Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Esperanto

En la sama rubriko

puce Esperanto ? Kio estas tio ?
puce Eugène Lanti - la sennaciisto
puce Kio estas SAT ?
puce La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito
puce Olimpiaj ludoj en Barcelono
puce Temas pri demokratio ! ... inkluzive lingva !
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Eugène Lanti - la sennaciisto

Toño del Barrio

La nomo de Eugenio Lanti estas apenaŭ konata ekster Esperantujo, eble nur en literaturamaj etosoj kaj per hazardaj cirkonstancoj : la apero de lia nomo en la romano “Rayuela” (Marelo), de Julio Cortázar aŭ en biografioj de George Orwell (poste ni detaligos ambaŭ okazojn). Eĉ en esperantistaj medioj lia figuro estas ofte malatentata ekster la proleta movado.

Kaj tamen lia figuro estas tre interesa. Lanti estis la kunfondinto kaj ĉefa gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la asocio de esperantistaj laboristoj, kaj la teoriulo de nova doktrino, la sennaciismo, kiu celis la forigon de l’ koncepto de nacio kiel gvida ideo de l’ socia organizado.

La vera nomo de Lanti estis Eugène Adam, kaj li naskiĝis en malgranda normanda vilaĝo en 1879. Filo de malriĉaj kamparanoj, li translokiĝis al Parizo, kie li pergajnis sian vivon kiel manlaboristo.

En sia junaĝo li estis tre influata de anarĥiistaj ideoj, en kies medio li estis relative aktiva, kaj li havis kontaktojn kun kelkaj teoriuloj de la francaj anarĥiismo kaj radikalismo, kiel Faure, NerBarbusse.

Dum la unua mondmilito, li estis mobilizita kaj servis kiel kondukanto de ambulancoj, kaj tie firmiĝis lia forpuŝo al la naciismo kaj la milito. Estis dum tiuj jaroj kiam li ekhavis la unuajn kontaktojn kun Esperanto kaj eklernis la lingvon. Ankaŭ tiam komenciĝis lia kontakto kun la komunismo, sub la influo, kutima dum tiuj jaroj, de la Rusa Revolucio.

Reveninte, li prenis kontakton kun la esperantista laborista movado, kiu estis farinta siajn unuajn paŝojn en la jaroj ĵus antaŭ la milito, sed kiu tiam troviĝis malorganizita. En 1919 li estis nomumita redaktoro de l’ bulteno de la franca asocio, Le Travailleur Esperantiste, kie li unuafoje pruvis sian literaran talenton kaj sian laborkapablon.

Legu plu...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio