Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


LA DIO KIU NE EKZISTAS

Unuiĝo de la Ateistoj kaj de la Racionalismaj Agnostikuloj (UAAR)


Ancona, la 12an de majo 2009ª, je la 17ª horo. Konferencejo de Palaco Bottoni.

Ekde kiam Doktoro Svarca afable min invitis prelegi por vi dum tiu renkontiĝo kiu, laŭŝajne, estigis malkvieton en kelkaj medioj kaj zorgojn en aliaj medioj, mi komencis pripensi la temon de mia prelego : “La Dio kiu ne eksistas”, kaj mia atento estis altirita de tri asertoj kiujn mi tuj enlistigos sinsekve : La 22an de aprilo ĉi jare Rita Levi Montalcini, elstara virino kaj sciencistino, festis jam sian centjarannaskiĝdatrevenon per vigla intelekta kaj morala aspekto. Al demando ĉu ŝi kredas je Dio aŭ ne, sinjorino Montalcini respondis : “Mi envias kiu havas la Fidon, mi ne kredas je Dio. Mi ne povas kredi je iu dio kiu nin premias kaj nin punas.” Post preskaŭ unu semajno ŝin preskaŭ reeĥis en la tagĵurnalo “La Repubblica”, en sia tiom mallonga kiom interesa rubriko “Amaca” Michele Serra, kiu ĉerpinte la inspiron de tiuj religiaj fundamentistoj, kaj kristanaj kaj islamaj, por kiuj la tiel nomata “porka gripo estis dia puno, skribis ke : “ Unu el la pruvoj pri la neekzisto de Dio, almenaŭ de la pedanta kaj malbona Dio alvokita en tiuj ĉi okazoj, konsistas en la fakto ke kelkaj el Siaj surteraj sekvantoj ne estas surmomente trafulmitaj ĉiufoje kiam ili diras stultaĵojn” (Michele Serra, La Repubblica 1, L’Amaca, 29an de aprilo 2009).Senpere mi pripensis Pastron “Livio” la famekonatan administranton de “Radio Maria, kiu, en sia ĉiutaga freneza komentario, asertis ke per la tertremo en Abruco la Sinjoro volis kunigi la homojn al Siaj suferoj ( tio okazis dum la Sankta Semajno). Fronte al tiu aserto memvole oni estas puŝata peti al la Sinjoro ke, tuj Li bonvolu kunigi al Siaj suferoj eĉ Pastron “Livio” kaj la tutan Radion “Maria”... Sciencisto, intelektulo kaj pastro, tri ateistoj kiuj, diversmaniere, parolis pri dio, sed pri kia dio ? Kia estas la dio kiun ili rifuzas, la dio al kiu ili indiferentas, kiun ili nekonas, aŭ kiun ili manipulas ?

Pri kia Dio temas ?

En la dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio, aparte en la porpastra Deklaro pri la Eklezio en la nuntempa mondo, Gaudium et Spes [Ĝojo kaj Espero] priparolante la ateismon, oni legas ke “tamen en tiu ĉi okazo ankaŭ la kredantoj ofte havas iom da respondeco. Fakte la ateismo konsiderita en ĝia tuto ne estas io origina, sed ĝi devenas de diversaj kialoj, kaj inter tiuj oni devas kalkuli ankaŭ kritikan reagon al la religioj kaj, en kelkaj regionoj, antaŭ ĉio, al la kristana religio. Pro tio al la generado de la ateismo povas kontribui eĉ ne malmulte la kredantoj mem pri kiuj oni devas prefere aserti ke ili kaŝas kaj ne manifestas la aŭtentikan vizaĝon de dio kaj de la religio, ĉar ili neglektas eduki sian fidon mem, aŭ ankaŭ pro la mankoj en ilia religia, morala kaj socia vivo”( GS 19).

1 Itala tagĵurnalo

Tial, laŭ la Dua Vatikana koncilio, la respondeco de la kristanoj estas granda : se multaj homoj ne kredas je Dio, grandparte tio dependas de la neebla Dio kiun ĝuste la kristanoj prezentis, krom de ilia nekonsekvenca sinteno, kiu ne montras sed kaŝas la veron de la Fido. Kompreneble ke kiam la homo malkovras ke li estas pli bona ol la dio je kiu oni lin invitas kredi, nu, tiam naskiĝas la rifuzo de Dio, kiu eble ekzistas, sed kiu tute ne kondiĉas la homan vivon. Tial dum ĉi tiu renkontiĝo ni klopodos kompreni kion ni diras kiam ni parolas pri Dio, kiu Li estas, kion Li faras ? kia Li estas ? kaj kiu estas “la dio kiu ne ekzistas”.

Ĉu li estas Ĉiopova ?

Unu el la bildoj de Dio kiu pli respondecas pri la ateismo aŭ la indiferento de la homoj estas, sendube, tiu de la Ĉiopova kiun oni kutime komprenas tiel : Dio povas fari ĉion kion Li volas... alikaze kia Dio Li estus ? (estas signifoplena tiurilate la esprimo : “Se mi estus la Eterna Patro !...”kie oni referencas al senlima povo. La homoj sin demandas kiel eblas akordigi la ideon de ĉiopova Dio kun la malbonoj kiuj trafas la homaron kaj klare montriĝas la kontraŭdiro :
- se Dio estas ĉiopova, Li ne estas bonkora, ĉar eĉ povante nuligi ĝin Li indiferentas antaŭ la grandega doloro de Siaj filoj.
- se Li estas bona, tiam li ne estas ĉiopova, ĉar tiu ĉi bonkoreco ne ŝajnas aperi en la eventoj de la ĉiutaga vivo. Se Dio estas ĉiopova, tio estas, Li povas ĉion fari, kial Li ne agas ? Ĉu ne diras la popola proverbo ke : “ne falas folio se ne volas Dio” ? Ĉu ĉio ne dependas de Li ? Se ne falas folio se ne volas Dio, al la homo restas nenio ol akcepti la malbonaĵojn, la malsanojn, la suferojn kaj la morton kiel nepriapelacieblajn decidojn de la dia volo (esperante ke Li ne tro peze premu per Sia mano) kaj aserti la Fidon je Dio pli timinda ol aminda, ekkriante :”Fariĝu via volo” aŭ kiel la rezignacia Ijob :” La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis ; la nomo de la Eternulo estu benata.” Por klopodi kompreni aŭ pravigi la volon de tiu Dio oni uzas la formulon : “Dio ne volas la malbonon sed ĝin permesas”, tamen neniu kiu kapablus kaj povus, neniam permesus la malbonon kiun li ne volas !

De la paganaj dioj al la Dio de la hebreoj.

Eĉ hodiaŭ, inter la kredantoj kaj la nekredantoj la bildo kiun oni havas pri Dio rilatas pli al dioj de la pagana mondo ol al kiu Jesuo el Nazareto nomis la Patro. Dio estas la komuna nomo de la diaĵoj de ĉiuj religioj inkluzive de tiu devenantaj de la pagana mondo, tiuj diaĵoj multe influis kaj bedaŭrinde ankoraŭ influas sur la bildo de la kristana Dio. En la pagana mondo la rilaton kun la diaĵo oni ne imagis kiel amon. Neniam pagana homo opiniis esti amata de sia dio. La esenca karakterizo de la diaĵoj estis la povo, kaj ili estis tre ĵaluzaj pri siaj privilegioj rilate al la homoj (eterneco, feliĉo). Eterna estis la sinonimo de dio kaj rilate al la feliĉo la dioj estas la beatuloj kiuj vivas “ĉiujn tagojn en ĝojo” (Hom. Od. 6, 42). Ili opiniis ĉiun homan feliĉon kiu transpasos la limojn kiel arogantecon kiu devis nepre esti punata. Pro tio la sinteno de la pagana homo fronte al la diaĵoj estis je granda timo, kaj ĉiu lia ago celis eviti la dian punon. La pagana preĝo estis pli favoriga rito ol esprimo je fido (iom kiel la “Saluton Maria” kiun oni preĝas antaŭ la endormiĝo... oni neniam scias !), kaj la religia sistemo konsistis el ritaro destinita kvietigi la dian koleron kaj malproksimigi iliajn punojn. Ĉu ne estas tiu la sento kiun multaj kredantoj havas al sia Dio ? Pruvo je tio estas la frazo kiun oni aŭdas diri de la kredantoj : “Ĉio iris tro glate. Mi antaŭsentis ke devis okazi ion”. Iu ajn malfeliĉo sendita de Dio kiu rimarkis la feliĉon de la ulo, kiu forĵetis la leĝon pri la sufero, la “valo de larmoj”en kiu Li enfermis la tutan homaron. Por multaj kredantoj kaj ne nur, estas pli facile kunigi Dion al doloro ol al feliĉo, al sufero pli ol al ĝojo (kaj por multaj teologoj se oni forĵetas la doloron kaj la suferon ili ne plu scias priparoli Dion). Por multaj homoj Dio estas iom ĵaluza pri la homa feliĉo kaj, pro tio Li gardas krucon por ĉiu homo (Ĉiu havas sian krucon !) kiun neniu povas eviti ĉar poste lin trafus krucon eĉ pli pezan. Kaj ve, se oni kuraĝas plendi ĉar ĉiu havas krucon ĝuste laŭ siaj ŝultroj ! Eĉ hodiaŭ, inter la kredantoj oni aŭdas paroli pri homoj kiuj per sia sankteco estas la fulmoŝirmiloj de la Eklezio : Oni konfuzas Dion kun la timinda Jupitero.

La itinero de la Biblio

Tial nun ni analizas kia estas la vizaĝo de Dio kiu evidentiĝas en la Biblio. La evoluo kiu kondukis la izraelan popolon al monoteismo, al la Fido je ununura Sinjoro, Javeo, estis longa, malfacila kaj kontraŭata. Kion priskribas la libro de Eliro per la revelacio al Moseo de ununura diaĵo sur la monton Sinajon, fakte estas la enirpunkto de spirita tradicio kiu iom post iom progresis en la koro de la izraelidoj ne sen ŝanceliĝoj, repripensoj kaj perfidoj. En la libroj de la profetoj oni ofte deklaras la kultadon al fremdaj diaĵoj (Jer. 44) ofte eĉ ene de la Dia Sanktejo (Jer. 7). Dum tiu ĉi evoluo ĝis la Fido je ununura Dio oni konverĝigis sur la ununuran Dion la funciojn kaj la nomojn de la malpligrandaj diaĵoj. El tiuj kunfandiĝoj naskiĝas en la hebrea Biblio la nekonata vorto : ”Ĉiopova”. Fakte en la bildo de JHWH, kunfandiĝas du diaĵoj respektive nomataj Cebaot, tio estas la anĝelaroj konsideritaj kiel animhavaj, kaj Shaddaj, la dio de la montoj. Ĉi tiuj du nomoj estas ensorbitaj kaj prenitaj de Dio mem, kiun oni prezentas kiel JHWH Cebaot (Sinjoro de la armeoj), (279 fojojn) kaj kiel Shaddaj, kiu estas la nomo de montaraj diaĵoj, ĝia signifo ne certas (eble montara el akada lingvo shadda’u aŭ kampara, el la hebrea Shaddeh) kaj ĝi estas uzata precipe en la Libro de Ijob. Sankta Hieronimo komisiita de la Papo Damaso, en la jaro 380 pri traduko de la Sankta Biblio el la hebrea al la latina lingvo, sin trovinte fronte al tiuj ĉi nomoj de Dio malfacile tradukeblaj, ilin ambaŭ tradukis per “Deus Omnipotens”( Ĉiopova Dio) (Gen 17,1 ; 1 Sam. 4,4), tiamaniere li interpretis la grekan tradukon de la Septuaginto kiu estis interpretinta ambaŭ la terminojn kiel pantokrator, Sinjoro je ĉio/ Universa Reĝo. La vorto Pantokrator troviĝas 10 fojojn en la Nova Testamento, kutime kiel citaĵo el la Malnova Testamento (en 2 Kor. 6, 18 kiel citaĵo de 2 Sam.7,14) kaj en pluraj versegoj de la Apokalipso (naŭ fojojn).

Ne falas folio...

El la bildo de ĉiopova Dio naskiĝas la popoldiro ke ne falas folio se ne volas Dio. Tiu ĉi malsaĝa proverbo, kiu tiom influis misinterpretitan kaj devian spiritecon kaj, kiu kaŭzis la forlason de la Fido flanke de tiom da homoj elprovitaj de la travivaĵoj, enradikiĝas en malĝustan tradukon de versego el la Evangelio laŭ Sankta Mateo : ” Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro ? tamen unu el ili ne falos teren se via Patro ne tion volas (Mt.10, 29). Sed tiu tradukmaniero ne respegulas la grekan tekston kie oni legas ke :” tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro” kiun la latina traduko (Vulgato) interpretis per : ”sine Patre vestro” kaj la “Bible de Jérusalem” tradukas eksakte : ”sen la scio” (à l’insu)”. Tiu interpreto estas konfirmita de la responda versego de la Evangelio laŭ Sankta Luko kie oni legas ke “eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio.” (Lk. 12, 6). Sekve estas signifoplena la malsimila traduko kaj interpretado : ne temas pri la volo de la Patro sed pri la ne scio de la Patro. La evangeliisto, fakte volas inviti al plena fido je Patro kiu konas la homojn multe pli ol ili povu koni sin mem (li eĉ scias kiom da haroj ili havas sur la kapo, Mt. 10, 30) kaj kiu neniun okazintaĵon preteratentas, eĉ kiam tio okazas al plej sensignifaj kreitaĵo, kiel fakte oni konsideris la birdojn en la tiutempa kulturo. Ĝuste el tiu bildo de Patro kiu ne indiferentas pri kio okazas al la homoj, sed kiu prizorgas la bezonojn de siaj filoj, pri Patro kiu ne intervenas dum la bezonoj sed ilin antaŭeniras, el ĝi naskiĝis grafisme la bildon de la triangulo kun la okulo ene, kiel simbolo de la Sankta Triunuo. Tiu ĉi bildo devis inspiri plenfidon ĉar per ĝi oni devis konscii pri la fakto ke kio ajn okazu ni estas rigardataj de Dio. Bedaŭrinde, ĝi kontraŭe transformiĝis en timiginda bildo : ĝi fariĝis severa rigardo de iu Dio policano kiu ĉion kontrolas kaj ĉion vidas al kiu neniu eskapas... senindulga kaj malcedema okulo preta riproĉi kaj puni, bildo pri vidmaniula Dio kies rigardo enŝoviĝis eĉ inter la littukoj.

Kaj kio pri la kruco ?

Strikte kunligita kun la volo de Dio estas la invito akcepti la suferon konsiderita kiel krucon sendita de la Sinjoro. La invito sin ŝarĝi per la eŝafodo troviĝas kvin fojojn en la Evangelioj kaj ĝi ĉiam estas strikte kunligita kun la sekvo de Jesuo ĉiam de Li proponita kaj neniam altrudita. La alvoko de Jesuo estas direktita al la libera volo de la homo :”Se iu volas”estas ĉiam la formulon de Lia alvoko (Mt.16, 24). La Sinjoro ne volas devigatajn aŭ rezignaziintajn sekvantojn, sed Li volas kun si liberajn kaj entuziasmajn homojn, kiuj Lin sekvu propravole. Tiu kiu Jesuo faras estas invito tre klara je siaj sinsekvoj. Ĝi ne estas devigo pezanta sur ĉiuj homoj, sed ĝi estas propono por kelkaj homoj : ” Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min”(Mt. 16,24). Eblas pli bone kompreni kiu estas la senco de la invito de Jesuo kaj hodiaŭ oni povas klopodi retraduki la esprimon per “kiu ne akceptas perdi sian reputacion...” Ĉar pri tio temas. La krucumado estis torturo por la malamataj homoj, por la sociaj fiuloj. Jesuo, kiu ne ofertas honorajn titolojn aŭ postenojn, sciigas tiujn kiuj intencas postsekvi Lin : se ili ne sukcesas akcepti ke la civila kaj religia socioj ilin konsideru kvazaŭ krimulojn, kaj ke la regantoj de la mondo ilin deklaru nedezireblajn homojn, nu, ili ne postsekvu Lin. Tio estus neutila afero, ĉar poste kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas “ (Mk. 4,17). Tial oni devas nomi per iliaj propraj nomoj la suferojn, la funebrojn, la malsanojn, la malfacilaĵojn kiujn la vivo prezentas, sen ili miskompreni kiel krucojn kaj eĉ ne doni la respondecon pri tiaĵoj al Dio. La kruco ne estas donata sed ĝi estas konsekvenco de libera elekto jam farita de la individuo kiu, akceptante Jesuon kaj Lian mesaĝon akceptas ankaŭ la ekstremajn sinsekvojn de humiliga signo :” Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaŭ liajn domanojn !” (Mt.10, 25).

Puriĝo de la vizaĝo de Dio

Sekve necesas forigi de la koncepto pri Dio ĉiujn tiujn spurojn kiujn la tradicioj, la superstiĉoj, la darmoj akumulis sur Lian vizazaĝon ĝin fariĝinte nerekonebla. En la malnovaj religioj, la adorata dio ofte estas bildigo de la homaj timoj kaj esperoj, de la homaj deziroj pri povo kaj de la homaj seniluziiĝoj, kaj en la diaĵo oni projekcias kiel eble plej multe grandigitajn la homajn virtojn kaj la malvirtojn. La homo bildigas sian senton pri justeco, kiun li rekonas kiel limigitan, en la diaĵo, konstruante dion kiu punas senmanke kaj severe la homajn kulpojn. Al la homa justeco kontraŭstaras la dian justecon. Se oni povas foreviti la unuan la duan oni tute ne povas. “Tamen li ne evitos la dian justecon”deklaras kontentaj kiuj ne povas akcepti Dion kapabla ami ankaŭ la fiulojn. Por certigi al si la komplezon kaj la bonvolemon de tia dio, la homo sin senigas eĉ je la plej nemalhaveblaj necesaĵoj kaj gravaĵoj por ilin oferdoni al la diaĵo, tiel ke al la dio kiu punas alflankiĝas tiu kiu akceptas la oferdonojn de la homaro. Tio estas rilato kun la diaĵo kiu respegulas tiu de la servisto kun sia estro : kiel la servisto, la kredanto klopodas akiri la bonvolemon de sia Sinjoro, ofertante al li la plej bonajn aĵojn. En la hebrea mondo, kie aperas tiuj multnombraj flankoj de la diaĵo, komenciĝas malrapida sed persista laboro pri purigado de la vizaĝo de la ununura Sinjoro, ĝi konfluis en tiu rikoltaĵo da verkoj kiu nomiĝas Biblio. Aparte la verkintoj de la sanktaj tekstoj klopodos korekti du bildojn de la diaĵo kiu multe radikigis en la popolamason : la dio kiu punas kaj kiu postulas oferojn.

La Sinjoro ne punas

Kiam oni legas la Biblion oni devas koni ĝian literaturan ĝenron. Ni eĉ kiam ni uzas la italan lingvon, ni ĝin uzas diversmaniere por redakti protokolon ol por verki poeziaĵon. Kiu legas sportgazeton ne atendas trovi en ĝi la stilon uzatan en financa gazeto. Sunsubiro povas esti priskribita kaj de meteologo kaj de poeto. Tiu fakto devas ĉiam esti konsiderita kiam oni komencas legi la Biblion por ĉiam kapabli apartigi kion la verkinto volas diri disde la maniero per kiu li tion diras. Kion la aŭtoro volas diri ĉiam validas, la dirmaniero koncernas sian klerecon, la tiutempan literaturan stilon, ktp. Kiam oni ne distingigas la du nivelojn la mesaĝo estas misinterpretita kaj, ofte, falsita. Klara ekzemplo pri tiu ĉi afero estas la fama rakonto de la diluvo. Por la homo de la Biblio ĉiu atmosfera fenomeno, ĉar ĝi elvenas el la ĉielo, el la dia sidejo, rilatas al Dio. Suno kaj pluvo, nuboj kaj vento, fulmoj kaj tondroj (Psa. 144, 6) estis ĉiuj iloj per kiuj Dio premiis aŭ punis la homojn (Am.4, 7). Per la rakonto de la diluvo (Gen. 6-9) la verkinto volas korekti la kredon kiu rilatigas la atmosferajn fenomenojn al la dia kolero, pro tio la Sinjoro asertas ke “ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron. “ (Gen.9, 11). Kiel pruvo de la vero de kion Li deklaris, la Sinjoro formetas siajn armilojn. La ilo kiu utilis por ĵeti la sagojn kaj puni la homojn (Ab.3, 9-10) estas definitive formetita. La arko de la Sinjoro ne nur ne plu utilos por puni la homojn sed ĝi fariĝos la indikilo de la interligo inter Dio kaj la homaro : ”Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. (Gen. 9,13).

Li ne volas homajn buĉadojn

En Jeruzalemo, sude de la Templo, ankoraŭ nun ekzistas la Valo de la Geheno. Tiu loko en la antikveco estis utiligita kiel ejo por la ofero de la infanoj al fenica diaĵo Molok (Jer. 7, 31). Oferi filojn al diaĵo estis konsiderita normala afero. La infanoj tute ne estis konsideritaj kaj nenion ili valoris. Kiel eldiras la Talmudo :”La ungoj de la patroj pli gravas ol la stomako de la filoj”(Ber.r 45, 8). La biblia rakonto konatan kiel la bruloferon de Izaako (Gen. 22, 1-19) celas modifi la bildon de Dio, kaj komprenigi ke se aliaj diaĵoj postulis la oferon de la filoj, la izraela Dio, Javeo tion rifuzas. Kiu postulas de Abrahamo oferi al Li la filon estas Elohîm, komuna nomo de Dio : “Dio provis Abrahamon” postulante ke li bruloferu al Si lian solan filon. Kiu malpermesas la bruloferon ne estas Elohîm sed estas Javeo, la Dio de Izraelo : ”La anĝelo de la Eternulo diris : Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion !” (Gen. 22, 12). La signifo de la rakonto estas klara, dum la aliaj diaĵoj (Elohîm) postulas homajn bruloferojn, Javeo, la Dio de Izraelo, ilin ne akceptas.

Li ne volas bruloferojn

Dum la daŭrigo de nia kono de Dio ni alvenos ĝis la aserto pri kiu ne nur Dio ne akceptas homajn bruloferojn, sed eĉ li nenian specon da ofero postulas : ”Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.” (Hoŝ. 6, 6 ; Mt. 9, 13 ; 12, 7). En la libro de la profeto Jesaja oni legas unu el la plej violentaj paĝoj kontraŭ la buĉoferoj kaj kontraŭ la kulto mem : ”Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj ? diras la Eternulo ; Mi tro satiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton ?Ne plu alportu hipokritajn donacojn ; la incensado estas abomenindaĵo por Mi ; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras — krimo kaj sankta kunveno ! Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas ; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin. Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn ; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas ; viaj manoj estas plenaj de sango.”

LA DANĜERO JESUO

La tempo estas jam matura por la plena kaj definitiva revelacio de la vizaĝo deDio fare de Sia Filo Jesuo. Sed kiu estas Jesuo ? Sendube Li estas ulo ege danĝera. Por aresti Jesuon, fakte senbridiĝas senkompara polica operaco. Estas utiligataj “La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj” (Joh. 18, 12). La termino kohorto indikas taĉmento el 600 ĝis 1000 soldatoj je la servo de la romia prokuratoro. La gardistaro kiu deĵoris ĉe la templo en Jeruzalemo estis preskaŭ ducent je la dependo de la ĉefsacerdoto. Dum la kohorto estis taskita pri la teno de la ordo en la urbo de Jeruzalemo, la gardistaro estis taskita pri la deĵoro ene de la Templo. Inter la du korpusoj regis gravan rivalecon kaj malamikecon, kaj, interalie, al la kohorta gardistaro estis malpermesite eniri en la Templon. Nun tiuj du policaj korpusoj kuniĝas antaŭ ununura danĝero. Utiligi pli ol mil armitajn homojn por aresti ununuran ulon – kiu, interalie ne nur ne kontraŭmetas reziston sed sin transdonas mem – tio signifas ke tiu ulo estas ege danĝera. Kiu estis kaj kion faris tiu galileano tiom danĝera ? Liaj kreditleteroj estas penigaj. En la juda medio la plej malnova dokumento kiu temas pri Jesuo difinas Lin kiel : ”Bastardan filon de adultulino” (Yeb.M. 4, 13), kiu estis ekzekutita “ĉar li praktikis sorĉarton, li pekigis kaj devojigis Izraelon” (Sanh. B. 43 4a). La situacio ne sin korektas en la Evangelioj, el kiuj rezultas ke la familianoj mem de Jesuo havas neniun estimon pri tiu ilia ekstravaganca kaj ĝena familiano (“Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li” Joh. 7, 5). Por ili Li estas nur frenezulo eligenda el la cirkulado ĉar li estas la honto de la familio : ” Kaj liaj amikoj, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris : Li frenezas.” (Mk. 3, 21). La negativa juĝo de lia familia klano estas abunde konfirmita
- de la religiaj eminentuloj kiuj al la frenezeco aldonas religian karakteron, la demoniĝon : ”Li havas demonon kaj estas freneza ; kial vi lin aŭskultas ?”(Joh. 10, 20 ; vd 8, 52 ; Mk.9, 30) ;
- de la skribistoj, la oficialaj teologoj de la juda religia komunumo, por kiuj Jesuo estas “blasfemulo” (Mt. 9, 3) kaj kiel tia li meritas mortopunon. Por ili kion Jesuo faras okazas ĉar ” Li havas Baal-Zebubon ; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.” Mk.3, 22) ;
- de la ĉefsacerdotoj kaj de la fariseoj por kiuj “Li estas trompanto” (Mt.27,63) :
- de la popolamaso por kiu Jesuo estas iu kiu “erarigas la amason” (Joh. 7,13) ; Jesuo estas publika danĝero kiun oni devas elimini kiel eble plej frue, antaŭ olLia mesaĝo disvastigu inter la popolamaso (“se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li,”Joh. 11, 48). Jesuo sukcesis eĉ seniluziigi Sanktan Johanon la Baptisto, kiu tamen estis rekoninta Lin kiel la atenditan Mesion. Konstatinte ke Jesuo kondutas alimaniere ol la Mesio ekzekutisto kiun li estis anoncinta al la homamasoj, li sendas al Li ultimaton kiu sonas kvazaŭ forneadon :” Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian ?” (Mt. 11, 3). Eĉ granda parto el Liaj disĉiploj mem, kiam ili ekkonis la programon de tiu ĉi stranga Mesio, ili Lin forlasis : ” Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis”(Joh. 6, 66). La sceno estas ĉagreniga ; al Li restas la Dek du, sed unu “estas diablo”( Joh. 6, 70) kaj inter la restintaj “estas iuj kiuj ne kredas” (Joh. 6, 64) Kiam finfine la aŭtoritatuloj sukcesos Lin aresti, Jesuo estos transdonita al Pilato kaj akuzita, ne nur de la religiestroj, sed eĉ de siaj disĉiploj, kiel misfaranto :” Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.” (Joh. 18, 30). Ĝi estas kompleta fiasko por tiu profeto konata de la homamaso kiel “frandemulo kaj granda drinkanto” iu kiu ne frekventis la taŭgajn personojn kiu konvenas al sia laŭdira rolo de Filo de Dio, sed kiu estas konata kiel amiko de la socia feĉo : ”impostistoj kaj pekuloj (Mt. 11, 19), ” Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita” (Joh.7, 49) pro kies kulpo estas prokrastita la alveno de la Regno de Dio. Kial estas tiom da rankoro cirkaŭ la persono de Jesuo ? Kion Li diris kaj faris tiom gravan por altiri sur sin samtempe malfidemon, kontraŭecon, murdan koleron kiuj kondukos Lin fini en kompleta soleco :
- forlasita de la familio,
- perfidita de Liaj disĉiploj,
- ridindigita de la romianoj,
- priridita de la religiaj aŭtoritatuloj
- alnajlita al eŝafodo destinita al malbenitoj antaŭ Dio(Read. 21, 23) ? Por kompreni kion faris Jesuo kaj kial Li tion faris necesas kompreni kiu estis, aŭ pli ĝuste, kiu ne estis, tiu ĉarpentisto el Nazareto en Galileo. Jesuo estis nek pia Judo nek reformisto veninta purigi la religion aŭ la Templon, kiel oni atendis de la Mesio. Jesuo venis elimini Templon kaj religion. Jesuo eĉ ne estas profeto sendita de Dio. Jesuo klopodis kaj sukcesis fari kion al neniu profeto aŭ religia reformisto estis ebla. Profetoj kaj reformistoj estas gracoriĉaj personoj kapablaj plivastigi ĝis la plej alta grado ilian sperton pri la sanktaĵoj kaj ĝin esprimi per novaj manieroj. Iliaj esprimoj, komence estos ne komprenitaj, kontraŭstaritaj kaj persekutitaj, sed poste, kun la paso de la tempo, ili estos akceptitaj kaj asimilitaj aŭ eĉ truditaj. Jesuo antaŭeniris ĉion. Jesuo ne sin movis en la kadro de la sanktaĵoj, li foriris el ĝi. La Kristo ne nur ignoris dum sia vivo kaj en sia instruado ĉion kion oni konsideris sanktan, sed ĝin Li elradikigis, kaj pro tio Li povis montri la putraĵon el ĝiaj bazoj. Por Jesuo la religio ne nur ne permesis la komunecon kun Dio, sed ĝi estis tio kiu ĝin malpermesis. La religia organizo anstataŭ ol helpi la rilaton kun Dio estis tio kio ĝin malhelpis. Tiu estis la krimo de Jesuo ke li malfermis la okulojn al la homoj por montri al ili la “reĝo de la mondo” de tiu mistifiko nomata religio. Pro tio Li estis murdita. Jesuo estis mortigita de la religia juda institucio kun la plena rajtigo de la romianoj, ĉar la Ĉefsacerdoto kaj la Prokuroro vidis en Jesuo tiun kiu, detruinte la sanktajn bazojn sur kiujn sin regis la societo, estus ruiniginta ilian mondon. Jesuo povis fari ĉion tian ĉar Li estas la Homo-Dio videbla revelacio de la nevidebla Dio, li estis la sola kiu povis ŝanĝi la rilaton inter la homoj kaj la Patro. En la Evangelioj Jesuo estas difinita kaj Filo de Dio kaj filo de la homo. La du difinoj reciproke kompletiĝas : Jesuo estas la filo de Dio ĉar en Li aperas Dio en la homa kondiĉo. Li estas filo de la homo ĉar Jesuo estas Homo en Dia kondiĉo. Je la fino de la Prologo al sia Evangelio Sankta Johano, fakte, skribas ke “Neniu iam vidis Dion ; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris”. (Joh. 1, 18). Asertante ke Jesuo estas tiu kiu deklaris al la homaro la vizaĝon de la Patro (Joh. 1,18), Sankta Johano invitas la leganton priatenti la personon de Jesuo, ĉar nur en Li oni povas koni la veran vizaĝon de Dio. Laŭ Sankta Johano oni ne devas ekiri de antaŭformita ideo pri Dio por poste konkludi ke Jesuo estas ekzakte sama al Li. La enirpunkto ne estas Dio, sed estas Jesuo. Ne estas Jesuo sama al Dio, sed estas Dio sama al Jesuo. Ĉiu bildo de Dio kiu ne kongruas kaj ne koincidas kun tio kion Jesuo diris kaj faris estas neekzakta, malĝusta bildo kaj ĝi devas esti forviŝita. Jesuo kondiĉas la konon de la Patro per tiu de Si mem :” Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron ; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.” (Joh. 14,7). Kondiĉante la konon de la Patro per tiu de Si mem, Jesuo komprenigas ke tiu dinamika kaj daŭra kono kondukas al procedo de viva pleneco. Ju pli estas vera kaj aŭtentika la aniĝo al Jesuo, des pli granda estas la ebleco pri la kono de la Patro. Sed unu el la disĉiploj, Filipo, ne komprenas la vortojn de sia majstro kaj daŭrigas apartigi Jesuon disde la Patro : ”Filipo diris al li : Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos. Jesuo diris al li : Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon,kaj vi min ne konas, Filipo ? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron ; kiel vi diras : Montru al ni la Patron ?”. La religia tradicio pri Dio povas tiel kondiĉi individuon ĝis malpermesi al li la sperton je la Patro. Filipo, kiu jam de longa tempo vivas kun Jesuo, ankoraŭ ne komprenis Lian identecon. Li ne komprenas ke en Jesuo manifestiĝas la Patro. Jesuo estas la ununura fonto per kiu oni povas koni Dion (Joh. 1, 18) : la Patro estas ĝuste sama kiel Jesuo. Per Jesuo Dio ne plu devas esti serĉata. Kiu serĉas Dion ekserĉas diaĵon pli imagan ol realan kaj li neniam atingas la finon de sia vojo. Per Jesuo Dio ne estas serĉenda sed Li estas akceptenda. Dum la serĉado estas tiom abstrakta kaj malproksima kiom estas abstrakta kaj nebula la bildo kiun oni havas pri Dio, la akcepto estas konkreta kaj senpera. Ne temas pri serĉado de Dio, sed pri Lia akcepto kaj, poste, per Li kaj kiel Li oni devas direkti sian ekziston al aliuloj. Asertante ke neniu iam vidis Dion la evangeliisto kontraŭdiras kion la Sanktaj Skriboj mem asertas. En la Sankta Biblio troviĝas klare dirite ke multaj homoj vidis Dion : Moseo kun Aaron, Nabad, Abihu kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael kiam estis farita la Interligo sur la monto Sinajo, “Ili vidis la Dion de Izrael... kaj, tamen ili manĝis kaj trinkis.” (El.24, 10-11 ; 33, 11 ; Nomb. 12, 6-8 ; Read. 34,10). Per sia aserto la evangeliisto relativigas la gravecon de tiuj asertoj : neniu iam vidis Dion. Pro kio ĉiuj priskriboj kiujn oni donis el Li estas ĉiuj partaj limigitaj kaj, foje, malveraj. Ekskludinte ĉiujn homojn, fakte, la evangeliisto ekskludas eĉ Moseon. Ne, Moseo ne vidis Dion, sekve la Dia leĝaro kiun li trasdonis ne povas manifesti la plenon de la Dia volo. Pro tio la Dia leĝaro ne nur ne helpas en la kono de Dio, sed ĝi estas la baron kiu ĝin malhelpas. Ĉiam en la Prologo la evangeliisto skribas ke : ”la leĝo estis donita per Moseo ; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo” ( Joh. 1, 17). La Dia leĝaro iĝinta ne sufiĉa por esprimi la rilaton de la homo al Dio estas anstataŭita per senĉesa komuniko de graco kaj vero, la fidela amo per kiu la Patro deziras rekunligiĝi al la homoj. Por esprimi tiun profundan ŝanĝon en la rilato al Dio estis bezonata novan rilaton (Interligon) kiu anstataŭu la malnovan. Dum Moseo “la servanto de Dio” (Apok. 15, 3) proponis al la izraela popolo rilaton al Javeo kiel tiu inter servistoj kaj ilia Sinjoro (“Kaj servu la Eternulon” El. 23, 25), Jesuo,”filo de Dio” Mk.1, 1) malfermas la novan rilaton inter la filoj kaj ilia Patro, kiu baziĝas sur senĉesa komuniko de amo :” Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis” (Joh. 15, 9 ; 14, 21-23). La kondiĉo de la homo rilate al Dio ne estas plu tiu de la servisto al sia Sinjoro, sed tiu de la filo rilate al Patro kiu lin invitas atingi la dian kondiĉon. Kaj kiel Jesuo ne estas servisto de Dio, sed “filo de la Patro” (2 Joh. 1, 3), same kiuj aniĝos al Li, tiuj ne estos siaj servistoj (Joh.15, 15), sed, kiel filoj de la sama patro, ili estos siaj fratoj, kiuj kun Li kaj kiel Li estas vokitaj kunlabori al plano de Dio por la homaro (Mt. 28,10). Se en la unua Interligo la rilato al Dio baziĝis sur la obeo al sia Leĝaro, en lanova Interligo la rilato de la filo al la Patro baziĝas sur la simileco kun lia amo (Mt. 5, 48 ; Lk. 6, 35). Estas signifoplena la fakto ke la obeo, kiu estas ilo je dispono de ĉiu religio por subigi la fideluloj al devigita kredo, ne aperas en la mesaĝo de Jesuo. Neniam Jesuo petas ke oni obeu al Dio kaj eĉ ne al Li mem aŭ des malpli al iu krejtaĵo. La Dio kiun Jesuo revelaciis esprimiĝas per la difino entenata en la Nova Testamento :”Dio estas Amo” (1 Joh. 4, 8. 16). Dio estas Amo kaj la amo povas nur esti oferdonata, alikaze ĝi ne estas plu tia sed ĝi fariĝas perforto. Dio estas Amo kaj la amo ne povas sin montri per leĝoj aŭ per doktrinoj, sed nur per agoj kiuj komunikas tiun amon. Jen kial Jesuo dum sia agado ĉiam moviĝis puŝite de la amo de la Patro kaj ne de la respekto pri la leĝoj. Ĉiufoje kiam li ekkonfliktis kun la obeo al la Dia Leĝaro kaj kun la bono de la homaro, Jesuo neniam hezitis kaj Li ĉiam elektis tiun ĉi lastan : amante la homon oni certas ami Dion (1 Joh. 4,7-16), honorante la homon oni honoras ankaŭ Dion. Ofte, kontraŭe, por honori Dion kaj Lian leĝon oni malhonoras aŭ suferigas la homon. En la Evangelioj la Leĝaro estas ĉiam ilo je dispono de la religiaj aŭtoritatuloj por regi kaj subigi la popolon. Estas ili kiuj vokas la Dian Leĝaron, Leĝaro kiu ĉiam estas je ilia avantaĝo kaj neniam favoras la popolon. La vizaĝo de tiu Dio-Amo estos konatigita de Jesuo per la nomo Patro (Mt. 6, 9). Dum dio estas la nomo komuna al ĉiuj religio, Patro estas aparta nomo por la kristana kredo.

La Dio kiu ne plu ekzistas

Se oni povas koni la Patron nur fiksante la rigardon al la agado kaj al instruado de Jesuo, la bildo pri Jesuo kiu aperas je tio estas profunde malsama je tiu kiun oni konas pri la diaĵoj de la religioj. La Dio kiu manifestiĝas en Jesuo ne premias la bonulojn kaj ne punas la malbonulojn, sed al ĉiuj, sendistinge, Li transdonas Sian Amon, “ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj” (Lk. 6, 35). Dio ne amas la homojn ĉar ili estas bonaj, sed ĉar Li estas amo. Esti amata de Dio ne dependas de la sinteno aŭ de la respondoj de la homo, sed ĝi dependas de la bonvolemo de la Sinjoro, tio estas de Sia amemo kiu direktiĝas sendistinge al ĉiu homo. Sankta Petro deklaras :” Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura” (Ag. 10, 28). La “Gloro al Dio en la supera alto”, fariĝas sur la tero en la “ paco, inter homoj Difavoro.” (Lk. 2, 14). Necesas substreki kiel, en la pasinteco, religia vido pri la rilato inter Dio kaj la homoj kiu baziĝis sur la merito, sukcesis distordi tiun versegon de Sankta Luko kiu tiam estis tradukita :”Paco sur la tero por la bonvolemaj homoj” La paco estis rezervita nur al tiuj kiuj ĝin meritis. Ne, la paco, vorto entenanta en si mem ĉion kio bezonas al la homa feliĉo, ne estas destinita de Dio al la bonvolemaj homoj, sed al ĉiuj homoj kiuj sin amas reciproke. Per Jesuo la amo de Dio ne devas plu esti meritata sed ĝi devas nur esti akceptata. La Patro ne amas la homon laŭ lia merito, sed laŭ liaj bezonoj. Ju pli la homo bezonas tion des pli la Patro sin sentas nerezisteble altirita montri al li Sian amon (Lk.18, 9-14). La akcepto de tiu bildo pri la Patro kaŭzis la transiron de la religio al la fido, de la obeo al simileco, de la merito al forofero, de la premio al donaco. Kion Jesuo proklamis, tion Li ankaŭ praktikis, estigante, per sia sinteno al la pekuloj, grandan malkontentecon inter la piuloj kaj la gardistoj de la tradicio. La filistroj protestas ĉar ili opinias ke se oni ne plu prezentas Dion kiu skoldas kaj punas la fiuloj, ho ve ! “kie konkludiĝos la afero ? Se oni ne timigas la pekulojn per la penoj de iu puno, se oni ne ilin timigas per minaco flanke de Dio mem... ne estas plu religio ! Danke al Jesuo finas la religio kaj komencas la fido : ne plu temas pri kio la homo estas devigata fari por havigi al si la amon de Dio, sed temas pri la respondo de la homo al la amo kiun la Patro komunikas al ĉiu homo.

La kulto al Dio.

La novaĵo pri Dio alportita de Jesuo estis ankaŭ la motivo de Lia morto mem ; Jesuo, la “Dio kun ni” (Mt. 1, 23) montris, dum Sia instruado kaj en la praktiko, ke laPatro deklaras sian amemon sin metante je la servo de la homoj. La bildo pri Dio je la servo de la homaro havis disŝiran efikon por detrui ĝisfunde la koncepto mem pri religio, kiu baziĝis sur la servo kiun la homoj estis devigata oferi al Dio, kaj kiu altiris sur Jesuon la mortigan malamon de ĉiuj membroj de la medio, el aŭtoritatuloj, kiuj sur la religio fondis sian povon kaj sian prestiĝon, ĝis la popolo, kiu sin sentis protektita de la religia praktikado. La vizaĝo de Dio kiun Jesuo proponis estis tute nekonata en la religia tiutempa sceno, kaj ĝi markas la difinitivan transiron de la religio al la fido : ne estas plu la homo je la servo de Dio, sed Dio je la servo de la homoj, Dio kiu “venis, ne por esti servata, sed por servi”(Mk. 10, 45 ; Mt. 20, 28). En ĉiu religio estis kaj estas instruate ke la homo havas kiel ĉefan taskon servi sian Dion (Read. 13, 5) : iu Dio kiu estas ĉiam prezentita kiel tre postulema reĝo, kiu senĉese postulas ion al la homoj, forpreninte de ili aĵojn (“la komencaĵon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio”, (El. 23,19), tempon (El. 20, 8-11) kaj energion (El. 6, 5) pro servado kiu estis farita precipe pere de la kulto. La Patro kiun Jesuo konigas al ni estas Dio kiu anstataŭ ol forpreni ion, tion Li donacas, kiu ne etigas la homon, sed lin pliigas. La bildo de Dio je la servo de la homaro tiom gravas por Jesuo ke dum la Lasta Vespermanĝo, post kiam Li estis Sin ofertita kiel viva nutraĵo al siaj disĉiploj (pano kaj vino) Li diras : mi estas meze de vi kiel la servanto.” ( Lk. 22, 27). La servado estas la ago kiu malkaŝas la identecon de Jesuo kaj ĉeestigas kaj konebligas Lin kiam li resurektas :” Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.” (Lk. 24,35 ; Joh. 21, 9, 14). La Dio kiun Jesuo konigis al Siaj disĉiploj ne sintenas kiel reĝo sed kiel servisto de la homaro. Renversante logikon kaj kutimon, Jesuo komparos Dion kun dommastro kiu reveninte hejmen dum profunda nokto post vojaĝo kaj trovinte la servistojn ankoraŭ vekiĝantajn, anstataŭ ol sin servigi “sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili.” (Lk. 12,37). Dio ne volas la homojn je Sia servo, sed kun Li kaj kiel Li ilin volas je la servo de la aliuloj. La Patro de Jesuo estas iu Dio kiu metas ĉiun Sian amforton je dispono de la homoj por ilin altigi samnivele kiel Si. Pro tio dum la Lasta Vespermanĝo Jesuo,”la Sinjoro” faras servistan laboron por ke la servistoj sin sentu sinjoroj (Joh. 13, 1-17). Akceptosigno, la lavado de la piedoj al la gasto estis tasko de la malsuperuloj al la superuloj : de la ne hebrea sklavo al sia mastro mem, de la virino al la edzo, de la filoj al la patro (1 Sam. 25, 41) kaj de la disĉiploj al la instruisto. Lavante la piedojn al la disĉiploj Jesuo, la Homo-Dio, atestas ke la vera grandeco ne konsistas en la superregado sed en la servado de la aliuloj. Jesuo sin metante en la lasta loko ne nur ne perdas Sian dignon, sed Li montras tiun veran, tiun dian : ”Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.” (Jes. 41, 4). Jesuo ne humiliĝas sed Li malhumiligas la aliulojn. La homo elmontras sian dignon ne kiam li estas servita, sed kiam li, vole, sin metas je la servo de la aliuloj. La Dio de Jesuo ne ensorbas la energion de la homoj sed Li komunikas al ili la Siaj. Li estas Dio kiu postulas esti akceptata por kuniĝi kun la homo kaj plivastigi lian ekziston en dimensio kiu ne interrompiĝos eĉ ne de la morto. Kiam la homo, senrezerve, akceptas la daŭran krean agon de la Patro, li sentas naskiĝi en si mem nekonataj kapabloj je vivdonacoj kiuj kiam ili estas akceptitaj kaj transformitaj en konkretaj agoj favore al aliuloj metas la homo en perfekta agordo kun sia Sinjoro por fariĝi ununura aĵo kun Li (“ mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu “ Joh. 17,23). Finis la epoko de la temploj, finis la tempo de la sanktejoj. La ununura sanktejo en kiu montriĝas la amo de Dio estas la homo. Dum en la malnova sanktejo la homoj povis eniri nur je difinitaj kondiĉoj kaj fakte multaj homoj estis ekskluditaj el ĝi ĉar ili estis konsideritaj malpuraj aŭ malindaj je ĝi, la nova sanktejo, la komunumo de Jesuo, ne atendas ke la homoj alproksimiĝu al ĝi, sed estos ĝi kiu iros renkonten al la homoj, aparte al tiuj kiuj sin konsideras kiel ekskluditaj aŭ rifuzitaj de Dio, por montri al ili la amon de iu Dio kiu al ĉiuj oferdonas senkondiĉan amon. Tiu estas la Dio de Jesuo, iu ajn alia bildo je Li apartenas al la “dio kiu ne ekzistas”.

elŝuti :

eo - silone, ignazio - fontamara
PDF - 459.1 kb, 0 x 0 pixels

la dio kiu ne ekzistas
PDF - 182.1 kb, 0 x 0 pixels