Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio pri sennaciismo (2001-07-20)
puce Deklaracio pri Sennaciismo (ja - 日本語)
puce Leteroj de E. Lanti
puce Manifeste des Anationalistes (fr)
puce Manifesto de la sennaciistoj (E. Lanti)
puce Manifesto de la Sennaciistoj (ja)
puce Manifesto of Non-Nationalists (en)
puce Manifiesto de los anacionalistas (es)
puce Sennaciisma Frakcio de SAT rekonstituiĝis (2001-07-28)
puce Statuto de la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo
puce Tekstoj kaj TTT-paĝoj de unuopaj frakcianoj
puce Vortoj de k-do E. Lanti

Deklaracio pri sennaciismo (2001-07-20)

La Deklaracio de la Frakcio estis decidita dum kunveno okazinta 2001-07-20 ĉe la 74-a SAT-kongreso en Nagykanizsa (Hungario).

Antaŭparolo

Kapitalismo kaj naciismo estis la ĉefaj karakterizaj faktoj de la 20a jarcento. Ili ne ĉesis sin nutri unu la alian per rivaleca sistemo : ĉiunivele regas konkurenco kaj ekspluatado de homoj far homoj. Tiu sistemo favoris iun minoritaton : homoj kaj nacioj, damaĝis al la plimulto. Ĝi ekstremigis la perfortecon inter la homoj. En la nova jarcento, kiu komenciĝas en tiu jaro 2001, kunvenintaj en Nagykanizsa (Hungario) kadre de la 74a SAT kongreso, la sennaciistoj celas alian sistemon.

La Sennaciista Frakcio aganta en kaj ekster S.A.T.

kunigas la gekamaradojn konvinkitajn pri tio, ke la naciismo estas unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo.

Ni ne povas konsenti, ke pro ĝi estu oferataj homamasoj.

La ekspluatistoj obeigas siajn servistojn ĉu per narkotilo kiel naciismo, ĉu perforte.

Naciismo bremsas evoluon de la tutmonda kulturo kaj, pere de ĝi, kondukas al ekologia katastrofo.

Ne ĉiuj homoj klare rimarkas tion, sed tiuj, kiuj racie aplikas Esperanton, devas konscii, ke partopreni en naciista agado signifas daŭrigi la homan ekspluatadon.

La kapitalistoj subtenas ĉiamaniere la naciismon, ĉar ili el sia sperto scias, ke tiu religieca animstato estas altgrade ekspluatebla.

Tasko de la Sennaciista Frakcio

Imunigi ĉiujn homojn, esperantistojn aŭ ne, kontraŭ la naciisma bacilo.

Klare montri, ke la internacia konkurenco parencas kun la interentreprena, ke la landlimoj neniel povas respondi racie al la kulturoj, gentoj, lingvoj nek al religioj, sed utilas por protekti privatajn interesojn.

La sennaciistoj luktas cele al ĝenerala rajto de memdetermino. Ĉiu homo rajtas sin determini, kiel ajn li volas : ĉu religie (kristano, judo, islamano, homaranisto, ktp), ĉu metafizike (ateisto, agnostikulo, materiisto...), ĉu etne (cigano, kurdo, ĉerkeso, flandro...), ĉu asocie (SATano, UEAano...), ĉu klase (proleto, etburĝo...), ĉu politike (komunisto, anarkisto..), eĉ nacie (franco, germano...). Tiuj, kiuj sin determinas SENNACIISTOJ, ĉie kaj senlace agas cele al homaro emancipita kaj frateca. Ili partoprenas la klasbatalon kune kun ĉiuj siaj luktantaj gekamaradoj.

Nepenseblas, ke iam ajn la sennaciistoj intencos trudi perforte sian ismon nek en SAT nek ekstere.

Ek de la fondiĝo de SAT, ili scias ke :

 Fulmrapida evoluo de ĉiuj teknikoj pli kaj pli kondukas nin al tutplanedaj konceptoj kaj al reala mondmastrumado.
 Ideala socio ne devenos tute preta el loka kaj nacia revolucio.
 Estas nepre necese sin prepari, sin ekzercadi por la tasko de mondcivitanoj.

Tial, ili celas kutimigi siajn proksimulojn al EKSTERNACIA SENT-, PENS- kaj AGADKAPABLO.

Se viaj ideoj estas proksimaj al ĉi tiuj principoj kaj vi opinias necese agadi por sennaciismo, anoncu vian aliĝon al la frakcia adreso ĉe : Djémil Kessous, 38 rue du Capitaine Cocart, FR-91120 Palaiseau.

[La frakcia adreso ne plu estas la supre indikita. (2012-07-21)]

ĝisdatigo de 2023-06-23

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio