Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Policisto nr-o 285

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Policisto nr-o 285


Sur lia kapo tronas pinto.
Ĝi estas kontraŭbata finto.
Surzone lia nombro brilas.
Ĝi pruvas, ke li ne civilas.


La policist’ supere fartas.
Kaj se necesas, li eĉ startas.
Suspektajn ulojn li kolume
tuj kaptas kaj senpalpebrume.


Li kaptus ankaŭ vin plezure,
leĝoligita kvazaŭ ŝnure.
Kaj se vi lin ne vere ŝatas,
la ulo tute senkompatas.


PS : La foton faris kantistino Anjo, kiu fotis ĝin en Hungario. Do en la iama regno de la habsburka monarkio. La policano estas evidente ekzemplero el tiu tempo. La spirito de tiaj uloj ankoraŭ nun vivas. La nuna registaro en Hungario ne povus nei certan parencecon al la skulptura figuro. Tial ii ŝajne ankaŭ pagis la monumenton. La policŝtato denove estas "en modo". Kaj tio ne estas miraklo. Ju pli da polico registaro de ŝtato bezonas, des malpli ĝi estas efektive la reprezentanto de ties popolo. Des pli da policbastonoj necesas por teni la popolon surgenue. (HGK)
 

 

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio