Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015

Bangladeŝo : murdo de Avijit Roy : liberesprimo mortigita per maĉetoj

elŝuti :


bangladesho
JPEG - 103 kio, 860 x 516 pixels
blogger-avijit
JPEG - 153 kio, 400 x 414 pixels
washiqur-rahman-0
JPEG - 20.8 kio, 510 x 255 pixels

Vaŝikur Rahman estis ponardita la 30an de marto 2015 apud sia hejmo en Dako. Li estas la dua blogisto murdita en Bangladeŝo en unu monato. La fundamentistoj riproĉis lin ke li estas liberpensulo.

« Li estas amiko kaj luktanto kiel mi. Li estas ateisto kaj defendanto de humanismo. » La blogisto Asif Mohiuddin, kiu postvivis gravan atencon plenumitan de islamanoj en januaro 2013, parolas pri Vaŝikur Rahman same kiel li estus plu vivanta. La 30an de marto, la juna blogisto 27-jaraĝa estis agresita je 500 metroj for de sia hejmo fare de tri viroj armitaj de ponardoj. « Ili frapis lin ĉe la kapo kaj kolo (…) kaj tranĉvundis lian tutan korpon », precizigas la ĉefo de la surloka polico. Du suspektitoj estis arestitaj tuj post la agreso. Aĝaj je ĉirkaŭ dudek jaroj, ili estas studentoj en korana lernejo. Laŭ la polico, nenia dubo ekzistas : la motivo estas politika. « La unuaj pridemandoj de ambaŭ suspektitoj ŝajne montras ke ili mortigis lin ĉar li kritikis la radikalajn islamistojn ».

La blogosfero emociiĝis. « Li estis murdita ĉar ĉi tie regas nepuniteca kutimo. Li estis progresisma liberpensulo opozicianta al religia fundamentismo », indignas Imran Sarker, respondeculo de fejsbuka paĝo de blogistoj, Blogger and Online Activists Network. La blogo de Rahman ne temis pri religiaj demandoj. Sed, laŭ la polico, li metis en fejsbukan paĝon, sub la nomo Vaŝikur Babu, artikolojn de aŭtoroj, ridindigantajn la opiniojn de la islamaj fundamentistoj.

Tiu agreso okazas unu monaton post tiu de la blogisto Avijit Roy, murdita en similaj kondiĉoj. Li estis mortigita per maĉetaj batoj la 26an de februaro dum li eliris el libro-foiro en Dako kun sia edzino. Lia supozita murdinto, islamano, estis arestita kelkajn tagojn poste. Ateisto, fondinto de la blogo Mukto-Mona (Libera pensado), Avijit Roy estas fervora defendanto de laikeco. Naskiĝinta en Bangladeŝo, li elmigris al Usono, Atlanto, antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj.

Vaŝikur Rahman estas la kvina aktiva aŭtoro en la sociaj retoj agresita de post 2004.

 Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita

Bangladeŝo : murdo de Avijit Roy : liberesprimo mortigita per maĉetoj

La verkisto kaj blogisto Avijit Roy estis sovaĝe murdita centre de Dako. Lia kulpo : publikigi librojn, defendi homajn rajtojn kaj kritiki ekstremistojn.

La 26an de februaro, la verkisto kaj blogisto Avijit Roy kaj ties edzino, la blogistino Ahmed Bonna, estis en la stratoj de Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo. Ili vojaĝis al sia origina lando el Usono, kie ili vivas kaj kies naciecon ili alprenis, por ĉeesti surlokan libro-foiron kie du verkoj de Roy estis prezentitaj. Individuoj impetis al la paro kun maĉetoj, murdis Avijit Roy kaj grave vundis ties edzinon.

La ĵurnalo Dhaka Tribune precizigas ke la agresantoj ne ankoraŭ estas konataj sed ke ĉio ŝajne montras ke temas pri islamistoj. En 2014, Roy fakte ricevis minacojn de morto fare de fundamentistoj de la organizaĵo Jamaat-e-Islami kiuj akuzis lin pri blasfemo kaj aŭguris por li la saman sorton ol la blogisto Thaba Baba, ankaŭ mortigita per maĉetaj frapoj en 2013. kelkaj el ties verkoj pri scienco, filozofio kaj homaj rajtoj estis tiam fortiritaj de vendo.

Vesperkolektiĝo okazis en la ĉefurbo de Bangladeŝo omaĝe al Roy (foto).

 Bangladeŝo : murdo de Avijit Roy : liberesprimo mortigita per maĉetoj

Foto : Laikaj bangladeŝaj aktivuloj partoprenis proteston kun lumtorĉoj kontraŭ la murdo de Avijit Roy, fondinto de la blogo Murto-Mona (Libera pensado)

Bangladeŝo : la ateistaj blogistoj, viktimoj de islamistoj

Blogisto engaĝiĝinta kontraŭ religia ekstremismo estis murdita per maĉeto, mardon, en Bangladeŝo. Ananta Bijoj Das estas la tria persono murdita en la lando en malpli ol tri monatoj.

Maskita taĉmento armita per maĉetoj mortigis la ateisman blogiston, mardon 12an de majo, nord-oriente de Bangladeŝo. Tio estas la tria tia murdo de post februaro, anoncis la polico.

« Maskitaj agresintoj mortigis per maĉetaj frapoj Ananta Bijoj Das en Silhet mardon ĉirkaŭ la 8a horo kaj duono. Ni eksciis ke li estis verkisto », deklaris altgrada polica respondeculo de la urbo.

Ananta Bijoj Das skribis por Mukto-Mona (Libera penso), retpaĝaro antaŭe prizorgita de usona blogisto bengaldevena Avijit Roj, mem murdita en februaro en Dako, precizigis Imran Sarker, prezidanto de la asocio de blogistoj en Bangladeŝo.

« Li ricevis minacojn de ekstremistoj pro siaj skribaĵoj dum tiuj pasintaj monatoj. Li estis en la listo de iliaj viktimoj », diris Debasiŝ Debu, amiko de Das, aludante supozitan liston de ateismaj blogistoj minacitaj de islamismaj aktivuloj.
Bangladeŝo : la ateistaj blogistoj, viktimoj de islamistoj

Tiu plia murdo intervenas unu semajnon post la postulo fare de Al-Kaida en barata sub-kontinento, unuo de Al-Kaida kies kreado estis anoncita en septembro, de la murdo de la usona blogisto Avijit Roj pasintan 26an de februaro. Tiu ĉi estis fervora promocianto de laikeco en tiu lando kie 90% el la 160 milionoj da loĝantoj estas islamanoj. Islamisto estis arestita kadre de tiu enketo.

Ankaŭ alia blogisto, Waŝiqur Rahman Rahman, estis mortigita per tranĉilaj frapoj en Dako kaj du studentoj de madrasoj estis arestitaj.

 Bangladeŝo : la ateistaj blogistoj, viktimoj de islamistoj

 Pune, Kuala Lumpur, Delhi, Paris, Riyad, Kolhâpur, Copenhague, Dacca…

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio