Daniil Ĥarms
Optika iluzio
el la libro „Incidentoj“
Semjon Semjonoviĉ surmetis la okulvitrojn, rigardis al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu etendas pugonon al li.
Semjon Semjonoviĉ demetas la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas neniu.
Semjon Semjonoviĉ surmetas la okulvitrojn kaj vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu montras pugonon al li.
Semjon Semjonoviĉ demetas la okulvitrojn kaj vidas denove, ke sur la pino sidas neniu.
Semjon Semjonoviĉ denove surmetas la okulkvitrojn rigardas al la pino kaj denove vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu etendas pugnon al li.
Semjon Semjonoviĉ ne volas fidi tiun aperon kaj supozas, ke tiu apero estas optika iluzio.
(1934)
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko de Ilse Tschörtner
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.