Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Esperanto

En la sama rubriko

puce Esperanto ? Kio estas tio ?
puce Eugène Lanti - la sennaciisto
puce Kio estas SAT ?
puce La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito
puce Olimpiaj ludoj en Barcelono
puce Temas pri demokratio ! ... inkluzive lingva !
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Kio estas SAT ?

elŝuti :


SAT-faldfolio
PDF - 242.4 kio, 0 x 0 pixels

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj,
kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.

SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj.

"Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de
racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo
de civilizo kaj kulturo." (§ 1 de la statutoj)

SAT-faldfolio

SAT estas TUTMONDA asocio kun SENNACIECA strukturo. Tio signifas, ke homoj rekte aliĝas individue, kaj ne tra alia (nacia) organizo, kiel ekzemple landa asocio. En SAT tute ne estas priatentata la nacieco de la membroj.

Konkrete, SAT plenumas siajn celojn per :
 faciligo de rektaj ideinterŝanĝoj inter membroj pere de
gazetoj, debatoj dum la jarkongreso, retaj
dissendolistoj ktp...
 disponigo de kleriga materialo sub la formo de gazetaj artikoloj,
libroj kaj broŝuroj, kaj ampleksa TTT-ejo

1. Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.
L.-L. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto

2. La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia.
Eŭgeno Lanti, fondinto de S.A.T.

3. SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo
(devizo de SAT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio