Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Prelego de Albert Riba al la Nacia Kongreso de la Libera Penso (Unio de Ateistoj kaj de Liberpensuloj de Hispanio)

Karaj geamikoj,

Estas granda plezuro denove partopreni la debatojn de via nacia kongreso, des pli ke ni devos solvi pli kaj pli da problemoj. Ni alfrontas klerikan atakon orkestritan de la Vatikano mem, kiu sin apogante je aliaj religioj, interalie la musulmana, pretendas regresigi la homajn rajtojn kaj la laikecon, kvankam ili ne sufiĉe influas en la mondo.

La diversaj religioj, subtenataj de la senresponseco kaj de la trompemo de politikuloj, eĉ kiam ili deklaras sin nekredantoj, pli kaj pli agas senkaŝe por trudi siajn dogmojn, atingi siajn celojn, t.e. sian surteran povon, kun ĉiuj konsekvencoj de korupto ekonomia, politika kaj morala. Ĉe tiu situacio la ateistaj kaj liberpensaj organizaĵoj ne havas alian eblecon krom agi plej kolektive, por organizi la postulon de niaj rajtoj, la disigon de la racia penso iniciatita de la filozofoj de la jarcento de Klerismo, notinde la francaj.

En Hispanio komence de tiu jaro ni organizis la cirkuladon de ateistaj aŭtobusoj, kio ricevis grandan sukceson tiom amasmedie kiom ĉe la civitanoj. Niaj celoj estis atingitaj : 1) la ateistoj kaj la liberpensuloj grandskale aperis publike, 2) la civitanoj multope partoprenis la debatojn pri la rajtoj rilate la publikan esprimon de la ateistoj, de la liberpensuloj, de la agnostikuloj, de la nekredantoj, kaj tiel partoprenis en la realigado de la estonteco.

La hispana katolika Eklezio ne ekspektis nian kapablon lanĉi tiun publikan debaton, sed de tiam ili preskribis ke niaj paroloj estu cenzuritaj, apogate de multnombraj politikuloj, de Ŝtat-funkciuloj, kaj de ministerio pri Justico, por bojkoti nian asocion, uzante ĉiuspecan pravigon inkluzive eksterleĝajn aŭ ekster-moralajn. Multaj el ili forgesis siajn progresismajn engaĝojn kaj platiĝas antaŭ vatikanaj postuloj.

Tiukuntekste la registaro volas reformi la leĝon pri religia libereco adoptita dum la evolua epoko por pravigi kaj firmigi la privilegiojn de la katolika Eklezio. Sed hodiaŭ ili ne plu povas negi tiun realecon. Bedaŭrinde niaj registoj ne celas ellabori leĝon por moderna kaj progresista laikeco. Ili pretendas ellabori sistemon similan al tiu de Belgio, kun plurkulta Ŝtato, plu enmarĝenigante la senreligiajn konsciencojn.

Kvankam la rilatoj inter la registaro kaj la Eklezioj ne ŝajnas bonaj, tamen la rapideco por prepari tiun leĝon elmontras ke la registaro povas cedi antaŭ premoj far religiuloj kontraŭ laikuloj.

Ĉu tiu leĝo estos interŝanĝo por silentigi la voĉojn kiuj leviĝas kontraŭ la modifo de la leĝoj pri aborto aŭ pri edziĝo de samseksemuloj ? Aŭ eĉ pli malbone, ili provas kvietigi la ateistojn kaj la liberpensulojn, por ke ili akceptu tiun leĝon, kvankam ĝi ne certigas pri vera libereco de konscienco ?

Karaj geamikoj, hodiaŭ pli ol iam ajn, ni devas trovi formulojn por antaŭeniri, ekde la diverseco de niaj sociaj realecoj, ankaŭ ekde niaj eventualaj disopinioj, sed kun la solidareco kiu nin animas sur la vojo de la komuna batalo kontraŭ la klerikalismo.

Ni do subtenas vian kongreson kaj mi esperas ke vi sukcesos en via batalo por la libereco, la demokrateco, la laikeco, laŭ la kompaso de la Kleruloj kaj de la racionalismo kiel estis por du famaj homoj, inter multaj aliaj, tiom malamataj de la religiuloj, kaj kiujn ni celebras tiun jaron, nome Charles Darwin kaj Francisco Ferrer.

Sur tiu vojo ni ĉiam troviĝos viaflanke por defendi la disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, endanĝerigita de Sarkozy kaj de liaj amikoj. La hispanaj organizaĵoj de ateistoj kaj liberpensuloj fratece vin salutas, kaj esperas por vi ĉiuj, multe da feliĉeco.

Albert Riba la 24an aŭgusto 2009

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio