sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Francisko SZILÁGYI kaj ties poemo Diogenes (originalpoemo de SZILÁGYI + eseo de Hans-Georg Kaiser)


Francisko SZILÁGYI
Diogenes


el Dekdu poetoj, paĝoj 101-102

Dum pluva tag’, en nokto laca,
En urba strat’, sur kota kamp’
Mi vagas solserĉanto paca,
En mia mano tremas lamp’.
La lampo tremas, lum’ balbutas,
Jen homon serĉas la solul’,
Sed sen respondo. Ŝvito gutas,
La koron maĉas vana brul’.

La koron maĉas vanaj bruloj,
Hirudoj suĉas, rampas gnom’,
Vulturoj, ratoj. Mort-ululoj,
Nenie ja respondas hom’.
Kultur’ cindriĝas en malamo,
La mondon minas verma bor’
Kaj sure ruĝas flua flamo
En nokta hor’. Kaj besta plor’.

En pluva mond’, en nokto laca
Kun seka lang’, en lasta ramp’
Mi homon vokas, homo paca.
Ventfajfo. Mortas nun la lamp’.
Malhelo, min rikano mokas,
Atakas gnom’ kun sanga hund’ ;
Mi hurlas beste kaj sufokas
Kaj eĥas min la vunda mond’.




Hans-Georg Kaiser

Francisko SZILÁGYI
kaj ties poemo Diogenes


Li estas ne sufiĉe atentata verkisto, almenaŭ oni konas liajn rakontojn, kiuj estas plej ofte brilaj, neforgeseble estas por mi la rakonto pri la flamsalamandro...la egoista burĝo, kiu pensas nur pri si mem kaj supozas, ke li estas la mezpunkto de la universo... aŭ tiu pri la amuza Ripsrops, jen moderna mensogorakonto, kiu povus esti fluinta el la plumo de barono Munkhaŭseno.

Ke ’hirudo’ kiel vorto efektive ekzistas, plifortigas min en mia pensado, ke la verkisto intence sendas nin al "malĝustaj spuroj" en tiu poemo. (Mi pensis unuamomente, ke tio estas tajperaro, do ’hirundo’) . "Atakas gnom’ kun sanga hund", ĉu tio ne povus esti Diogeno mem ? Li havas ja la kromnomon "La hundo" kaj hundo(j)n kiel akompananto(j)n, kiel oni ekscias en anekdotoj kaj bildoj pri li.

Kiel Sokrato, tiel ankaŭ Diogeno mem verkis eĉ ne linion, kaj tamen li estas fama filozofo, viro kiu vivas en siaj legendoj plu, tiel, kiel ankaŭ Jesuo Kristo, la ŝajne "softa" korfrato de Diogeno, kiu kolere pelis la monŝanĝistojn el la templo. Ankaŭ Diogeno havis la "dian" koleron en si, li pisis eĉ laŭdire al la muroj de la domoj de la riĉuloj, en kiuj li manĝis poste pro invitoj. Li ja agis kiel vera fiera hundo ! Kompreneble li ne havis loĝejon, tiel, kiel Jesuo, ili estis ambaŭ senhejmuloj. Sokrato ja havis hejmon, sed ankaŭ kvereleman edzinon, tial li prefere migris tra la urbo por ribeligi la junularon de Ateno kontraŭ la registaro, kio kondukis al lia "laŭ-Jesuo-morto" kvankam ne je kruco, tamen al pun-kaliko kun veneno, kies enhavon li devis gluti "libervole"... ĉar oni kondamnis lin en proceso je tio. Kaj spite al la brutalaj vivfinoj ili ĉiuj estas plu ege vivantaj, ankoraŭ nun, ĉu ne miraklo :) ? Sed por mi tio tute ne estas miraklo, ili estas tre vivantaj, ĉar ili portas la eĥon de la vundita mondo en si. Tial do ! La mitaj figuroj helpas al ni pli bone kompreni la mondon, Francisko SZILÁGYI bone komprenis tion...

Mi, kiel kelkaj el miaj legantoj certe scias, estas adepto de la granda Diogeno, la unua anarkiisto kaj mondocivitano de la monda historio, kiu famiĝis kiel atakema "hundo" kun migrobastono, sed kiu en vero estis kosmopolito kaj sin nomis eĉ tiel. Do, fama antaŭulo de L.L. Zamenhof. Jam Diogeno fajfis pri la ridinda naciismo, kiu tiom venenas la korojn de la ankoraŭ-ne-homoj kaj tial batalis kun la armilo de saĝo kaj humuro kontrau ĝi.



LIGOJ