn kongesojn, kie oni parolas nur Esperante.

En 2006, ŝi realigis la dokumentaran videon "Bionika" uzante bildojn, kiujn ŝi mem registris dum kongresoj de Esperanto, kaj ŝi tiamaniere lude respondis al komento de verkisto Carlos Heitor Cony, kiu en radio-elsendo, ne celante malutili, kritikis Esperanton, nomante ĝin "bionika". Fine de la produktado Renata ricevis tre belan deklaron de la verkisto, kiu konfesis, ke li estis impresita pro la nombro da retpoŝtaĵoj, kiun li ricevis post sia komento tra la radio : “Neniam kroniko kaŭzis al mi tiom da problemoj samtempaj. Do multaj leteroj de homoj, kiuj diris, ke ili apartenas al asocioj, fakultatoj... homoj, kiuj ĉiutage parolas Esperante hejme, en sia laborejo ... Sincerdire, mi ne sciis tion. Mi ne aljuĝis al Esperanto tiel grandan kaj universalan gradon, ne nur en Brazilo, sed tutmonde !" (Fontoj : Wikipedia kaj Vikipedio).

Ŝiaj dokumentaraj videoj “Bionika“ rete videblas en la portugala kaj parte en Esperanto : BIONIKA 1 - O Esperanto e Carlos Heitor Cony - Parto 1 el 2 BIONIKA 2 - O Esperanto e Carlos Heitor Cony - Parto 2 el 2 Renata Ventura havas multajn projektojn, precipe kvinvoluman sekvon al sia romano, dokumentarajn filmojn.

“Deviga“ preparo de televida raportaĵo pri Esperanto

Tiu prezentaĵo estas eltiraĵo de alvoko de Fábio Monteiro, brazila ĵurnalisto 37jara en 2013, publikigita en Esperanto en la retejo de Esperanto-USA cele prepari kurson de Esperanto de NASK (Nord-Amerika Somer-Kurso) en la universitato de la paco de Raleigh, Nord-Karolino : “Mi estas profesia ĵurnalisto de la lando. Ŝi estas relative fama en la Esperanta mondo pro sia vigla aktiveco por Esperanto kaj pro la fakto, ke ŝi akceptis Universalan Kongreson de Esperanto en 2002. (...) Mi konatiĝis kun Esperanto, kiam mia estro igis min prepari televidan raporton pri Internacia Lingvo. Esperanto tuj interesis min. Mi nun estas membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj gastiganto de Pasporta Servo. Sine de Esperantiio mi estas ensceniganto de aŭd-vida projekto kun la nomo “Globeto – Interreta Televido“.

Por ke disvastiĝu informado

Unue felietone publikigita en la ununura sendependa kroata ĉiutaga gazeto “Slobodna Dalmacja“, la “Milita ĵurnalo“ de Zlatko Dizdarević pri la sieĝo de Sarajevo francigite aperis sub la titolo “Journal de guerre“ danke al Saša Sirovec pro traduko el la kroata en Esperanton — “Rakontoj pri Sarajeva Sieĝo“ — , kaj pro tiu el Esperanto en la francan, fare de François Lo Jacomo, profesoro pri supera matematiko, doktoro pri lingvistiko, kaj informadikisto. “Libera Folio“ estas sendependa reta ĵurnalo pri Esperanto kaj la movado por ĝia antaŭenigo. Ĝin kreis en 2003 Kalle Kniivilä, finndevena ĵurnalisto en la ĉiutaga sveda gazeto “Sydsvenskan“ (Malmo)

Anekdoto

"En 1925 bonan propagandon por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, servis inter ili kiel interkomprenilo. " (el “Enciklopedio de Esperanto“, Budapeŝto, 1933, reeldonita en 1979, p. 376 ; reteje sub “Mongolujo).

Namjil Khayankhirvaa estis unu el la pioniroj de Esperanto en Mongolio kune kun Yöngsiyebu Rintchen, akademiano, la plej fama klerulo en la lando, kaj Ch. Dogsuren (Esperanto en Mongolio).

Reta versio en Esperanto de Monde Diplomatique ekzistas ekde 1999 (Arĥivoj) pro iniciato de Wilhelm Luttermann, kiu antaŭe malamika al Esperanto, malkovris ties intereson je la 1a de junio 1988 dum la populara elsendo “15-115“ de Brigitte Vincent ĉe France Inter. Tiu elsendo estis sekvata de rapida kurso, kies lecionoj daŭris proksimume dek minutojn de lundo ĝis sabato dum la tuta monato aŭgusto. Tiu kurso estis animita de juna anglo, Richard Comerford, kaj Brigitte Vincent kiel lernanto. Richard Comerford mem malkovris la lingvon per elsendo de BBC. Li komencis instrui post nur unujara studado dum parizaj staĝoj.

Unua prezentado en la franca

Verkita de la ĵurnalisto René Centassi, eksa ĉefredaktisto de AFP, kaj Henri Masson, eksa ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, eksa ĝenerala konsilanto de SAT, prezidanto de Espéranto-Vendée ĝis 2013, tiu biografio pri D-ro Zamenhof aperis je la unua fojo en la franca en 1995 ĉe Ramsay kiel libreja eldono sub la titolo “L’homme qui a défié Babel“. La dua eldono aperis samtempe kun la unua en la Esperanta versio “La homo kiu defiis Babelon“. Poste aperis korea versio (rekomendita al la korea junularo de la korea eldona mondo) kaj en la hispana en 2005, en la litova en 2006, en la ĉeĥa en 2007.

“La plej bona biografio de Zamenhof “ (Umberto ECO). Henri Masson Franclingva versio : 28an de decembro 2013 Enretigo de la Esperanto-traduko : 5an de februaro 2014 Por ĉiu rimarko por plibonigi kaj pliriĉigi tiun dokumenton : espero.hm [ĉe] wanadoo.fr

Dankon al : Claude Nourmont, Renée Triolle, Leo de Cooman, Thierry Saladin pro atentigo pri eblaj plibonigoj, kaj aparte al Leo de Cooman pro la traduko al Esperanto.

elŝuti :

Jurnalismo-sen-limoj-1
PDF - 1.2 Mb, 0 x 0 pixels