Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝilo al SAT-kongreso 2015
puce Bonvenon en Nitro !
puce Deklaracio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gvidrezolucio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio de la 88-a SAT-Kongreso en Nitro, 2015

La 88-a Kongreso de SAT okazinta en Nitro (Slovakio) de la 8-a ĝis la 15-a de Aŭgusto 2015

 reemfazas la rajton de la homoj el la tuta mondo memstare kaj libere elekti vivi kaj loĝi tie, kie ili naskiĝis aŭ kie ajn estas al ili plej taŭge pro naturmediaj kialoj, profesiaj, politikaj aŭ aliaj bezonoj, konsiderante sennaciece kaj senlandlime siajn proprajn interesojn kaj ankaŭ tiujn de la tuta homaro ;

 alvokas la registarojn respekti la liberon de penso kaj la privatecon kaj postulas la ĉesigon de la kontrolado de ĉia interkomunikado fare de sekretaj kaj nesekretaj agentejoj aŭ de organizoj, kiuj malpermesas liberecon kaj privatecon ;

 instigas ĉiujn en la prijuĝo de ekonomiaj, sociaj aŭ ekologiaj krizoj ĉiam
konsideri la klasbatalajn aspektojn, kiuj estas internaciaj, nepre konsiderante la sorton de tiuj, kiuj suferas pro ili, kaj kontraŭi la sintenon de la registaroj, de la dungistaro kaj de aliaj potenculoj ;

 sendas siajn plej varmajn kuraĝigojn al la laboristoj kiuj memmastrumas siajn laborejojn, kiel ekzemple FaSinPat en Argentino ;

 konsciante ke perforto estas samtempe necesa kaj nepravigebla salutas la socian revolucion okazantan en la regiono de Kobano ;

 kun granda bedaŭro substrekas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj kapitalismo, kiujn regule frontas homoj ;

 sekve celas liberajn klerigajn interŝanĝojn por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio