Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Alvoko al la Laikaj organizaĵoj en Francio, en Eŭropo kaj en la mondo kiuj mencias kiel garantianton la principon pri la apartigo de la Eklezioj disde la Ŝtato

Okaze de la vizito de la papo en Francio

elŝuti :


Papo
JPEG - 4.5 kio, 101 x 150 pixels

La subskribintaj organizaĵoj de tiu alvoko – Nacia Federacio de la Libera Penso (Fédération Nationale de la Libre Pensée), Raciista Unio (Union Rationaliste), Centro de Eŭropa Demokrata kaj Sekulara Agado (Centre d’Action Européenne Démocratique et Laïque) – estas francaj membroj de la Internacia Humanista kaj Sekulara Unuiĝo (International Humanist and Ethical Union - IHEU). Tiu neregistara organizaĵo estis fondita en Amsterdamo en 1952. Ĝia unua prezidanto estis Julian Hŭley. Ĝi kunligas pli ol cent membrajn organizaĵojn en la tuta mondo. Ĝi estas kreditigita apud UNo, UNICEF, Unesko, Konsilio de Eŭropo.

Tiuj francaj organizaĵoj, membroj de la IHEU, deziresprimas reaserti la sekularajn principojn okaze de la anonco de la vizito de la papo Benedikto XVI-a en Francio, ĉirkaŭ la 31-a de majo 2008, invite de la Konferenco de episkopoj de Francio. Tiu vizito celas « celebri la 150-an datrevenon de la unua aperaĵo de la Virgulino al Bernadette Soubirous en la groto de Lurdo ».

La leĝo de apartigo de la Eklezioj disde la Ŝtato de 1905 certigas la liberecon de konscienco kaj garantias la liberan praktikadon de la kultoj. La libereco de cirkuladoj de ideoj kaj de personoj estas ankaŭ netransigeblaj. Ni reasertas tiujn fondamentajn principojn.

La leĝo de 1905 precizigas ke « La Respubliko ne agnokas, ne sajlaras, nek subvencias iun ajn kulton ». Konsenkvence la kultaj manifestacioj akompanantaj la vojaĝon de la papo ne povas ricevi publikan financaĵon. La kostoj esence propraj al la translokadoj kaj al la akcepto de internacia publika eminentulo estas de alia naturo.

Por la sekulara franca, eŭropa kaj internacia movado, tiu vizito kuŝas tamen sur relativa duba senco pri la statuso de la papo, samtempe regnestro de la Civito de la Vatikano kaj religiestro.

Transe mem de la vizito de la papo, aperas al ni grave reaserti tiujn principojn. En tiu celo la francaj organizaĵoj membroj de la IHEU proponas al ĉiuj sekularaj organizaĵoj organizi same internacian sekularan iniciaton en Parizo dimanĉon la 1-an de junio 2008 pri tri postuloj.

Kontraŭ la publika financado de la kultaj aktivaĵoj !

Por la sekulareco en Eŭropo !

Por la apartigo de la Ŝtatoj disde la Eklezioj !

Subskribantoj :

 Fédération nationale de la Libre Pensée (France)
 Ligue française de l’Enseignement (France)
 Union Rationaliste (France)
 Mouvement « Europe et Laïcité » (CAEDEL)
 Union des Athées et Libres Penseurs d’Espagne et Union des Athées de Catalogne
 National Secular Society (Royaume-Uni)
 Fédération Humaniste Européenne
 Bund Gegen Anpassung (Allemagne)
 Grenade Laïque (Espagne)
 Union des Athées (France et Belgique)
 Conseil National des Associations Familiales Laïques (CNAFAL) - France
 Mouvement Laïque québécois (Canada)
 Humanist Association of Canada

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio