Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Usono : haltigu la cenzuron

Usono : memmortigo de Aaron Swartz, aktivisto ekde la komenco de RSS-fluo kaj Krea komunaĵo


La Usona kongreso estas cenzuronta interreton, kvankam la plimulto de la usonanoj estas kontraŭa. Ni bezonas mortigi la leĝprojekton – PIPA ĉe la Senato kaj SOPA ĉe la Ĉambro de la mandatitoj – cele al protektado de niaj rajtoj je libera esprimo, konfidenceco kaj prospero

- Haltigu la cenzuron

JPEG - 18.7 kb

Usono : memmortigo de Aaron Swartz, aktivisto ekde la komenco de RSS-fluo kaj Krea komunaĵo

16/01/2013 - La familio, la amikoj, kaj parto el la roluloj de « Libera interreto » akuzas la justicon ke ĝi kondukis Aaron Swartz-n al memmortigo.

http://en.wikipedia.org/wiki/Aaron_...

http://eo.wikipedia.org/wiki/RSS

http://eo.wikipedia.org/wiki/Krea_K...

Tio estas unu el la junaj figuroj de TTT, aktivisto de la libera interŝanĝo tra la retoj ekde lia plej juna aĝo, kiu malaperis, vendredon 11an de januaro.

Aaron Swartz kunlaboris al kreado de la formato RSS 1.0 dum li estis nur 14-jara. Li partoprenis al kreado de organizaĵo kiel Creative Commons, Demand Progress, aŭ la retejo Reddit.

http://creativecommons.org/

http://demandprogress.org/

Aaron Swartz memmortigis 26-jaraĝa, anoncis, pasintan sabaton la retejo The Tech post konfirmo de lia onklo. Kun Demand Progress, Swartz aparte agadis kontraŭ la kontraŭ-piratajn leĝojn SOPA kaj PIPA.

http://tech.mit.edu/V132/N61/swartz.html

http://www.lemonde.fr/sujet/128a/de...

Li estis persekutita de la justico de 2011 ĉar li disponigis pli ol 4 milionojn da sciencaj artikoloj en la retejo JSTOR.

http://www.jstor.org/

Akuzita en 2012, li riskis ĝis dek jaroj da malliberejo. Por fronti tiun longdaŭran kaj multekostan juĝan proceduron, amikoj de Aaron Swartz, kreis retejon por kolekti monon.

https://free.aaronsw.com/

En BoingBoing, la ĵurnalisto Cory Doctorow, kiu konis Aaron Swartz de pli ol deko da jaroj, substrekas ke la juna mirindulo suferis ankaŭ pri deprimo « de pluraj jaroj ». « Li parolis pri tio kun siaj amikoj, kaj jam skribis pri la temo », li rememoras. « hodiaŭ, ni perdis personon, kiu havis ankoraŭ multe da laboro por fari, kaj kiu kontribuis fari de la mondo pli bonan lokon ».

Video : http://boingboing.net/2013/01/12/ri...

- Aaron Swartz

elŝuti :

Aaron_Swartz_profile
JPEG - 17.6 kb, 216 x 299 pixels

SOPA
JPEG - 18.7 kb, 200 x 200 pixels