Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Gerlat : Kinejo
puce Gerlat : Manifestacioj
puce Gerlat : Rugbea matĉo

Gerlat : Rugbea matĉo

anekdoto


Ili linie fratece interplektas siajn brakojn kaj plenforte kantas la Marseljezon. Almenaŭ ili sajnas fervore kanti dum laŭtparolilo plenumas la ĝustan taskon. Poste, ekzotika skipo minace plenumas ĝangalan militistan dancon.

Belaj tiuj viroj estas. Fortikaj, nervozaj, timigaj. La plej malforta povus facile deĵori kiel pianoportisto. Certe neniam mankus al li laboro. Kelkaj vizaĝoj aspektas iel bovecaj kaj la dentoprotektiloj kaj kuriozaj obusformaj ĉapoj ne kontribuas havigi al ili inteligentan aspekton. Sed iu asertis, ke oni ne devas juĝi laŭ la aspekto.

La stadiona sidstuparo plenplenas de buntkolora brua homamaso. Multaj surmetis la ĵerzojn de la subtenata teamo. Eĉ la vizaĝojn ili kolorigis. Ili svingas flagojn, kantante la nacian himnon.

La du teamoj disŝutiĝas sur la tereno. Unu viro piedbatas ovalan pilkon al la gollinio. Ĉiuj impetas. Unu kaptas la pilkon en necerta resalto kaj ekkuras retrodirekten. Tiam oponanto bare kolizias kun li. Ambaŭ falas. Aliaj surfalas ilin. La pilko jam flugis en atendintajn brakojn. La pilkoportanto kure frappuŝas kontraŭulon, kaponstomaken, ĵetas la pilkon malantaŭ si. Piedfrapo. La pilko iom lame rondiras. Ha ! Ĝi transiras la tuŝlinion, subtila taktiko.

Ludanto ĵetas la pilkon al la laŭ- vicaj kamaradoj sed subpuge alten puŝita oponanto interkaptas ĝin. Svinga gesto tuj resendas la pilkon al samteamano, kiu ekkuras. Homa lavango haltigas lin.

Ili ronde amasiĝas interplektante brakojn kaj kapojn. Nur videblas larĝaj dorsoj kaj enormaj femuroj. La tuto iom moviĝas, rotacias. Kia mistero do okazas sub tia densa grego ? Subite, la pilko sprucas, kiel kerno el olivo. Unu kaptas ĝin, kuras. Oponanto barstariĝas. Abrupta kolizio, falo. Du, tri, kvar alvenas, kusiĝas, pusas, tiras, stakiĝas en sovaĝan kunmetaĵon. La pilko malaperis.

Ŝrika fajfo haltigas la krur-brak-svingadon. Iu maldelikate pusis kamaradon. Ĉu ? La arbitraciisto respektigas striktan ĝentlemanan regulon. Tiam la svarma hordo disiĝas. Ulo lamas al la tuŝlinio, ruĝkruca flegisto alkuras.

Oni zorge starigas la ledovon sur telereton mirakle aperintan. Ludanto sole restas apude. Li koncentriĝas, kvazaŭ preĝe kunigas la manojn, rigardas la pilkon, la altajn fostojn, ree la pilkon per febra rigardo. Solena silento. Subita impeto, piedbatego. La pilko longe flugas, akompanata de miloj da okuloj, parabolas inter la du fostojn.

La tuta spektantaro leviĝas, skande krias, hurlas, manojn ĉielen, panelojn alten. Nacia neforgesebla evento okazis. Rugbeo estas sporto de fortikaj ĝentlemanoj.

verkita en decembro 2003
aperis en La sago
decembro 2004


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio