Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Laocio : DAO DE JING (PDF)
puce Laocio : Dao De Jing (Ĉapitroj 30 kaj 31 pri armiloj kaj milito, laŭ la germana traduko de Rikardo Vilhelmo)

Laocio : Dao De Jing (Ĉapitroj 30 kaj 31 pri armiloj kaj milito, laŭ la germana traduko de Rikardo Vilhelmo)

Laocio
Dao De Jing


Jen du ĉapitroj el la libro, laŭ la konata germana traduko de Rikardo Vilhelmo, kiu tre helpis konigi Laocion en Eŭropo.


Laocio Dao De Jing (PDF)


30

Tiu, kiu helpas laŭ la maniero de TAŬO al
homreganto,
ne perfortas per armiloj la mondon,
ĉar la agoj refalas sur la propran kapon.
Kie restadis armeoj, kreskas kardoj kaj dornoj.
Post la bataloj sekvas ĉiam jaroj de malsatego.
Tial la bonulo serĉas nur la sukceson, nenion plu ;
li ne kuraĝas konkeri per perforto.
Do sukceso sen fanfaroni,
sukceso sen glori sin,
sukceso sen fieri,
sukceso, ĉar ĝi necesas,
sukceso sen glori perforton.

Rimarkoj de Hans-Georg Kaiser

Anniespera mencias en siaj rimarkoj pri la traduko de
Vilhelmo, ke en la originala teksto troviĝas ankoraŭ la sekvaj
frazoj, tradukitaj de Wang Chongfang :
La estaĵoj, atinginte sian plejfortecon, devas kreski
maljunaj,
Kio estas kontraŭ la Taŭo.
Kaj ĉio, kio estas kontraŭ la Taŭo, senescepte iras al sia
baldaŭa pereo.

La kontraŭmilitemo kaj pacamo de Laocio estas impresa kaj tre aktuala. Ankoraŭ nun ekzistas multaj registaroj, kiuj supozas, ke oni povu regi la mondon per perforto. La unua fama pacbatalanto en la mondo estis sendube Laocio. Ke oni ĝis nun ofte ne komprenas la majstron, estas malĝojiga. Cetere, tiun senkompromisan pacamon oni trovas ankaŭ ĉe Zamenhof. Tio estas la sama pacamo, el kiu ekestis Esperanto.

31

Armiloj estas malbonsignaj iloj,
ĉiuj estaĵoj abomenas ilin.
Tial, tiu, kiu agas laŭ la maniero de TAŬO,
ĉiam estas for de ili.
La noblulo en sia kutima vivo
rigardas la maldekstran flankon kiel honorlokon.
Ĉe la armeoj
la dekstra flanko estas la honorloko.
La armiloj estas malbonsignaj iloj,
ne iloj por la noblulo.
Nur, se li ne povas agi alie, li uzas ilin.
Trankvilo kaj paco estas por li la plej grava.
Li venkas, sed li ne ĝojas pri tio.
Tiu, kiu ĝojas pri tio, ĝojas ja pri la murdo je homoj.
Tiu, kiu ĝojas pri la murdo je homoj,
ne povas atingi sian celon en la mondo.
Ĉe feliĉigaj kazoj oni rigardas la maldekstran flankon
kiel honorlokon.
Ĉe malfeliĉigaj kazoj oni rigardas la dekstran flankon
kiel honorlokon.
La subbatalestro staras maldekstre.
La supra batalestro staras dekstre,
tio estas, li lokigas sin
laŭ la moro de la funebraj ceremonioj.
Mortigi grandnombre homojn,
tion oni priplendu per ploroj de kompato.
Tiu, kiu venkis en la batalo,
restadu kiel ĉe funebra ceremonio.

Rimarkoj de Rikardo Vilhelmo

„La tuta teksto estas certe komento al la antaŭa. Wang Bi preteriras ĝin kun silento. En la malnovaj manuskriptoj ĝi ŝajne ne troviĝis.“


Rimarkoj de Hans-Georg Kaiser

Ankaŭ Wang Chongfang mencias, ke troviĝas en la ĉapitro „kelkaj frazoj interpolitaj kaj konfuzitaj, kiuj ŝajnis jam tiaj dum Han-dinastio.“

Ĉiam se temas pri la temo paco, tuj aperas certaj prezentantoj de „pli altaj fortoj“, kiuj tuj asertas, ke ekzistas gravaj aferoj kaj principoj, kiuj estas eĉ pli gravaj ol la mondopaco mem, uloj, kiuj uzas sian grandan influon por malhelpi la pensadon pri la paco, kaj kiuj eĉ ne hezitas endubigi la frazojn de famaj pacbatalantoj ; tio certe jam estis tiel dum la regado de Han-dinastio. La vero por certaj regantoj povas fariĝi tre malagrabla, se ili ekzemple eĉ torturas en „siaj ministerioj de amo“, kiel sarkasme mokis la verkisto Orwell en sia fama libro „1984“. La unua imperiestro en Ĉinio brutale murdigis centojn de konfuceaj eruditoj evidente nur tial, ĉar ili ne volis akcepti centprocente la „diajn verojn“ de la kvazaŭ dia imperiestro.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio