sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 27an de novembro 2018 . ĝis nun estas 1347 tekstoj










Claude Gerlat : Kinejo (anekdoto)


JPEG - 68.2 kb
"La grafo estas tre tre kara."


Malplena salono, duonlumo, muziko.


Du junulinoj sidiĝas en la fotelojn antaŭ mi. Ili tuj plenigas miajn atenton kaj atendon. Ĉarmaj. Ili diskrete babilas, unu klinante sin al la alia. Blondulino longhara, ankoraŭ knabinaspekta ĉe bruna kurtharulino pli matura.


La lumo malpliiĝas, la reklamoj ĉesas, la titolo supermetiĝas sur la unuajn bildojn, la filmo komenciĝas. La intrigo progresive riveliĝas, kaptante la tutan atenton de la spektantoj. Ĝi evoluas, incitas la atendon, apoteozas, premas la korojn. Tiam la vorto ‘‘fino’’ konfirmas, ke la aventuro finiĝis. La spektantaro estas savita, liberigita, kvankam ankoraŭ mergita en la prema etoso. La lumoj poiome rebrilas.


Ĉiu homo sidadas plu por lasi sian spiriton malpeziĝi, legante la disvolvantan personliston.


La du junulinoj revigliĝas, sin reciproke rigardas, ridetas. La blondulino petole iomete senpacienciĝas. Ŝi klinas sin al sia kunulino, freŝa, gajmiena. Ili flustras, la okuloj fulmetas. Ili pli proksimiĝas. La lipoj milde kovras la lipojn. Du junaj belecoj, teneroj. Ili vidas plu nur sin. Beleco. Mia mano ŝatus karesi la du kortuŝajn nukojn. Tia malinda gesto detruus iliajn feliĉojn. La surekrana listo daŭre kuras. La kiso pluas. Mi silente stariĝas.


verkita dum oktobro 2002
el La SAGO, julio-aŭgusto 2005

Sama rubriko :


puce Claude Gerlat : Kinejo (anekdoto)

puce Claude Gerlat : Manifestacioj (anekdoto)

puce Claude Gerlat : Rugbea matĉo (anekdoto)




Supren