Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Esperanto

En la sama rubriko

puce Esperanto ? Kio estas tio ?
puce Eugène Lanti - la sennaciisto
puce Kio estas SAT ?
puce La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito
puce Olimpiaj ludoj en Barcelono
puce Temas pri demokratio ! ... inkluzive lingva !
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Olimpiaj ludoj en Barcelono

Dank’ al la XXV Olimpiaj Ludoj Barcelono iĝis la celpunkto de la rigardoj de milionoj da personoj ĉie en la mondo. Ŝajnas ke Barcelono estis reeltrovita. Ĉiuj parolas pri ĝi. La gazetaro kaj televido montris bildojn kiuj ŝajnas veni el lando de mirindaĵoj. Bildoj de la tuta urbo, de ĝiaj karakterizaj monumentoj, de la Gotika Kvartalo, de la olimpika vilaĝo, de la ĵus konstruita Palaco Sant Jordi, de la multnombraj sportaj instalaĵoj kaj de la olimpika stadiono de Montjuic. Ho, stadiono de Montjuic ! Por multaj personoj de mia generacio ĝi estas plena je memoroj kaj de certa nostalgio. Mi mense revidas tiun stadionon kia ĝi estis de antaŭ 56 jaroj (1936). Grupoj da entuziasmaj kaj iluziplenaj gejunuloj iris tien ĉiutage por sin trejni kun la celo kvalifikiĝi por partopreni en la porjunulaj konkursoj de la Olimpiaj Ludoj de Barcelono. Jes, mi bone diras, la Olimpiaj Ludoj de Barcelono, kiu devis okazi en la jaro 1936, kvankam nuntempe oni ne multe mencias pri tiu signifoplena evento.

Sed antaŭ daŭrigi pri la historio de tiu olimpiado, bedaŭrinde frustrita pro tragikaj cirkonstancoj, ni turnu la paĝon de la libro de la tempo kaj mallonge ni trarigardu la historion de la modernaj Olimpiaj Ludoj. La iniciatanto de la Ludoj estis la franco Pierre de Coubertin, sincera humanisto kiu kredis ke partopreno de homoj el la tuta mondo en sportaj konkursoj alportus spiriton de amikeco, frateco kaj komprenemo inter la partoprenantoj el kiu ajn etna deveno, kredo aŭ socia pozicio ili estas. Ni notu ke, bedaŭrinde, la idealismaj celoj de Pierre de Coubertin nur parte realiĝis kaj ke la Ludoj estis ofte falsigitaj pro aĉaj politikaj manipulacioj, rasismo, furioza naciismo, netoleremo, senbrida komercismo kaj la ambicio gajni je ĉiu kosto, uzante rimedoj ne tre etikaj, kontraste kun la deziroj de Coubertin kiam li diris : “Plej grave en la Olimpiaj ludoj ne estas gajni, sed partopreni ; plej grave en la vivo ne estas la triumfo, sed la klopodo por ĝin atingi.”

La idealo kiun Pierre de Coubertin proponis al la partoprenantoj, ne identiĝas al la sola venko, sed al la kavalireca spirito de la sporto, ĝia sindonema praktiko, la afabla akcepto de la sorto, ĉu favora, ĉu malfavora, la amikeca kunlaborado inter nacioj, etnoj kaj individuoj ĝenerale, celoj kiuj enhavas altvalorajn moralajn elementojn kaj kiujn la publiko ankaŭ scias apreci.

La unua moderna Olimpiado okazis en Ateno en la jaro 1896, kaj ekde tiam, escepte dum la jaroj de la du mondmilitoj, ĝi okazas ĉiun kvaran jarojn en malsama urbo. Ja ekde la komenco de la olimpia movado la barcelonanoj montris grandan intereson por la Ludoj. Kiam en la jaro 1929 konstruiĝis la stadiono de Montjuic, la intenco estis posedi la bezonataj strukturoj por povi ilin organizi. Konsekvence Barcelono prezentis, siatempe, la kanditatecon por organizi la Ludojn de la XI-a Olimpiado de la jaro 1936.

La Internacia Olimpia Komitato kunvenis en Barcelono en la jaro 1931, sed ĝiaj membroj ne atingis interkonsenton. Unu jaro poste, en 1932, la komitatanoj renkontiĝis en Los Anĝeleso kaj per balotado ili elektis Berlinon. Tiu urbo ricevis 43 voĉdonojn, kontraŭ 16 por Barcelono kaj 8 sindetenoj. En tiu tempo Germanio havis politike centrisman reĝimon, kaj donis la impreson ke ĝi povis organizi la ludojn kun certa garantio de senpartieco. Sed en januaro de 1933 Adolf Hitler kaptis la ŝtatan povon kaj tuj li enkondukis rasistajn leĝojn. La senpartieco jam ne eblis malgraŭ la promesoj faritaj de Hitler al Baillet-Latour, prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato.

Legu plu...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio