Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝilo al SAT-kongreso 2015
puce Bonvenon en Nitro !
puce Deklaracio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gvidrezolucio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015

Gvidrezolucio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015

La 88-a Kongreso de SAT okazis en Nitro en Slovakio de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2015.

Pri kongresoj

La SAT-Kongreso

 elektis kiel kongresurbon de 2016 Hercbergon en Germanio (Herzberg am Harz),
 alvokas la SAT-anojn sendi sugestojn por pliriĉigi la programon de tiu venonta SAT-kongreso- (ekzemple invitante sociajn aŭ laboristajn aktivulojn) kaj atentigas pri la neceso plej multnombre partopreni, ankaŭ pro la graveco de la urbo en la Esperanta komunumo,
 rememorigas pri la ekzisto de helpofonduso por tiuj, kiuj bezonas financan helpon por partopreni la kongreson,
 bonvenigas la inviton kongresi en Kragujevac’, Serbio, en 2017 kaj transdonas al la PK la taskon esplori kongreseblecojn en Svedio en Leŝefoŝ’ (Lesjöfors) kaj en Tunizio,
 petas SAT-anojn, kiuj planas ĉeesti la Universalan Kongreson aŭ aliajn gravajn aranĝojn, plej frue anonci ĉu ili pretas kunlabori en la SAT-prezentoj aŭ transporti materialon por pli bone kunordigi la taskojn.

Pri aliaj taskoj

La SAT-Kongreso

 konstatas ke Sennaciulo multe pliboniĝis dum la lastaj monatoj kaj gratulas la redaktoskipon,
 instigas la SAT-anojn daŭre kontribui al Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, ĉu per verkado kaj sendado de artikoloj aŭ bildoj, ĉefe pri la situacio en landoj kaj regionoj kun socipolitikaj problemoj kaj pri projektoj trovi alternativajn solvojn, ĉu per kunordigado de jam proponitaj temdosieroj,
 petas al la SAT-anoj riĉigi la SAT-retejon, por kio oni aranĝis vikisimilan metodon rekte kontribui,
 petas al la SAT-anoj kunlabori por la projektoj de SAT-EFK kaj specife kontribui aŭ serĉi kontribuantojn por prezenti mozaikan rigardon al la unua mondmilito pere de kolektiva verko pri ĝi kaj ekzemple el landoj kiel Italio, Rusio, Balkanio, Britio ktp.,
 instigas pluan kunlaboron inter SAT kaj E@I, ekzemple por reta kaj poŝtelefona uzado de PIV, kaj sugestas ke ankaŭ la poŝtelefona aplikaĵo estu senpaga, kaj instigas SAT-anojn aktive partopreni en la monkolekta kampanjo por financi tiun projekton,
 petas paperajn reeldonojn de nova kolorbilda Plena Ilustrita Vortaro kaj de nova mola portebla Plena Vortaro,
 invitas membrojn ĉefe ekster Francio kandidatiĝi kiel estontaj respondeculoj de SAT,
 petas de la membroj akurate pagi sian kotizon kaj konsideri ke krom pago al la landa peranto ankaǔ eblas rekte pagi al SAT,
 kaj petas de la landaj perantoj laŭeble precizigi siajn bankinformojn aldonante IBAN kaj BIC.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio