Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj permesas la krucifiksojn en la publikaj lernejoj !

La « Granda ĉambro », apelacia instanco de Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj, sub instigo de la registaro Berlusconi, ĵus pravigis, la 18an de marto 2011, la italan ŝtaton kiu intencas plu altrudi la ĉeeston de krucifikso en la publikaj lernejoj de la duoninsulo. Tiu afero estas konata kiel la « kazo Lautsi » je la nomo de la patrino de familio kiu engaĝis la jur-agadon antaŭ la italaj tribunaloj.

Kontraŭ ŝi, kunligiĝis : la katolika eklezio, sed ankaŭ, ĉefe, la grekaj registaroj (socialisma) kaj kipra (komunisma), Rusio de Putin kaj Medvedev... kaj Monako, deziremaj defendi la « kristanajn radikojn » de Eŭropo. Pluraj laikuloj inklinis al subteno de la familio Lautsi en tiu afero, por ke tiu kompetenta eŭropa tribunalo pri « homaj rajtoj » fine defendu la laikecon, kiel antaŭa juĝo esperigis al la akuzantoj. Sed neniu artikolo de la eŭropa konvencio de la homaj rajtoj ne garantiis la laikecon kaj la klerikalaj registaroj gajnis. Kaj ankaŭ Vatikano.

Ĉar trans la kazo Lautsi, la CEDH fiksis sian doktrinon kaj sian jurisprudencon, kiel pri tio memkontentis la « Sankta-Sidejo » kiu, la saman tagon, heroldis venkon kaj evidentigis la gravecon de la juĝo : « Estas do rekonata je internacia jura nivelo kaj de granda aŭtoritato ke la kulturo de la homaj rajtoj ne malkongruas kun la religiaj fundamentoj de la eŭropa civilizo al kiuj la kristanismo alportis esencan kontribuon ».

Subsidiareco, nacia identeco kaj lando de kristana tradicio.

Sed tiu juĝo estis redaktita kun celo de rekonkero kaj la komuniko daŭrigas : « La Korto same rekonas ke laŭ la principo de subsidiareco, estu garantiata al ĉiu lando spaco de memdecido koncerne la valoron de religiaj simboloj en sia pura kultura historio kaj en sia nacia identeco. »

La teksto de la oficejo pri gazetaro de Vatikano substrekas same la takson de la Korto laŭ kiu la elmontro de krucifikso ne estas « doktrino », sed « esprimo de la kultura kaj religia identecoj de la landoj kun kristana tradicio », kio konstituas la kreon de nova jura kategorio cele al refutado de ĉiuj laikaj postuloj.

Tio same evidentigas la realan signifon de « la instruado de la religia fakto en la lernejoj ».

Tiel, jur-decidaro de Eŭropo vatikana konfirmas ke la liberpensuloj de 1869, kunigitaj en Napolo dum la unua internacia kongreso de la liberpensuloj pravis kiam ili adoptis principon, ĉefe fronte al Romo klerikala laŭ kiu : « La subskribintoj... proklamas la liberan racionalon fronte al la religia aŭtoritato ; la sendependecon de la homo fronte al la despotismo de la eklezio kaj de la ŝtato... la bezonon de la abolo de ĉiu oficiala eklezio. Ili asertas la bezonon de instruado ekster ĉiu religia interveno... »

Tiuj principoj perdis nenion el sia aktualeco ĝuste kiam la liberaj pensuloj de 2011 preparas novan internacian kongreson kiu kunvenos en Oslo la 10an de aŭgusto 2011.

Por la Disigo de la eklezioj kaj de la ŝtato en ĉiu lando ! Kontraŭ Eŭropo vatikana !

Parizon, la 24an de marto 2011

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio